Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/61

El Vikifontaro
Psalmaro 61 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 492)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David.

1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion;
Atentu mian preĝon. 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro:
Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo,
Fortika turo kontraŭ malamiko.

4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo,
Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj.
Sela

5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn;
Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. 6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo,
Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn. 7 Li restu eterne antaŭ Dio;
Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu. 8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne,
Plenumante miajn promesojn ĉiutage.