Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/82

El Vikifontaro
Psalmaro 82 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 505)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de Asaf.

1 Dio stariĝis en Dia anaro;
Inter la dioj Li juĝas.

2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?
Sela

3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas,
En mallumo ili marŝas;
Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris: Vi estas dioj,
Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj,
Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. 8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.