Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/114

El Vikifontaro
Psalmaro 114 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 522)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris,
Jordan turniĝis malantaŭen; 4 La montoj saltis kiel ŝafoj,
La montetoj kiel ŝafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
Montetoj, kiel ŝafidoj? 7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
Antaŭ la Dio de Jakob, 8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
Graniton en akvodonan fonton.