Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/16

El Vikifontaro
Psalmaro 16 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 468)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Verko de David.

1 Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. 2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi. 3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro. 4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. 5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton. 6 Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo. 7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo. 8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. 9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge. 10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.