Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/75

El Vikifontaro
Psalmaro 75 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 500)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto.

1 Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin;
Proksima estas Via nomo;
Oni rakontas Viajn miraklojn. 2 Kiam Mi elektos tempon,
Mi faros justan juĝon.

3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj;
Mi fortikigis ĝiajn kolonojn.
Sela

4 Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu;
Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon; 5 Ne levu supren vian kornon,
Ne parolu kun nefleksebla kolo; 6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento
Kaj ne de la dezerto venas alteco. 7 Nur Dio estas juĝanto;
Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. 8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo,
Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi;
Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de
la tero. 9 Kaj mi eterne predikos,
Mi kantos al la Dio de Jakob. 10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos;
Altiĝos la kornoj de virtulo.