Manifesto de la Sennaciistoj/Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 63-75)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»[1]
direktita al F. A. arkitekto en Meksiko
5-11-1942.

Altestimata Samideano, kelkrilate malsamidea, sed certe samcela!

Bonvolu ne kredi, ke mi nun emas ŝerci per tiu komenco iom stranga. Mi tiele nur celas altiri vian atenton al tio, ke por povi reale interkompreniĝi, necesas nepre havi saman komprenon pri la vortoj uzataj k tio estas malfacila, tial ke ne ĉiuj havas la saman signifon. Iu aŭtoritata lingvisto eĉ diris: «… vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj.»

La fakto, ke mi aldonis la kvalifon «kvazaŭaj» al miaj aksiomoj, estas pruvo, ke mi bone konscias, ke ili ne povas esti tiaj por ĉiu ajn. Mi ja scias, ke aksiomo estas «vero evidenta per si mem», k miaj asertoj estas tiaj eble nur por mi sola. Sed kiu povus pruvi, ekz-e, ke la matematika aksiomo: du kvantoj egalaj je tria kvanto egalas inter si, estas «evidenta vero» por ĉiu homo? Ekzistas ankoraŭ sovaĝuloj, kiuj apenaŭ povas kalkuli ĝis dek! k inter kleruloj, ia abstraktokapablo tre varias: kio estas evidenta por Ejnstejn, tio estas tia nun por proksimume 50 homoj en la tuta mondo.

Cetere, en «La Laborista Esp-ismo», pĝ. 22, mi jam menciis la opinion de l’ matematikisto Poinkare, kiu diris, ke la geometriaj aksiomoj estas nur oportunaĵoj, t. e., ke oni ne devas ilin konsideri kiel absolutajn verojn…

Nu, sufiĉas, ke vi sciu, ke miaj asertoj pri konstruado de racia socio estas por mi aksiomecaj.

Kaj nun mi respondu vian demandon pri «Nacio k Ŝtato». Mi mem ne faras diferencon inter la du terminoj. Sed mi scias, ekz-e, ke Prudon vidis en Francio 12 naciecojn. Kaj en la serio da artikoletoj, kiuj aperis en Renovigo, mi menciis la opinion de profesoro Angel M. Korzo, kiu vidas en Meksikio 80 naciecojn. Se vi havas tempon k emon, vi bonvolu legi, aŭ relegi, tiun verkaĵeton k pli facile vi komprenos, kion mi konsideras aksioma.

Vere mirigas min via aserto, ke ĉiu ajn komprenas pri kio temas, kiam oni diras la vortojn «hispano, franco, negro aŭ planto». Ĉu, ekz-e, ĉiu basko, ĉiu kataluno konsentas esti nomata «hispano»? Antaŭ ĉi tiu milito, ekzistis en Francio relative forta movado por la sendependiĝo de Bretonio, aperis tiucele 7 gazetoj en bretona lingvo: k certe tiuj bretonoj ne volas esti nomataj «francoj».

Etimologie, nacio ja rilatas al naskiĝejo, kiel patrio, al la loko, kie vivis k entombiĝis la gepatroj. Nu, ĉe mia klaso[2], en Parizo, dufoje mi havis po unu negra lernanto. Ambaŭ naskiĝis en Francio k iliaj gepatroj estis «francoj». Samtempe mi ankaŭ havis ĉinan lernanton, kiu naskiĝis en Parizo k tamen ne estis «franco», tial ke liaj gepatroj ne klopodis por akiri la francan civitanecon. Sekve?!…

Mi ne faras diferencon inter ŝtato k nacio, tial ke la historio instruas, ke estas la ŝtatoj mem, kiuj, dum la daŭro de jarcentoj, kreis la nunajn naciojn. Estus eĉ nemalfacile starigi tezon, laŭ kiu ne ekzistas esenca diferenco inter patrio k partio, k el la okazoj, kiujn vi mem travivis en Hispanio, oni povus kolekti faktajn argumentojn apoge al tia tezo…

Miaopinie, la naciismo, same kiel la rasismo, estas nur demagogia agitrimedo lerte uzata de regaviduloj. Ĉiu tiaulo preferus esti prezidanto super unumiliona popolo mizera, ol duaranga civitano en centmilionhoma regno, kie ne estus mizeruloj. Kaj estus vera miraklo, se la ambasadoroj de, ekz-e, Honduraso, Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro, Paragvajo k. s. nacietoj konvertiĝus al la sennaciismo. Pravas la popoldiro, ke ĉiu ajn preferus esti kapo de muso ol vosto de leono. Ĉiu ajn naciista agitado fakte ne havas alian celon ol doni regpostenon al iuj politikuloj. Kaj la naiva popolo facile lasas sin trompi de laŭtvoĉaj demagogoj. La registoj de la ĉifonulriĉa Ĉilio eĉ sukcesis atingi, ke iliaj regatoj fieras pro sia mizero. Ĉiujare ja okazas tie «Fiesta del Roto Chileno»[3]. Tiam oni kanonpafas, hisas la nacian standardon, bruigas la sonorilegojn, ktp. En Meksikio oni povas fari similajn konstatojn.

Mi opinias, ke la marksismo eraras en tio, ke ĝi pretendas klarigi ĉion per la ekonomio. Laŭ tio, kion mi povis observi k noti, mi emas konkludi, ke la ekonomio ne estas faktoro en la socia vivo sed nur kondiĉo, kiun utiligas regaviduloj. La reg-potencavido ĉiam estis ĝis nun la decidiga faktoro en la historiaj cirkonstancoj. Nu, ni konsideru, ke dum la lastaj 150 jaroj proksimume la vivkondiĉoj pli aliiĝis ol dum la tri aŭ kvar mil jaroj antaŭaj. Kaj tiu procezo ne haltos; male, ĝi tre verŝajne pli akceliĝos. Krome, ni ne malatentu la fakton, ke ĝenerale la scienculoj, la inventemuloj, ne estas reg- sed sciavidaj. Serĉi, observi, eksperimenti, estas ĉe ili pasio. Tiajn homojn mi nomas teknikuloj, kontraste al la regaviduloj aŭ politikistoj.

Tamen, inter ĉi tiuj lastaj ekzistas kelkaj, pri kiuj oni povus iel diri, ke ili estas teknikuloj en la… agita fako (la vorton agiti mi uzas laŭ la 3-a difino en P.V.). Certe Musolini k Hitler estas majstroj en tiu demagogia arto. Cetere, ili povis lerni de la bolŝevistoj. Kaj Lenin mem ŝajne lernis de la jezuitoj, ĉar li rekomendis la ĉiarimedecon. La rezultojn de tia «tekniko» ni nun vidas…

Tion mi diris, por emfazi la neceson havi tute saman komprenon pri la uzataj vortoj. Se mi sukcesis komprenigi al vi la sencon, laŭ kiu mi uzis la vorton «teknikuloj» en miaj «aksiomoj», eble vi konsentos, ke ne estas tute malsaĝe deziri, ke tiaj homoj anstataŭu la politikistojn en la tasko organizi k gvidi la ekonomian vivon. Kaj ĉu ne konvenas esperi, ke venos tago, kiam la popolo mem komprenos, ke ĝia bonstato dependas ĉefe de racia, bonorda mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo? Se tiu tago alvenus, tiam la ĝisnuna rolo de la politikistoj estus finludita. Anticipe mi vidas ilin, kiel nun oni ĝenerale prezentas al si la sorĉistojn k antaŭdiristojn de l’ faraona epoko.

Se jam mi ne estus konvinkita pri la rolo, kiun devus ludi teknikuloj, min certe impresus la fakto, kiun, antaŭ tri tagoj, menciis G. A. Palma en «El Universal Grafico». Liadire, en Germanio, Britio, Francio k Usono estis antaŭ ĉi tiu milito po 8 aŭ 10 teknikuloj por 100 loĝantoj, dum en Meksikio estas nur 1. Sed ĉi tie pli ol ie ajn alie, mi kredas, svarmas politikistoj: k pri la vivnivelo de l’ popolo mi ne bezonas raporti al vi…

Tamen vi ne kredu, ke mi apologias la teknokration. Teknikulo ja povas ankaŭ politikumaĉi, simile, kiel ekzistis — k verŝajne ankoraŭ ekzistas — liberpensaj pastroj, kiuj tamen predikis elokvente religiajn dogmojn al la popolo. Mi celas la regadon de la… racikratio. Supozeble vi komprenas la signifon, kiun mi donas al tiu termino, netrovebla en P. V.

En la antikva Egiptio, teknikistoj konstruis piramidojn k mumiigis kadavrojn. Kaj nun en Meksikio, ekz-e, la «panteones» estas teknike bone prizorgataj, dum miloj k miloj da homoj estas senhejmaj. Kaj post ĉi tiu milito, kiu certe ne estos la lasta, la teknikistoj pri konstruado de maŭzoleoj por la «herooj» falintaj sur batalkampoj havos multe da laboro.

Lastatempe, mi vidis bildon pri marmora konstruo, kiu superstaras k protektas la dometaĉon, kie, en Gori, naskiĝis Stalin. Tio ankaŭ estas verko de teknikistoj, sed havas nenion komunan kun racia mastrumado socia. Miakomprene, ĝi esprimiĝas per miaj «aksiomoj»; k ŝajnas al mi facile pruveble, ke per ilia aplikado la mondo ne havus la funebran, dolorigan aspekton, kiun ĝi havas nun.

Tial ke mi parolis pri «universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico…» vi povis facile dedukti, ke mia tezo ne estas anarkisma. Tamen, ĝis 1914, mi estis anarkista kredulo. Sed la sinteno de Kropotkin, Grav k a. aŭtoritataj teoriuloj anarkistaj, rilate al la tiama milito (kiu jam devis esti la lasta), instigis min pensi per mia propra cerbo. Kaj tiam mi komprenis, ke, se fakte la Ŝtato estus la kaŭzo de ĉio malbona en la socio, tiam ne eblas klarigi, kial ĝi estiĝis, ĉar la homo ja ekzistis antaŭ la Ŝtato. Sed senŝtata socio restas por mi sopirinda, alcelenda… idealo. Vi do eraras, supozante, ke mi celas despotisman regadon de ia malplimulto da teknikuloj. Kaj se vi memorus la Statuton de SAT, kiun mi mem redaktis, certe ne venus tia penso pri mi. Por ke nia Asocio estu «demokrate» (mi metas la vorton inter citilojn, tial ke necesas, ke mi klarigu mian komprenon pri ĝi: nur mi diru nun, ke la demokratio, kiel ĝi ekzistas en Meksikio, ekz-e, ŝajnas al mi malsprita ŝerco, groteska farso, ĉar pli ol la duono de l’ popolo estas analfabeta) por ke SAT estu «demokrate» gvidata, mi rediras, la kongresoj estis nur propon- k ne decidrajtaj. Okazis poste referendumo, kiun povis partopreni la tuta anaro. Samideano! favoru min, pensante, ke ni ne diskutas antaŭ publiko, kiu voĉdone devas decidi pri mia aŭ via vidpunkto. La teknikulo, t. e. la arkitekto, superregu la politikiston dum nia diskutado.

Vi certe eraras, dirante, ke la regsistemo, kiun mi rekomendas, estis «nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj». Cetere, neniam ekzistis mondregado unueca, k, miaopinie, ĝi estas nepre necesa, por certigi mondpacon. Plie, mi konfesas, ke eĉ nun la malvolviĝo de la tekniko ankoraŭ ne atingis la gradon necesan de aplikado, por ke povu funkcii mondregno. Lastatempe oni inaŭguris la «internacian» ponton de Suŝiate, sed malgraŭ tio ankoraŭ ne ekzistas fervojo, kiu kontaktigus Nov-Jorkon k Buenos-AiresonRio de Ĵaneiron. Sed oni ne povas dubi, ke ne forpasos multaj jardekoj, ĝis estos finkonstruitaj tiuj fervojoj. Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis, ke la japanoj komencis konstrui kanalon sub la maro inter sia lando k Koreo… k estus superflue emfazi la rolon, kiun, post ĉi tiu milito, ludos la aviado…

Mi do anticipas la tagon, kiam mondregno estos objektive ebla; sed tiam malebligos ĝin la fakto, ke la menso de la homoj estas naciece saturita. Tiam la mondo estos en simila — mi ne diras: sama — stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao, k Ĉinio en la tempo de Konfuco. Sed nunepoke mistikecaj rimedoj ne taŭgas, por eliri el la kaoso. Mi opinias, ke nur la Racio povas doni la solvon de l’ problemo. La teknikon, la sciencon generis la racio. Kaj tial la raciuloj devas anstataŭi la mistikulojn k politikistojn en la ordigo de socia vivo.

Ju pli mi observas la agadon de la Meksikiaj politikistoj k laboristaj gvidistoj, des pli mi konvinkiĝas, ke tiauloj faras absolute nenion efektive utilan. Kaj ĉiam viva restas en mia memoro la naiva entuziasmo de francaj laboristoj, kiuj kredis, ke en Francio oni baldaŭ ekkonstruos socialismon, tial ke Blum fariĝis ĉefministro. Eĉ en «Sennaciulo» esprimiĝis tiu kredo per la plumo de k-do K. (bona homo, tipografisto). Kaj mi mem forkuris el Parizo kun la tre forta antaŭsento, ke tia revo dronos en sango, post ne tre longa tempo. Sed mia skeptiko igis min nesimpatia al K. k liaj samkreduloj.

Se mi sukcesis iomete komprenigi min, eble vi konsentos, ke ne ĝustas via opinio, ke la de mi rekomendita malplimulto da «dinamikuloj» povus regi nur despote. Mi male hipotezas, ke, en la kriza, kaosa tempo antaŭvidebla, la plimulto da homoj akceptus volonte la raciajn proponojn, kiujn farus teknikuloj, por eliri el la kaoso. Kaj se tiam ekzistus relative forta organizo sennacieca el simpluloj, kia mi, kiuj estus jam akirintaj senton de mondcivitaneco aŭ planeda patriotismo, tio tre helpus la efektivigon de racia plano…

Mi diris sufiĉe, por ke vi povu kompreni, ke esp-o ne estas por mi bagatela, flanka afero, sed nepre necesa ilo, kiun devas uzadi la homoj, kiuj sincere deziras iri laŭcelan vojon al mondpaco. Kaj krome, vi ankaŭ komprenos kiom pezas sur mian animon mia ekziliteco el… Esperantio — Mi ja tute ne sopiras al Francio.

Rilate vian diron, por pravigi la ekziston de nacioj, nome, ke vi «ne aspiras uniformigi (samaspektigi) la homaron», mi povas sincere konfesi mian propran ŝaton por varieco. Tial mi diris, ke la universalisma edukado ne celus unutipigecon… Tamen mi ne ŝanceliĝos, por deklari, ke mi preferus unutipan mondon pacan ol la nunan, kies varieco estas vere tro makulita per sango. Sed mi opinias, ke la malapero de nacioj, kiel suverenaj entoj, ne samaspektigus la mondon. Montoj, ebenaĵoj, maroj, klimatoj ktp., daŭre ekzistos k rezultigos variecon en la vivmaniero. Pruve, mi nur menciu la kontroleblan fakton, ke la ekzisto de nacioj ne formalaperigis la provincecojn. Kaj mi antaŭvidas grandan variecon individuan, tial ke ĉiuj homoj havus la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn.

Dume oni nun povas observi ĉie en la mondo usonecan unuformiĝemon, kiu vere naŭzas min. Eĉ en Japanio mi ĉagrene povis konstati la ekziston de kelkaj «coffee-bar»-oj. Kaj preskaŭ ĉiujn filmojn el Holivud mi trovas vulgaraj; ili signas al mi civilizitan sed ne kulturitan popolon. Kaj tio pensigas min pri viaj rimarkigoj rilate Arton.

Mi konsentas al via difino pri tiu homa kreado k tute ne konsideras ĝin «bagatelo», «kaprico». En la socio, kiun mi revas, ĝi kredeble malvolviĝus ĝis atingi, ke homoj volus eĉ arte morti. Tiucele konstruiĝus eŭtanaziaj palacoj, kiuj, esperinde, malaperigus la funebrajn tombejojn, kie nun oni prizorgas, dorlotas putrantan karnon. La vorto arto ankaŭ ne havas tute precizan sencon. Ĝin eble mi uzis netrafe. Nun mi emas anstataŭi ĝin per lukso, aŭ serĉi alian formon, por esprimi mian penson.

Klarigcele, mi do diru, ke ŝajnas al mi krime elspezi energion k materialon por luksaĵoj, kiam necesaĵoj mankas al grandega nombro da homoj. Ekz-e, kiam ĉi tie mi promenas ĉirkaŭ la Palaco de Belartoj, ĉiam venas al mi la amara penso pri manko de lernejoj por preskaŭ 4 milionoj da meksikiaj infanoj, k pri la mizera stato de multaj el la ekzistantaj; mi pensas pri la ŝupurigistoj, ĵurnalvendistoj k. a. ĉifonuloj, kiujn oni renkontas preskaŭ ĉiupaŝe. Kaj memorante pri la diro de mi ne plu scias kiu verkisto, ke la gotikaj katedraloj akiris animon kun pasado de jarcentoj, tiam mi emas kredi, ke la marmora konstruo, kiu staras apud «Alameda», ne bezonis tiom longan tempon, por ankaŭ akiri animon: ĝi ja hontas stari en la ĉifonulriĉa Meksikio, k tial emas pli k pli profundiĝi en la teron, por sin kaŝi. La arkitekto ne sufiĉe atentis la fakton, ke en Meksiko la subgrundo estas mola: la Palaco jam enprofundiĝis je pli ol unu metro k estas preskaŭ miraklo, ke ĝi ne forfalis. Sed la meksikiaj politikistoj havas almenaŭ motivon por fieri pri la lando, kiu konstruigis tiun artaĵon, laŭ planoj de… italo, se mi ne eraras.

Altestimata Samideano! espereble mi diris sufiĉe, por ke nun ne plu estu miskompreno inter ni. Kaj vi ne forgesu noti, ke mi ne havas la kredon, ke miaj asertoj povas efiki aksiome sur ĉiun ajn. Vi nur komprenu, ke ili estas por mi kvazaŭ aksiomoj, sekve de longa cerbumado pri la demando. Kaj la fakto, ke mi respondas tiom longe al via letero, estu pruvo, ke mi dankas vin sincere pro viaj kritikoj. Supozeble, vi divenis, ke instigis min verki miajn «aksiomojn» la konatiĝo kun via propra plano pri la temo, aperinta en Renovigo. Verkema mi ja ne estas k ĉiam necesas instigo, por ke mi surpaperigu pensojn, kiuj tamen ofte kvazaŭ sieĝas mian cerbon…

Eble utilas aldiri, ke mi tute ne scias, ĉu la Homaro nepre evoluos al stato de daŭra paco. Oni eĉ povus facile argumenti, ke la homa gento malaperos pro nekapablo sin adapti al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. Temperamente mi estas pesimisto k nemalofte miras, kiam io bonsukcesas. Se mi penadas agadi laŭ racia maniero, estas ĉefe por akiri la agrablan senton intiman, ke almenaŭ mi persone ne havas respondecon en la frenezaĵoj de nia multnacia mondo…

Vi bonvolu indulgi min, se tede efikis sur vin la legado de ĉi tiu sendube tro longa skribo. Dume mi restas homece t.e. sennaciece k servopreta via.

E. Lanti.


  1. La titolo estis ŝanĝita de Lanti mem je «Postulatoj Sociologiaj». — Rim. de Eld.
  2. Lanti estis teknika instruisto en Parizo. (Rim. de l’ eldon.)
  3. Festo de la Ĉifonulo Ĉila.