Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/20

El Vikifontaro
Psalmaro 20 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 471)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
Defendu vin la nomo de Dio de Jakob. 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
Kaj el Cion Li vin fortigu.

3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li.
Sela
.

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko,
Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn. 6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili ŝanceliĝas kaj falas,
Kaj ni staras kaj tenas nin forte. 9 Ho Eternulo, savu;
La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.