Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/84

El Vikifontaro
Psalmaro 84 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 505-506)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.

1 Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! 2 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. 3 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
En kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.

4 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
Ili laŭdas Vin konstante.
Sela

5 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
Kaj en kies koro estas Viaj vojoj; 6 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj; 7 Ili iras de forto al forto,
Aperas antaŭ Dio sur Cion.

8 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
Aŭskultu, ho Dio de Jakob!
Sela

9 Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito. 10 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
Ol loĝi en tendoj de malvirto. 11 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto. 12 Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.