Mi demandis ŝin

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Mi demandis ŝin (1925)
de Izrael Lejzerowicz
Publikigita en Heroldo de Esperanto 28.01.1925


Mi demandis ŝin

Mi demandis ŝin, ĉu daŭra
Estos ŝia amkonfes’.
Ŝi silentis; sed okuloj
Ŝiaj klare diris: jes!

Mi demandis, ĉu promesas
Ŝi min ami ĝis la mort’,
Ŝi silentis, sed la koro
Batis tuj laŭ tuta fort’...

Mi demandis, ĉu pri amo
Pruvon donos ŝi al mi,
Silentante sian buŝon
Al la mia metis ŝi...