Mia forpermesa vojaĝo 1913

El Vikifontaro
Mia forpermesa vojaĝo 1913 ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Mia forpermesa vojaĝo 1913

I.

Jam en pasinta aŭtuno mi promesis al mia amiko Chilot priskribi kaj presigi mian vojaĝon, en nia gazeto. Nun estas la plej urĝa tempo plenumi mian promeson.

Antaŭ ĉio, mi vizitis mian karegan patrineton kaj miajn dekdu gefratojn (6 fratoj kaj ses fratinoj) en mia hejmvilaĝo Valdaschaff, apud Aschaffenburg, en Bavarujo. Tie oni festis ĵus la plej grandan kaj gravan feston de la jaro, — la sanktigadon de la preĝejo (Kirchweih). En ĉi tiu festo la sanktigado efektive estas nur la flanka afero ; la ĉefafero estas manĝi kaj trinki, muziko kaj danco kaj aliaj amuzaĵoj. Precipe oni bakas multege da kukoj, kiujn oni manĝas kun kafo.

Kiam mi aŭdis, depost la multaj jaroj, denove la hejmvilaĝan kamparanan muzikon, kaj kiam mi vidis la dancantajn vilaĝbelulinojn kun ŝiaj buboj, min kaptis memoro pri mia belega juneco. Ofte kaj ofte mi ja mem dancis kaj kantis, kiel junulo en rondo de miaj kamaradoj kaj kamaradinoj.

« Nu, Ignac, ĉu vi volas danci ? » subite min demandis unu el miaj kamaradinoj.

« Ne, mi ne havas emon kaj plezuron plu al la danco. »

« Ho — nevere — neeble ! Vi ne dancas plu, vi, kun kiu mi ja dancis dum tutaj noktoj, en nia belega juneca aĝo. Mi ĉiam ankoraŭ volontege min turnas laŭ la muziko. Venu, venu ; me ni permesas, ke vi staru en angulo, kaj rigardu, kiel maljunulo ; saltetu, estu gaja, — nu venu kaj dancu kun mi. »

Mi ne povis konstraŭstari al ŝiaj insistaj ĝojigantaj petoj, kaj mi dancis, dancis dum la tuta nokto kun miaj maljunaj kaj junaj konatulinoj pro konateco, parenceco kaj… juneca amo. Estis ja certe grand laboro kaj penado al miaj tridek-naŭ-jaraj artikoj, sed tamen estis belegaj horoj, kiuj memorigis min al mia gajega neforgesebla juneca tempo.

Postsekvantan tagon, mi forvojaĝis de mia amata hejmo, tra Darmstadt, Mannheim, al Baden-Baden, kie mi restadis unu tagon. Mirinde bela urbeto, la paradizo de la Nigra Arbaro (Schwarzwald).

En Basel, kie mi volis renkonti Chilot, venantan el Müchen kun sia infano, mi ofte devis iri en la stacidomon por serĉi lin. Finfine mi ekvidis la verdan stelon ĉe sinjoro, kiu havis aspekton kiel franco. Ĝoje mi salutis lin, kredante, ke li estas Chilot, sed estis Rusterholz, el Basel, kiu ankaŭ atendis Chilot. Ni traserĉis ĉiun alvenantan vagonaron, pririgardis ĉiujn vojaĝantojn, demandis en la informejo, — ĉio vane.

Elirante el la stacidomo, mi ekvidis sinjoron kun knabino ; alproksimiĝante, mi ankaŭ ekvidis la verdan stelon. Dank’ al Dio ! — Chilot estas trovita.

Ni pasigis kune tre agrablan vesperon kaj sekvantan matenon. Bedaŭrinde, Chilot devis forvojaĝi jam sekvantan tagmezon. Li parolis vere tre bone la germanan lingvon, same kiel lia infano, tial mi ne necesis paroli esperante. Kun la bona espero de sana feliĉa revido, ni adiaŭis.

II.

« Estu salutataj en Svislando ! »

Per jenaj simplaj, sed koregaj vortoj, la svisaj abstinentaj kolegoj salutis nin en Zürich. El ĉiuj okuloj, el ĉiu manpremo oni rimarkis ilian sinceran kaj fidelan amikecon por la internaciaj kunhelpantoj kontraŭ la alkoholismo. La 21-an de Septembro, ni kunvenis en la hotelo « Korto de la Sonoriloj », kie estis farataj alparoladoj kaj raportoj pri la stato de nia movado kaj unuiĝo.

Post la tagmanĝo, donacita de la svisaj kolegoj, ni faris ekskurson al la « Züricha monto », akiraĵo de la abstinentaj virinoj. La vespero kunigis denove la fervojistojn en ĉambrego de hotelo « Korto de la Sonoriloj ». Oni povas esti de diferenca opinio, ĉu la muzikaj aŭ la teatraj prezentadoj estis la plej bonaj. La kantoj de Fraŭlino Straŭb estis tiel belaj, tiel ĉarmaj, ke mi fermis la okulojn kaj nur aŭskultis, kiel en preĝejo la sanktajn kantojn de la ĥoro, aŭ kiel en arbaro la ĝojajn, ampolenajn kantojn de la birdetoj.

La komuna kanto de la holandaj kolegoj : « Vilhelmo de Nazaŭ » — malnova holanda popolkanto — faris grandan impreson, per la vira forto, el kiu estis videbla ilia patruja amo, ilia propatruja entuziasmo. La abstinenta unuiĝo « blua kruco » donis belegajn gimnastikajn prezentadojn el la svisa glora historio. Entute — oni nepre devas gratuli al la svisaj abstinenckolegoj, ĉar ili bonege komprenis, fari certe neforgeseblan vesperon al iliaj interanciaj gastoj. La bavaro gratulas, kaj envias vin, karaj svisoj ! Alian matenon, ni vojaĝis bune al Milano tra Gotthard. En tiu vojaĝo, ni povis admiri ĉiujn naturbelecojn de Svisujo : ĉielaltajn montojn kun eterna neĝo, verdbluajn lagojn, freŝajn, agrablajn por la okuloj herbejojn kun brutaroj, ĉarmajn valojn kun urboj, urbetoj, vilaĝoj, — mi tre bedaŭras, ke mi ne estas lerta, pova, por priskribi ĉion, laŭ vereco ; sed mi tute komprenas la kanton de la svisoj : « Ho Svisujo, ho patrujo, kiel bela vi estas ! » En Belincona, la unua italsvisa urbeto, ni tagmanĝis kaj promenis al la kastelo « Ŝvic », de kie ni ĝuis belan ĉirkaŭrigardon. En ĉi tiea regiono okazis, laŭ la historio, multaj bataloj de la diversaj svisaj gentoj. En Lugano, ni faris ekskurson al monto « San Salvatore ». Ĉiuj rapide donis siajn manpakaĵojn, al la oficejo por konservi, ĉiuj, kuris tra la urbeto, por atingi kiel eble plej baldaŭ, la stacion de la montfervojo. Neniu el ili ŝajnis atenti la angulajn malvastajn stratojn kaj stratetojn, la mallarĝajn dometojn, kun etaj fenestretoj, la antikvajn konstruaĵojn, la interesan stratvivon, la tutan ĉarman urbeton kun ĝiaj multaj interesaĵoj. Nur unu el ĉiuj ne kuris, ne rapidis, la bavaro. La lasta, li donis sian manpakaĵon al la konservejo, la lasta, li iris tra la urbeto. Li vagis laŭlonge de la lago, promenis tra publikaj ĝardenoj, sidiĝis sur benkon ĉe la bordo, pririgardante la belegan panoramon, la ĉarman idilion, — li revis. Subite, iu lin ŝiris el liaj revoj : « Venu, rapidu, se vi volas kunveturi kun ni, la vagono jam atendas nin, ĉiuj estas ĉi tie, nur vi malestas, rapidu, rapidu ! » Vole nevole, li devis kuri, kaj li atingis ĝustatempe la vagonon, por veturi sur « San Sarvatore »-n kun la aliaj. « Halloh, jen la bavaro ; nun antaŭen ! » ili kriis.

La prespektivo sur la monto estas grandega. La monto mem, kun siaj vinplantoj, en la deklivo ; pezaj bluaj kaj blankaj vinberaroj allogas la fremdulojn el la nordo ; belaj fruktoj brilas de la arboj ; piede de la monto, la idilia urbeto, la veldblua lago, kun ŝipetoj ĉiuspecaj ; norden, vagas la okulo kaj vidas la koloson de la Gotthald-montegaro, kun neĝaj kaj glaciaj pintoj ; sude, vi vidas la superan italan ebenaĵon ; kaj super la tuta mirinda pejzaĝo, la brilanta varma suno, kiu brilegas kaj lumetas kaj lumradias en la ondetoj de la lago ; la sama suno kiu maturigas la vinberojn, citronojn, oranĝojn ; la sama suno, kiu ne estas potenca degeli la eternan neĝon kaj glacion de la montegaro, — ho Svisujo, kiel bela vi estas !

En Ĉiaso, severa limdepaga revizio.

En Milano, ĉiuj hoteloj estis plenigataj. En tri hoteloj, ni petis ĉambrojn, sed vane. Finfine, la hotelo « Maljuna Cervo » nin akceptis. Sed, triope, ni devis tranokti en granda ĉambro, kie staris sur antikva fajrujo, la figuro de blanka cervo. Cetere, ĝi estis tre bele skulptata el marmoro. Alian tagon matene, proksimume okdek fervojistoj kaj fervojistinoj el diversaj landoj, kunvenis en la vilao reĝa, kie belegaj ĉambroj estis plenigataj per la batalantoj kontraŭ la alkoholismo. Nia prezidanto certe estis prava, dirinte, ke la kongreso, ĝis 1913, neniam havis tiel belegan kongresejon. Oni preskaŭ ne kuraĝis eniri en la ĉambrojn, ĉar oni devis kredi, ke tiaj ĉambroj nur estas por nobeloj. Fervojistoj estas ja ankaŭ veraj nobeloj, sed nur de la laboro.

La plej grandan impreson faris la alparolado de Profesoro doktoro Cohu-Tatse, el Kioto (Japanujo). Li diris, ke la bierfaristoj en Japanujo mallaŭdas la rizbrandon, kiun la japanoj trinkas jam depost pratempo. Sed ilia mallaŭdo estas malprava, ĉar la alkoholdiablo de la biero estas multe pli granda, ol de la rizbrando. Ilia mallaŭdo estas egoista ; ili volas forpeli la malgrandan brandodiablon por la granda bierdiablo.

La ŝtatfervojo donis al la kongresanoj specialan vagonaron al Como, de kie speciala ŝipo ilin veturigis al la plej interesaj lokoj de la belega lago de Como. La vojaĝo estis senpaga ; treege laŭdinda komplezo de la Italoj. En la ŝipo, la diversaj nacioj kantis belajn kantojn de popolo. Mi devas diri, ke plej bele kantis la francoj, kies kanto estis esprimo de la franca amo por la beleco, ĉarmeco kaj vigleco. Mi havis okazojn, kelkfoje, paroli esperante kaj rekomendi Esperanton. Precipe hispanino — fanatika batalantino por la rajtoj de la virinoj — tuj entuziasmiĝis kaj promesis, tre baldaŭ lerni Esperanton. Ŝi certe lensa treege facile, ĉar ŝi perfekte parolas 7 diversajn lingvojn. Mi ĉiam devis admiri tiun fraŭlinon, ĉar ŝi povis flue

interparoladi en sep lingvoj.

Revojaĝante al Germanujo, mi vizitis perlon de Svisujo : Interlaken. Tie mi tentis mian feliĉon ĉe la ruletludo. Mi gajnis dekkvar frankojn, per kiuj mi povis vivi en Interlaken, tre bone, dum la sekvanta tago.

En Bern mi renkontis neatendite kvar kolegojn-kongresanojn. Ni kune travivis kelkajn plezurajn horojn en la familio de kolego Niederhauser.

La vojaĝo estis bela, plezurplena, instrua kaj vere ne tro kara, sed, la plej belaĵo de la vojaĝo estis hejmveno. Svisujo estas belega, Italujo estas belega, sed Germanujo estas la plej belega lando — por la Germanoj.

Ignac Hock (en Schwandorf).