Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/30

El Vikifontaro
Psalmaro 30 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 476)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David.

1 Mi gloros Vin alte, ho Eternulo,
Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi. 2 Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi,
Kaj Vi min sanigis. 3 Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon;
Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. 4 Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,
Kaj gloru Lian sanktan nomon. 5 Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero,
Sed tutan vivon daŭras Lia favoro;
Vespere povas esti ploro,
Sed matene venos ĝojego. 6 Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo:
Mi neniam falos. 7 Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike;
Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis. 8 Al Vi, ho Eternulo, mi vokis,
Kaj al la Eternulo mi preĝis: 9 Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon?
Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron? 10 Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min;
Ho Eternulo, estu helpanto al mi. 11 Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco;
Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo, 12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu.
Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.