Saltu al enhavo

Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/146

El Vikifontaro
Psalmaro 146 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 536-537)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Haleluja!
Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo,
Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn,
Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;
Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,
Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron,
La maron, kaj ĉion, kio estas en ili,<BR Kiu gardas la veron eterne; 7 Kiu faras justecon al la prematoj,
Donas panon al la malsataj.
La Eternulo liberigas la malliberulojn; 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;
La Eternulo restarigas la kurbigitojn;
La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn,
Subtenas orfon kaj vidvinon;
Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. 10 La Eternulo reĝas eterne,
Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj.
Haleluja!