Malnova Testamento (Zamenhof)/Zeĥarja/5

El Vikifontaro
Zeĥarja 5 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoZeĥarja (p. 764)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Zeĥarja 4
Zeĥarja 6  ►

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon. 2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj. 3 Tiam li diris al mi: Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi. 4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj. 5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi: Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas. 6 Mi diris: Kio tio estas? Kaj li respondis: Eliras mezurvazo; kaj li diris plue: Tio estas ilia aspekto en la tuta lando. 7 Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. 8 Li diris: Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason. 9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon. 10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kien ili forportas tiun mezurvazon? 11 Li respondis al mi: Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo.