Malnova Testamento (Zamenhof)/Readmono/20

El Vikifontaro
Readmono 20 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoReadmono (p. 173)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

  1. Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
  2. Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo;
  3. kaj li diru al ili:Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili;
  4. ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin.
  5. Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante:Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros;
  6. kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu