Metropoliteno

El Vikifontaro
EKRELOAmsterdam (p. 1-200)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/3 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/4

Berlin… de aprilo 1928.

Berlina aero instigas al verkado. Ĝi kreas la humoron. Mi, kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro. Jen, ekzemple: tra, la malfermita fenestro estas videblaj mallarĝa tegola tegmento, radiomasto, du mansardaj fenestroj kaj kamentuboj. Malsupre kuŝas ŝtona puto—la korto kaj aŭdiĝas kanto pri Stefano Razin. La konata melodio sonas mirinde kortuŝe. Fingroj de la lerta harmonikisto faras el ĝi jen molan, dolĉan muzikon, jen fortan, potencan proteston. La harmonikisto ne havas piedojn kaj staras per iuj strangaj tre mallarĝaj kaj mallongaj hakpecoj.

Subita ektremo trapenetras min. Mi rememoris unu aŭtunan vesperon. Per ĉi tiu novembra vespero mi komencas mian romanon.


Malvarma vento malgaje ekbojis sub la ponto kaj fajfante ĵetis sin tra la gisa balustrado supren. Unusola palverda lanterno ege ekbalanciĝis. Supre ekgrincis, kunpuŝiĝinte, la metalfadenoj kaj plende ekbruis. Sur nigra supraĵo de Jaŭzo[1] sin kaŝante de ies persekuto, rapide traglitis striaj makuloj. Pelata de l’vento kun furioza sonoro trakuris la ponton tramvagono. Malhelaj siluetoj gluiĝis al ĝiaj vandoj, konvulsie kurbiĝante. Kroĉemaj manoj kaptis unu la alian. Kelke da piedoj pendis en la aero. Insultado eksonis sur la platformo kaj ies voĉo ekkriis: «Trapasu do kamarado, mi falas!» La vagono malaperis post stratangulo.

Senmova restis la malviva luno, enŝlosita en duobla kolora cirklo, senmova restis ĝia pala lumo, falinta sur glaciigitan teron tra la frosta pikanta aero, senmova estis milicano ĉe la stratangulo, envolvita en varma mantelo. Senmove rigidiĝis sur la ponto super la rivera faŭko iom fleksita vira figuro. La homo jam delonge staris ĉi tie. Per lacaj okuloj li postsekvis trakurantajn preter li vagonojn kaj malaprobe balancetis la kapon. Iufoje li sin turnis al la rivero kaj silente rigardis la nigran akvon. Lia rigardo estis iom mirigita. Kvazaŭ lin zorgis la penso: kial ĉi tiu riveraĉo ĝis nun ne glaciiĝis?

La vento ekŝiris kolumon de lia mantelo. Forŝiriĝinte de du butonoj, ĝi malkovris junan vizaĝon kun duo da grizaj okuloj, kun rekta nazo kaj grandaj lipoj. La homo aspektis iom laca, kvazaŭ li ne dormis kelkajn noktojn.

Moskvo, verŝajne, troviĝis tre malproksime. Ĉi tie la bordoj estis kovritaj de fabriktuboj kaj nun silentaj korpoj de uzinoj. La industria desegnaĵo tranĉis purpuran ĉielrebrilon de moskvaj fajroj per nigra fantazia bordero. Kvazaŭ per surda muro ĝi deigis senhomecon, mallumon kaj silenton for de la brilanta kaj brua centro.

Kun la kutima gesto ekkaptis la homo tenilon de alveninta tramvagono kaj ekpendis sur la piedŝtupo. La vagono akre ŝiriĝis for de la loko. Forte saltante, ŝi ekkuris antaŭen. La vojo estis malproksima. En ĉiu halto la vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: «La lokoj mankas! La vagono forveturas!» Neniu eliradis. Kaj nur postlonge la homo estis levita sur la supran ŝtupeton per puŝo demalsupro. Nun malsupro estis miniatura virino kun saketo en la mano. Ŝiaj okuloj rigardis timeme.

— Vitalij! — diris al si la homo pense — Tiu virino ne eltenos ĝin! — Li provis mallevi la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis:

«Kion vi faras? Vi forpuŝos min!

Li ekrigardis ŝin super la ŝultron kaj releviĝis sur la supran ŝtupon.

— Eble telefonistino, revenanta post la vespera deĵorado. Ŝin, eble, atendas la infanoj kaj ŝi ne havas edzon!… — ial supozis li. Kaj en la sama momento ion pezan kaj doloran li eksentis en sia brusto.

Li rememoris someran nokton nemalproksime de Moskvo. Aroma kampo, iom malseka herbo, sekalo, vojeto, senbrueco… Kaj subite pikinta en la koron sopiro. Li estis revenanta de stacio la somerloĝejon. Forskuante per bastoneto kapetojn de apudvojaj cejanoj, li revis pri la baldaŭa renkonto kun la edzino. En la kapo ankoraŭ resonis la voĉoj, li sentis ankoraŭ eksciton de la pasia diskutado. Ĵus li partoprenis disputon pri metropoliteno. En liaj opinioj lin oni ne subtenis. Nun li havis grandan deziron eldiri iun penson kaj aldoni ion forgesitan kaj tre gravan. Samtempe profundo kaj mallumo de la varma nokto ensorĉadis lin ĉiam pli. La pensado estis ĉesanta kaj li vidis nur la finiĝontan kampon, transirotan ponton kaj la proksimajn dometojn. La filineto jam dormas kaj Olga preparas teon, rapidante ĝis lia alveno fini siajn mastrumaferojn. Sur la verando staras petrollampo sub verda kloŝo kaj teilaro. La etendita ĉe unu flanko tolo ne movetiĝas, tiel absolute trankvile estas hodiaŭ. En la alia flanko de l’verando estas nigra truo. Malsupre sabla vojeto zigzagas inter arbustoj kaj floraj bedoj. Se Olga estas jam preparinta la teon, ŝi eble eliris al la dormanta kampo kaj atendas lin tie, karesema, delikata kaj varma.

Sed la kampa vojeto elkuris el la sekalo kaj venigis lin al fervoja ponto. Li mem ne komprenis por kio li haltis ial sur la ponto. La relvojo estis tute senbrua. Longa vico de flavaj briletantaj fajroj estis forkuranta al horizonto. Apud la malgranda stacieto siblis unu sola lokomotivo. Per nebuliĝintaj okuloj rigardis Vitalij la tremantajn fajrojn kaj malserenaj maltrankvilaj pensoj plenigis lian kapon.

Jen li estas fininta la universitaton kaj iĝis inĝeniero. La revoj estas realiĝintaj. La elektro, kiu depost la infanaĝo allogis lian atenton, ĉesis esti iu sekreto, ŝlosita en la fabela kofro. Ĝi malfermis antaŭ li eblojn de la plej interesa kaj diversspeca laboro… Li prenis oficon en Mosĥozupr[2] kaj laŭ sia deziro prilaboras projekton de l’metropoliteno. Olga ankaŭ devus esti kontenta. Kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio. Nun li havas, negrandan kvankam, sed tamen, pli-malpli sufiĉan salajron. Ŝi povas esti trankvila por la morgaŭa tago. La vivo, liberigita de la turmentanta malriĉeco, estas revenonta al la fontoj de ilia amo.

Ho ve! Lia laboro ŝajnas al li senfrukta. La tuta trustoestas malamiko de l’metropoliteno. La skizoj, por kiuj estas fordonitaj tiom da sendormaj noktoj, estas metataj sur breton kaj kovrataj de la polvo. Kaj Olga laciĝis! Ŝi alkutimiĝis vidi la vivon tiel griza! Ĉiam pli malofte aŭdiĝas ŝia rido kaj la okuloj fariĝis tro seriozaj. Kiam li komencas ŝerci, ŝi, interrompas lin per severa levo de l’ŝultroj. La kareso mem donas ĝojon nur por unu momento. Olga ne deziras fidi la estonton. Vitalij ricevas dume malgrandan salajron, kaj ili nenion havas. Ĉio eluziĝis, ĉion oni devas ripari, multon aĉeti kaj eĉ la somerloĝejo, tiel necesa por la infano, signifas novan ŝuldon. Kiom da tempo estos do bezonata, por rehavigi la fortojn kaj vivenergion? La sano de ili ambaŭ ne statas ja bone: li havas pulmokataron, ŝi ricevis pro abortoj kaj malfacila laboro virinajn malsanojn. La juneco ŝajnas sonĝo, neniam ekzistinta reale. Ĉu ili amas ankoraŭ unu la alian? Ĉu ili ankoraŭ povas ami?

La demando aperis ŝtele kaj kvazaŭ malnobla mortigisto enigis en dorson de Vitalij akran tranĉilon. Li kuntiriĝis kaj, subite, ĉesinte pensi pri la verda kloŝo kaj varma teo sur la verando, komencis atenteme aŭskulti, kio okazas en li, interne. Kaj bone eksentis, ke de tie io foriras. Foriras kun doloro, foriras por ĉiam… Forlasante la hejmon, loĝejon, ĉambron, kie oni loĝis multajn jarojn kaj kie ĉio estas tiom parenca kaj kara, la homoj ĉagrene rigardas la nudajn murojn, malpuran nebalaitan plankon, lampeton, kiu tiel solece pendas en la aero. Kaj apud la sojlo, ne havante fortojn transpaŝi ĝin, kiel ordinare, kiel ĉiam, oni prokrastas unu minuton, ĵetas la rigardon malantaŭen kaj la ĉambro ŝajnas esti kortuŝe kompatinda. Ŝajnas, ke ĝi esprimas iun mutan riproĉon, mutan petegon. Tiel ekrigardis Vitalij en sian koron kaj komprenis, ke la koro estas malplena. El ĝi foriris la tiom hela iam sento.

Nur kvar monatoj pasis de post tiu tago kaj la vivo konvinkigis lin pri neevitebla fatala fino. Olga antaŭe esperis, ke poste ili vivos pli bone. Dum ĉi tiuj jaroj de lia lernado estis malfacile, sed ŝi atendis rekompencon. La rekompenco aspektis mizere. Same ŝi devis multe labori kaj same malmulte da ĝojo ŝi ricevis. Nun ŝi komencis kredi, ke pli bone ili vivos neniam. Pro tio sur ŝian junan ovalan vizaĝon kuŝiĝis diafana paleco, severaj sulkoj akre mallevis anguletojn de la maldikaj lipoj kaj esprimo de malespero aperis en la grizaj belaj okuloj. Tiam Vitalij komencis timeme ŝirmi sin de ŝia malvarma skeptikismo. Ĉiam pli malproksima al ŝi iĝis li, ĉiam pli profundiĝis li en laboron, sin okupis per libroj, gazetoj, projektoj, skizoj. Ĉiam malpli da karesaj vortoj trovis li por severa Olga, ĉiam malpli da tempo por la familio. Tiel iĝis ili postulemaj unu al la alia, silente atendante, kiam do la mondo de unu estos komprenita de la alia. Ili nervumis kaj iom post iom forgesis, ke ili havis iam ankaŭ la helajn tagojn. El la aŭtuna nebulo, el la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo.

Forta puŝo ĵetis lin sur fenestron de la vagono. La vitro dispeciĝis kun sonoro. En la sama momento sovaĝa krio kovris la bruon, falante de la ŝtupeto kaj malaperante ie sub la radoj. Per vundita mano Vitalij furioze kaptis la signalan ŝnuron kaj elsaltis el la vagono. Malantaŭe, sur la reloj kuŝis malluma kaj timiga aĵo. Iom flanke estis falinta malplena leda saketo kaj apud ĝi disŝutitaj morte laca, en pezaj malsekaj botoj mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante sur telefonfadenon. La nokton mi pasigis en dometo de l’buĉisto. Ĉi tie ĝis la mateno kriis telefonistoj, ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj. Antaŭ la mateno mi vekiĝis pro la terura bruego. Sur min ŝutiĝis vitroj el la fenestroj. Mi surĵetis sur min la mantelon kaj, tremante pro malvarmo, elkuris el la domo. Post la rivero, sin kaŝante en arbustoj, estis kurantaj al la bordo polaj soldatoj…

Jen pri kio mi meditis, sidante en la rapide varsovia vagonaro. Kaj tra la larĝaj fenestroj de la vagon-restoracio preskaŭ ĝis la ĉefurbo mem vidiĝis la konata pejzaĝo, arbaro, kampo, marĉo; marĉo, kampo, arbaro; malgajaj pajlaj tegmentoj. En la restoracio polaj burĝoj kun timego rigardis la biskvitskatolon en miaj manoj. Ja sur ĝi estis tia terura surskribo: «Bolŝevik»!

Sufiĉas, sufiĉas! Ŝajne mi reakiris konvenan humoron. Oni devas rapidi fini la ĉapitron, dum nenio min forlogas. Restas ja aldoni nur kelkajn vortojn.


…La strateto venigis lin al bulvardo. Ĉi tie li eniĝis en la promenantan kaj ne tute puran homamason. Virinoj sidis sur benkoj, metinte unu piedon sur la alian. La ruĝetaj fajretoj de cigaredoj estis sola lumo sur la bulvardo. Viroj kaptadis ilin, por ekrigardi arte-grimitajn okulojn de la virinoj, aŭ ĵeti iun, mokeman vorteton kaj preterpasi kun kruda rido. La homamaso parfumis je vino, aĉa kosmetiko kaj mucido. Nek unu virino estis preterlasata. Kantado de drinkuloj, insultado, ridego kaj fajfetanta harmoniko per abundo de l’sonoj estis penantaj malaŭdigi la venton.

Vitalij transiris la placon Strastnajn, eniris tra malfermita pordo kaj komencis suprenleviĝi per ŝtona ŝtuparo. Ĉe la kvara etaĝo li malrapideme premis trifoje la sonorilbutonon.

— Zoja Ivanovna forestas, — diris malkontente ies virina voĉo elpost iom malfermiĝinta pordo. La virino deziris tuj refermi la pordon, sed Vitalij detenis ĝin.

— Eble, ŝi forveturis la kunsidon?

— Eble! Ĉu mi povas scii?

Ŝi kolere klakis per la ŝlosilo. Vitalij staris unu minuton antaŭ la ŝlosita pordo, poste malsupreniris la ŝtuparon kaj ekveturis Mosĥozupr’on.


…de aprilo 1928.

Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino, ne en Varsovio. Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina karno. Ĝi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l’Sovetoj! La Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/10 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/11 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/12 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/13 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/14 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/15 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/16 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/17 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/18 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/19 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/20 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/21 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/22 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/23 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/24 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/25 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/26 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/27 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/28 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/29 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/30 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/31 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/32 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/33 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/34 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/35 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/36 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/37 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/38 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/39 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/40 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/41 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/42 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/43 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/44 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/45 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/46 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/47 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/48 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/49 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/50 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/51 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/52 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/53 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/54 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/55 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/56 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/57 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/58 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/59 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/60 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/61 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/62 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/63 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/64 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/65 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/66 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/67 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/68 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/69 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/70 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/71 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/72 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/73 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/74 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/75 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/76 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/77 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/78 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/79 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/80 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/81 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/82 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/83 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/84 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/85 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/86 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/87 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/88 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/89 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/90 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/91 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/92 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/93 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/94 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/95 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/96 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/97 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/98 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/99 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/100 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/101 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/102 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/103 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/104 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/105 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/106 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/107 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/108 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/109 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/110 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/111 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/112 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/113 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/114 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/115 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/116 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/117 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/118 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/119 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/120 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/121 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/122 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/123 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/124 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/125 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/126 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/127 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/128 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/129 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/130 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/131 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/132 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/133 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/134 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/135 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/136 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/137 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/138 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/139 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/140 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/141 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/142 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/143 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/144 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/145 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/146 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/147 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/148 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/149 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/150 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/151 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/152 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/153 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/154 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/155 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/156 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/157 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/158 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/159 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/160 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/161 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/162 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/163 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/164 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/165 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/166 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/167 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/168 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/169 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/170 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/171 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/172 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/173 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/174 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/175 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/176 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/177 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/178 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/179 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/180 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/181 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/182 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/183 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/184 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/185 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/186 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/187 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/188 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/189 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/190 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/191 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/192 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/193 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/194 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/195 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/196 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/197 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/198 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/199 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/200 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/201 Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/202

  1. Rivereto, trafluanta Moskvon.
  2. Mosĥozupr — mallongigita «Moskovskoje Ĥozjajstvennoje Upravlenije» (Moskva Trusto por Urba Mastrumo).