Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/1

El Vikifontaro
Psalmaro 1 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 463)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ijob 42
Psalmaro 2  ►

1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. 4 Ne tiel estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.