Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/8

El Vikifontaro
Psalmaro 8 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 465-466)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Psalmaro 7
Psalmaro 9  ►
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon. 2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon. 3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis: 4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. 6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn: 7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn, 8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. 9 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!