Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/93

El Vikifontaro
Psalmaro 93 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 510-511)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto;
La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco;
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu. 2 De antikve estas fortika Via trono;
Vi estas de eterne. 3 Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon,
Levas la riveroj sian bruon; 4 Pli ol la bruo de multego da akvo,
Ol la potencaj ondoj de la maro,
Potenca estas la Eternulo en la altaĵo. 5 Viaj leĝoj estas tre fidindaj;
Via domo estas ornamita de sankteco,
Ho Eternulo, por eterne.