Saltu al enhavo

Marinjo

El Vikifontaro
Marinjo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

estas kiel longharaj vostoj de sablokolora vulpo...

Kaj mia malnova amiko, Ignato — ĉu li vivas ankoraŭ? — estas ankaŭ tie, malproksime... Ĉu kiel antaŭe li eĥe respondas per lerta ekfajfeto al arĝenta voko de kardeloj, al zumado de piroloj?.,. Aŭ li jam tute griziĝis, kliniĝis teren kaj sidas ie en la angulo de kuirejo, de ĉiuj forgesita; aŭ jam kuŝas en la malvarma, de aŭtuna pluvaro saturita tero, en tombo surkreskita de salikoj, super kiu kantas iu el liaj antaŭaj plumvestitaj amikoj, —- kiu scias?...

N. HOHLOV

MARINJO

Printempa sonĝo estis ŝi por mi, knabin’ modesta en perkala vesto. Al mi donante ŝin la bona Di’ sunbrilon sendis al la hejma nesto. Amoro regis korojn per potenc’, orumis vivon brila maja suno, mokridon sekvis ĉiam kis-atenc’, dum noktpromen’ nin miris eĉ la luno. Subite, ho terura sento, profete flustris spir’ de l’ vento: ,Vintro, se poste venos, glacia estos ĝia kis’. Vintre la vivo svenos, formortos rozo kaj narcis’. La vent’ deŝiros florpetalojn, kaj neĝo kovros boskojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn’ fabelos pri sensonĝa longa dorm’. . .“

Aŭtune jam aperis ruĝa roz’ sur vangoj palaj pro turmenta febro. La brusto spiron serĉis sen ripoz’, pupilon kaŝe fermis la palpebro. La ftiza tuso skue ĝis sufok’ el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon, kaj sonis al mi lace lasta vok’: »Lastfoje, kara, kisu mian vangon!“ Ekstere, ho terura sento, profete flustris spir’ de l’ vento:

»Vintro, se jam alvenas, glacia estas ĝia kis’. Vintre la vivo svenas, formortas rozo kaj narcis’. La vent’ deŝiras florpetalojn, kaj neĝo kovras boskojn, valojn, sub cindro sole-fajro en la forn’ fabelas pri sensonĝa longa dorm’...

Forpasis jam somero post somer’, kaj oni diras: ,estis suna brilo.* Mi kun profunda vundo sen esper’ atendas vane je la kurtrankvilo. Por mi ne estas ĝojo en la viv’, nek flor’ printempa, nek sunbrila flamo. Ĉe orfa tombo sur la montdekliv’ mi preĝas plore pri l’ entomba amo. Riproĉe sonas tra 1’ silento la flustra spir’ de l’ vaga vento: »Vintro, vi kial venis? Glacia estas via kis’. Vintro, vi vivon prenis de ĉiu rozo kaj narcis’! La vent’ deŝiris florpetalojn, kaj neĝo kovris tombojn, valojn, sub cindro sole fajro en la forn’ fabelas pri sensonga longa dorm’... .

JULIO BAGHY

CE DV RANDO ARBARA

TOMASO KGOBOR

Safqira la kampo iris junulo kantante al la rando de larbaro. La suno super- versis lin per lafo de ra- dioj, kaj kantante li jetis sian Capeton en la aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, la duonon de lia vizago kovris ombro, la alian duonon bruligis la suno. Nun li jam ne kantis, li faj- fis. Lia fajfo, kvazai turdotrilo, trasaltadis la arbaron Raj atingis la orelojn de majjuna

homo, kiu, apogante sin per noda bastono, penadis eksteren el la arbaro. Jus li atingis la randon, kiam la junulo, kun latitaj Sojkrioj, masis Snuron ¢irkati sia kolo por pendigi sin. LA MALJUNULO: Je la amo de Dio, kion vi faras ? LA JUNULO: Hej-haj! Mi pendigas min. LA MALJUNULO: Timu Dion, junulo, ne forjetu vian vivon, kiu eble havas ankoraii multe da bono kaj belo por vi. Kial vi volas morti ? LA JUNULO: Mia koro estas plena de plezuro, kaj mi sentas min tiel felica! Kaj Ci