Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/134

El Vikifontaro
Psalmaro 134 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 531)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado.

1 Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo. 2 Levu la manojn al la sanktejo,
Kaj benu la Eternulon. 3 El Cion benu vin la Eternulo,
La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.