Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/87

El Vikifontaro
Psalmaro 87 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 507)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.

1 Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio.
Sela
.

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis. 5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis.
Sela
.

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.