Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/150

El Vikifontaro
Psalmaro 150 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 538)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Haleluja!
Gloru Dion en Lia sanktejo,
Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. 2 Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
Gloru Lin laŭ Lia granda majesto. 3 Gloru Lin per sonado de trumpeto,
Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco,
Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
Gloru Lin per tintantaj cimbaloj. 6 Ĉio spiranta gloru la Eternulon.
Haleluja!