Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/101

El Vikifontaro
Psalmaro 101 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 513)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de David.

1 Bonecon kaj justecon mi prikantos;
Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos. 2 Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
Kiam Vi venos al mi?
Mi iras kun pura koro interne de mia domo. 3 Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
Mi malamas farojn de malfideleco,
Ili ne aliĝas al mi. 4 Koro perversa foriĝu de mi;
Malbonon mi ne volas koni. 5 Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros. 6 Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;
Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi. 7 Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj. 8 Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.