Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/53

El Vikifontaro
Psalmaro 53 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 489)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.

1 La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3 Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4 Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al Dio? 5 Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis;
Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas;
Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. 6 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.