Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/43

El Vikifontaro
Psalmaro 43 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 484)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia;
De homo malverema kaj maljusta savu min. 2 Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko? 3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo. 4 Kaj mi venos al la altaro de Dio,
Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio. 5 Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.