Mia aŭtobiografio

El Vikifontaro
Mia aŭtobiografio ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
MIA AŬTOBIOGRAFIO
— LEO BELMONT —

Mi estis vere kortuŝita per la afabla propono de s-ro Wiesenfeld, en la nomo de l’ tre ŝatata »Literatura Mondo«, ke mi skribu mian aŭtobiografion. Sed ĉi tiu propono multe min hontigis kaj klopodigis, ĉar mi havas nek aŭton (aŭtomobilon) post peza kvindekjara laboro literatura, nek biografion. Homo, kiu estis dum sia tuta vivo (ĝis la sepdeka jaro!) alforĝita kiel punlaborulo al sia skribotablo, skribis cent volumojn (ne kalkulante la ne malpli grandan publicistan laboron en multaj gazetoj kaj en amaso da manuskriptoj »postmortaj«) ne havis tempon por vivi kaj konsekvence ne povas havi biografion, teksitan el interesaj faktoj, laŭ ekzemplo de Napoleono, Benvenuto Cellini, Casanova, aŭ — Landru.

Duaflanke, por skribi sian aŭtobiografion kaj tiel perdi la karan tempon, oni devas iomete ami sin mem (al tio rajtigitaj estis Goethe aŭ Rousseau) kaj havi tempon liberan, kiel Napoleono sur Sankta Heleno, dum mi tiom ne amas min mem, ke dum razado ĉe l’ barbiro — se mi tiam ne estas okupata per pensoj, kaj okaze vidas mian reflekton en spegulo — volonte mi disrompus tiun spegulon. Nur saĝa instinkto min detenas de tiu vandala ago, ĉar mi scias, ke por rompita spegulo mi ne havus rimedojn pagi al la barbiro kaj ke mi devus doni klarigojn al la policista potenco, kio ne estas granda plezuro.

La leganto tamen ne devas pensi, ke mi similas al Quasimodo.

Tiu humoro de sinmalamado estas nur idiosinkrazio, esprimita ankoraŭ en mia infana malkontenteco, kiam mia ŝatata patro ordonis al mi eklerni la arton de skribado — tute senbezone. Se la tezo: »tempo estas mono« havas ian sencon, (kontraŭ la faktoj de kriza senlgboreco, kiam oni havas multegon da tempo sen unu groŝo en poŝo), kaj se, konsekvence, senmoneco estas sentempeco, vi povas ja diveni, ke mi tute ne havas tempon okupiĝi pn mi kaj skribi mian aŭtobiografion.

Tiuj ĉi maloportunaj cirkonstancoj devas akiri al mi ĉe la legantaro pardonon, ke mi ne donos aŭtobiografion veran, sed ion tute nedifineblan, karikaturon de aŭtobiografio. Nu, mi komencu!

Mi naskiĝis en Varsovio en la strato Agla (Orla) kaj sentas min nun kiel aglo kun flugiloj derompitaj, dank’ al miaj malamikoj kaj iomete al la amikoj, kun kiuj estis pli malfacile sin aranĝi. Poste, en mia junaĝo, mi vivis en la strato »Funga« ĉe angulo de »Pusa«, speco de strato »sovaĝa«, kie loĝis nia Majstro — kaj kiun estis tiel klopode transformi en »straton« Zamenhofan — (la strato tamen estas ankoraŭ nun sovaĝa). Poste mi vivis en multaj pli belaj stratoj, sed la puson kaj putrecon mi vidadis ĉiam, eklerninte penetri homajn animojn.

Mi naskiĝis en jaro 1865 en marto, t. e. tiam, kiam ĵus silentiĝis la tondroj kaj pafoj de la antaŭnelonga, malfeliĉa, lasta pola ribelo kontraŭ la rusaj uzurpuloj. Pro tio, ankoraŭ en la jaroj 1907—1913, kiam mi eldonis la semajnan gazeton »Libera Vorto« (kaj ĝin plenigis per miaj propraj laboroj preskaŭ de rando ĝis rando), mi estis devigita multe tondri kaj fulmi por anstataŭigi la ribelajn pafilojn per vorto… kio ne tute plaĉis al la registaro. Tion pruvis, ke mi estis lokita kvinfoje en diversaj malliberejoj pro ofendo al Lia Majesto, ktp. — kion tamen mi rigardas bagatelo, ĉar sidi pro la patrujo ne estas granda arto. La tagoj, kiam mi »vizitadis« la malliberejojn, kvazaŭ »inspektoro« — estas por mi pli agrablaj rememoroj, ol mia vivo; malagrable estis nur tio, ke multaj homoj en la stratoj renkontis min kun ekkrio: »ho! vi ree sidis!« — ĉar mi vidis, ke ili malpli interesiĝis pri tio, kio estis en mia kapo, ol pri tio, kio estis al mia »malkapo«. En tiu tempo mi jam sciis, ke la malliberejo de l’ tera vivo estas pli kruela, ol ĉiuj bagatelaj malagrablaĵoj de sidado inter fermitaj muroj; tio lasta ne malhelpis al mi, dank’ al mia edzino, eldonadi mian gazeton sub ŝia nomo kaj alia titolo (Polemikistos). Kun la rusaj registaranoj cetere mi helpis al mi tre bone, dank’ al eltrovita de mi sekreto: renkontinte saĝan oficiston, mi penis ĉiam esti pli saĝa, renkontinte malsaĝan, mi penis esti pli malsaĝa. Kia mi mem estas, mi ne povas diri. Mia amata edzino foje diras, ke mi estas geniulo, kaj foje, ke mi estas idioto

Paĝo:Literatura Mondo - Januaro 1935.pdf/5 Iaj Belmontoj kaj Wassermanoj! Ho, honto!…« Kaj la kaŭzo de tiu krio estas nur tiu tranĉema sinjoro. Tiu kolera, blankbeka kritikisto ne scias, ke mi skribas jam kvindek jarojn pole kaj ke jam mia avo, eminenta doktoro kaj filantropo. Mateo Studencki, skribis pole medicinajn laborojn (inter aliaj, kvazaŭ antaŭvidinte la sidan laboron de sia nepo, pri — »Hemoroidoj« — ne Homeroidoj). Sed ĉu mi rajtas deziri, ke tiu juna floro de postmilita ĵurnalistaro, sciu pri tio, — se li eĉ ne scias —, ke Wasserman estas germana aŭtoro kaj mi, okaze, lia tradukanto? Mia kritikanto vidis nur la reklamojn de eldonisto kaj ankaŭ tiujn malbone tralegis.

Pro la sama kaŭzo, mi, kies tradukon de l’ Puŝkina ĉefverko, »Eŭgeno Onegin« siatempe la pola kaj rusa kritiko nomis, »ekzemplo de perfekteco« — nun, en la lastaj tagoj de mia vivo, subite eksciis, ke mi absolute ne konas ambaŭ lingvojn: polan kaj rusan. Eble tiuj modernaj kritikuloj pravas. Estas ja eble, ke sen la kono de la rusa lingvo mi estis advokato kaj defendanto en Peterburgaj juĝejoj dektri jarojn, ke sen la kono de la rusa lingvo mi kortuŝis la rusajn militajn juĝistojn, en la kruelaj tagoj de l’ subtera movado en Varsovio. Kaj oni devas esti publika lektoro en Varsovia altlernejo, traveturi centfoje la polan provincon kun prelegoj, skribi amason da volumoj, esti ankaŭ instruisto kaj advokato en pola lingvo, por malfermi ĉe sia vivofino la okulojn kaj ekscii, ke oni ne povas skribi kaj paroli pole.

Ĉi tiu paradoksa stato havas ankaŭ duan flankon. En mia trideka jaro, travivinte internajn emociojn kaj pensante, ke mi estas la sinjoro kaj registo de mia konscienco, mi permesis surŝprucigi min per evangelia akvo. Nun granda amaso da amikoj de l’ homo kun barbo kaj tranĉilo sentis sin ofenditaj pro tio, ke mi volas ripari la operacion en lulilo — kaj krucigas nun multjare kaj fervore mian nomon, trovante ke mi ne skribas sufiĉe — jude, kiel liberpensulo.

Okazas de tio strangaĵoj, mirindaĵoj! Se mi skribas pri tragedio de Israelo en duvoluma verko: »Moseo nuntempa« (la heroo estas Herzl, kies tragedion sur vojkruciĝo mi profunde eksentis) — mi aŭdas de l’ nacia judpresa flanko, ke mi agis sakrilegie, tuŝinte la judan temon per manoj makulitaj, malpuraj (jes! ili ne pardonas al mi la uzadon de akvo), kaj de l’ dua flanko, kristpresa, ŝovinista, mi aŭdis, ke mi grandigis kaj nobligis ĉion judan kaj malnobligis perverse ĉiujn kristanojn en mia romano. (Tiuj ĉi lastaj ne povas pardoni al mi la memorindan vundeton.)

Ĉiam estas same en miaj sociaj kaj literaturaj bataloj. Niaj politikaj tendaroj havas mirinde mallongajn manojn. Kiam ili surĵetas sin reciproke per ŝtonoj, tiuj ne atingas ĝis la kontraŭulo kaj falas enmeze. Kaj ĝuste en tiu mezo estas mi, »sovaĝa« homo, fanatika malamiko de fanatikeco, parolanta maldolĉan veron al ambaŭ flankoj. Vere mi estas mem kulpa, se ĉiuj ŝtonoj faladas sur mian kapon.

Tamen mi restis ankoraŭ viva. Kiel? Eble pro tio, ke efektive mi estas nur parte sur la tero, kaj pli ofte kaj pli pene super la tero, sur nebuloj de filozofia pripensado… Mi povis min konsole per tio, ke la sorto de l’ iom kreskintaj super la amason estas: pagi tributon al Kalumnio. Tamen, samideanoj, ne pensu, ke mi estis tute superŝutita per ŝtonoj. Oni ne povis min ŝtonumi: miaj romanoj historiaj kaj psiĥologiaj estas tamen tre legataj kaj amataj de la publiko.

Kaj fine ĉio ĉi enuigas min kaj mi volonte ekirus el tiu ĉi enua turniĝeto inter vivo kaj morto. Okazas tia metamorfozo. Juna verkisto sonĝas pri gloro inter vivantoj. Kiam li ĝin havas, li trovas senvaloraj la aplaŭdojn kaj ravojn. Li vidas, kiel ofte oni laŭdas ankaŭ reklamitajn nulojn; kaj li estas jam preskaŭ kontenta, se oni piedbatas lian bonan nomon. Poste, kiam la aŭtoro maturiĝas: li sonĝas nur pri gloro inter la posteuloj… tiel pasie, kiel antaŭe, plijuna, li sonĝis pri gloro inter samtempuloj. Sed li maturiĝas ankoraŭ pli, li maldolĉiĝas, li perdas kredon en hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ kaj unutage li diras al si, preskaŭ same kiel la Bourbonoj kun Madame Pompadour: »Après moi le déluge« Ĉu vi scias, karaj legantoj, ke mi trastudis dekses volumojn de Enciklopedio (de Olgebrand) kaj mi scias bone, kio estas la gloro: pura hazardo. Kiom da grandaj homoj estas tute forgesitaj: kiom da aliaj grandaj homoj estas ankoraŭ laŭdataj, sed — ne-legataj, kaj kiom da verkoj estas tute perditaj, detruitaj kun la tempo: restis nur pecetoj aŭ titoloj — eble ne ĉiuj titoloj!

Tio tamen sonas tre maldolĉe. Ne, mi ne diras: morgaŭ, post mi la diluvo! Sed mi diras: mi faru nur mian devon — la tempo faru pri mia laboro, kion ĝi volas fari… Sed dumvive mi faros mian devon laŭ mia plej bona eblo! Tamen, ensume mi faris jam multon kaj mi havas rajton ripozi. Pripensu, kion mi faris, mi postvivis tri imperatorojn rusajn! — ne sufiĉe! —, mi postvivis reĝinon Viktorian kaj Franciskon Josefon: ĉi ambaŭ ŝajnis iam al mi la emblemo de eterneco!

Nu, vi vidas, ke oni ne povas kalkuli je mi. Volante skribi nenion, mi skribis tro; kaj skribinte tro multe, mi skribis nenion, kio povus doni al vi eĉ eron de miaj vere grandaj vojaĝoj tra la landoj de penso, de sento, de fantazio, de satiro, ktp. Eble mi skribis nenion interesan por vi, samideanoj. Ĉar eble mia devo estis priskribi nur mian vojon tra Esperantujo. Kaj nun mankas al mi tempo kaj pacienco por tuŝi tiun pli gravan por la esperantistaro temon. Nur kelkajn vortojn pri miaj rilatoj kun la Majstro, kies amiko mi estis ĝis Lia morto.

En la jaro 1887 — kiam unue aperis la lernolibro de Lingvo Internacia en librejaj fenestroj — mi aĉetis hazarde broŝuron, tiam ankoraŭ freŝa studento de juro. Jen »curiosum« — mi pensis kaj volis nur iom ludi per tiu fantazia ideo: lingvo, kreita de unu homo, revulo! Jes! mi ne kredis, ke lingvo artefarita povas esprimi ĉiujn delikatajn sentojn kaj ideojn de l’ homa koro kaj cerbo. Mi lude provis. Post kvin tagoj de studado — ho, miraklo! — mi sukcesis traduki kelkajn versojn de Byron kaj Heine. (Post jaroj, ĉi tiuj tradukoj, kiel klasikaj, troviĝis en Fundamenta Krestomatio.) Tiel mi fariĝis esperantisto kaj unua post Zamenhof poeto esperanta.

Entuziasmigita, mi skribis al la tiam ankoraŭ nekonata al mi Zamenhof: »Vi venkos, Sinjoro, Vi venkos!« kaj mi montriĝis profeto, kio devas neniun mirigi, ĉar mi ja estas parenco de Jesaja kaj, krom tio, la juda proverbo diras: ĉiu malsaĝulo estas duonprofeto.

Sed mi volis estis ne nur profeto (plena), sed ankaŭ instruista batalanto pro Esperanto. Mi vizitis la Majstron tuj post mia letero kaj prenis de Li multajn libretojn, pritraktantajn la antaŭ-Zamenhofajn provojn de artefaritaj lingvoj, mi konatiĝis kun Volapük, poste mi studis diligente la oksfordajn lekciojn de l’ granda lingvisto Max Müller, mi unua trovis lian tezon pri ebleco de lingvo artefarita kaj post kelke da semajnoj da studado, mi verkis grandan kaj unuan teorian laboron pri »Lingvoj artefaritaj kaj naturaj«. En mia laboraĵo mi antaŭvidis la venkon de Esperanto, ankoraŭ nekonata al la mondo, super la eniranta iomete en vivon Volapük kun ties barbara vortaro. (Vere, post tri monatoj la Nürnberga Klubo defalis de Volapük al Esperanto, la unua redaktoro de esperanta gazeto, Trompeter presis mian teorian laboron en esperanta traduko). Kun ĉi tiu mia laboro — granda manuskripto en la lingvo pola — mi iris al la ŝatata redaktoro de monata eldonaĵo »Ateneum«, Chmielewski. Tiu rigardis elsupre la junan studenton kaj muĝis, turnante mian artikolon: »Hm! al mi ne plaĉas la vortoj kaj… Ĝi estas tro antikva… En novaj lingvoj ni havas nur mallarĝajn: kiel france »et«, pola »i« — nur unu, aŭ duliterajn.» Mi demandis preskaŭ aroge: »ĉu la germana »und« ne havas tri literojn«. Li sulkigis la frunton kaj demandis: »Vi estas lingvisto?« Mi diris: »Tion vi vidas el mia artikolo«.

Kaj li presis mian artikolon… preskaŭ post unu jaro. Li estis progresulo. Aliaj redaktoroj, post kvardek sep jaroj, ankoraŭ nun ne scias pri Esperanto. Sed en mia traktaĵo mi antaŭvidis anka˘ù ion alian: nome, ĉiujn malsaĝaĵojn, kiujn oni povus elŝovi kontraŭ Esperanton kaj kontraŭ artefaritajn lingvojn kaj ĉiujn mi disbatis per lingvistaj argumentoj. Tio tute ne malhelpas, ke post miaj multjaraj bataladoj poresperantaj en Varsovio kaj Peterburgo — ankoraŭ post la morto de nia kara Majstro, ĉe kies tombo mi havis honoron kune kune mia amiko, la kara Najtingalo esperanta, Grabowski, esprimi la funebran doloron de l’ tutmonda esperantistaro, pro nia neesprimebla perdo — ja, ankoraŭ hodiaŭ, ĉiuj, tiuj malsaĝaĵoj kontraŭesperantaj vivas en la buŝoj kaj gazetoj de niaj obstinaj kontraŭuloj. Ĉar la genio estas vere senmorta, sed la homa malsaĝo estas ankaŭ — perfekte senmorta! Kiu triumfos?! — mi ne scias…

Varsovio, novembro 1934.