Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/39

El Vikifontaro
Psalmaro 39 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 482)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro Jedutun.
Psalmo de David.

1 Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango;
Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi. 2 Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono;
Kaj mia sufero estis mordanta. 3 Ekbrulis mia koro en mia interno,
En miaj pensoj ekflamis fajro,
Mi ekparolis per mia lango: 4 Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon,
Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj,
Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.

5 Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.
Sela
.

6 Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas;
Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos. 7 Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro?
Mia espero estas al Vi. 8 De ĉiuj miaj pekoj liberigu min,
Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo. 9 Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon,
Ĉar Vi tion faris. 10 Deturnu de mi Vian frapon;
De Via batanta mano mi pereas.

11 Se Vi punas homon pro lia krimo,
Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj.
Nur vantaĵo estas ĉiu homo.
Sela
.

12 Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion;
Al miaj larmoj ne silentu;
Ĉar migranto mi estas ĉe Vi,
Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj. 13 Lasu min, ke mi vigliĝu,
Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.