Mia bohemo (Lagrange)

El Vikifontaro
Arthur Rimbaud — 'Poésies'

Mia bohemo
Traduko de Georges Lagrange
 


Iradis mi kun pugnoj en poŝoj tutkrevintaj;
Kaj mia palto estis iĝinta nur idea:
Mi iris subĉiele, al mia Muz', obea:
Ho! Kiel belaj amoj estis en mi revintaj!

Mia kuloto nura surhavis larĝan truon.
Revema Fingruleto, sur mia voj' mi semis
Rimojn. Sub la Granda Ursino mi gastemis
Ĉiele miaj steloj faris susuran bruon.

Kaj ilin mi aŭskultis, en septembraj vesperoj,
Side sur vojorandoj dum falis la roseroj
Sur mian frunton, kiel vinbeno de fervoro;

Kie, rimante spite fantastajn la ombraĉojn,
Mi kvazaŭ lirajn kordojn tiris kaŭĉukajn laĉojn
De la vunditaj ŝuoj, piedon ĉe la koro.