Mi aŭdas vin… Leono Zamenhof
1906
Mi aŭdas Vin… En trankvileco reviganta Kvazaŭ balzam’ en kor’ fluanta Via parol’ sanigas min. Mi aŭdas Vin… Mi aŭdas Vin… Per viaj sonoj dorlotita Mi flugas kiel ensorĉita For de la tero, o diin’ Mi aŭdas Vin… Mi aŭdas Vin… Ke viaj sonoj tiel ĉarmaj Sopirojn kvietigu larmajn Kaj min pacigu ĝis la fin’ Mi aŭdas Vin… Mi aŭdas Vin… Por viaj vortoj kante-dolĉaj Por murmuretoj mire sorĉaj Mi al turment’ oferus min Por aŭdi Vin! Dro Leono Zamenhof