Saltu al enhavo

Markizo L. de Beaufront

El Vikifontaro


Markizo L. de Beaufront

— Georgo Verva. —

Plene forgesita de la anaro, al kiu li mem iam apartenis, li adiaŭis la vivon, satan de jaroj. La Esperanto-gazetoj nur pro ĵurnalista devo publikigis malgrandajn notojn pri lia morto — kaj tiu ĉi sciigo ĉe multaj Esperantistoj, precipe el la juna generacio, elvokis miron: Kiel do? Ĉu Beaufront nur nun mortis?

Efektive, Beaufront en la konscio de la esperantistaro jam de longa, tre longa tempo estas mortinta. Kaj eĉ tiuj, kiuj sciis, ke ie en la mondo Beaufront finŝpinas sian figloran vivon, eĉ tiuj ne kapablis sufiĉe reale prezenti tion al si en la imago. La nomo Beaufront sonis kiel malagrabla eĥo el la fora pasinteco — kion komunan kun la nuna rapidflua vivo de nia afero povas havi tiu fantoma grincesona nomo?

Tiom fremda por ni sonas nun lia nomo, ke la sciigo pri lia morto vekis nenian impreson, ba! nenian rememoron eĉ malgajigan. Estas io profunde tragedia en la sorto de tiu homo, kiu antaŭ 30 jaroj ankoraŭ skuis potence nian movadon, fleksante ĝian junan trunkon laŭ sia preskaŭ diktatora volo. Kaj nun tiu ĉi nomo, kiu iam brilis fiere sur nia firmamento, rube putras en la dezerto de l’ forgeso. Ho ve, la nomo mortis multe pli frue ol ĝia portinto!

Ni ne priploras lian morton, same kiel ni ne jubilis eĉ tiam, kiam lia potenco en nia movado atingis la zeniton. Malgraŭ ĉiuj siaj grandaj meritoj, kiujn li sendube gajnis sur la kampo de la disvastigado de nia afero, kaj — kio tiom pli grandigas liajn meritojn, — ĝuste en la unua periodo, en la »infanaĝo« de nia movado, malgraŭ ĉio Beaufront neniam estis por ni la gvidanto — por tiu destino mankis al li la necesaj korvarmo kaj animsimpleco. Li estis ĉiam la »markizo«, la fremdulo inter la popolo, kiu instinkte sentis, ke lia fanatikeco por Esperanto estas nur ankro sur la tempesta maro de liaj personaj ambicioj kaj aspiroj.

La judaso de nia afero. Jes. Sed ankaŭ la evangelia Judaso, antaŭ la perfido al sia Majstro, estis ja Lia apostolo. Kaj Beaufront estis ne nur unu el la dekdu apostoloj de Esperanto — li estis la unua inter ili, li estis eĉ io pli: la Sta Paŭlo de nia movado, kiun li firmigis kaj forte puŝis sur la vastan oceanon de l’ vivo. Tiuj, kiuj venis post li, trovis jam solide pretigitan laborkampon, bone funkciantan organizon kaj reton de oficialaj rilatoj.

Ĝuste tio, la konscio kaj sento, ke en lia personeco koncentriĝas la potencoforto de la tiam ankoraŭ tre juna kaj ekfloranta movado, puŝis en lian varmegan kapon la frenezan ideon venkkonkeri ĝin absolute, uzurpe forŝiri la florkronon desur la kapo de la varsovia Modestulo, de lia majstro, kiun diskretigi estos plej facile, malkaŝinte la erarojn de lia verko kaj prezentante al lia anaro verkon pli bonan, korektitan, modifitan, reformitan! Katenita de sia malsana ambicio, li ne elsentis la misteron de Esperanto, ĝian vivoforton, li forgesis, ke lia granda misio estas nur ĝia organizado kaj nur sur tiu ĉi agadokampo li povos rikolti laŭrojn, meritojn tiel gravajn, ke en la historio de tiu movado li povos resti senmorta. Li restis judaso. Kaj li perfidis ne nur sian Majstron, ne nur Esperanton, al kiu li antaŭe dediĉis sian tutan energion kaj organizan talenton, sed li perfidis la realigon de sia cerbo, la tutan ideon de internacia lingvo ĝenerale! Ĉar la publikigo de Ido ne estis, kiel li kaj liaj agentoj volis kredigi al ni, kaj kiel eble li mem kredis, la suprenlevo de tiu grandioza ideo sur ŝtupon pli altan, sed kontraŭe: ĝi estis senkreditigo, senvalorigo de tiu ideo, terurega, kruela bato, kiu tiel forte ekskuis la aferon, ke ĝi minacis krake falegi kaj malaperi por ĉiam. Kaj nur al la spertoriĉa saĝo de l’ Majstro kaj al la sana instinkto de lia anaro ni devas danki, ke la afero ne suferis elreliĝon, ke ĝia trunko restis tuta kaj fortika.

Ĉu Donkiĥoto? Ne. Herostrato. Sed Herostrato, kiun eĉ la Morto forgesis, lasante lin en lia soleca maljuneco mediti pri lia fiaskinta aventuro, pri vantaj aspiroj kaj misambicio: ho, se li kapablus retroturni la radon de l’ tempo, ĝustigi la tiaman eraron kaj kun repurigita amo kisi la manon de sia granda Majstro, kiel tiam, en Ĝenevo…

Mortis Beaufront, la judaso de nia afero. Ni ne ploras, nek ĝojas. Mortis simple forgesita homo. Do malpeza estu al li la tero.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Izrael Lejzerowicz.