Mielpipre

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


MIELPIPRE
Novembro 1941

1. La distanco, kiu apartigas honestan revoluciulon de demagogo estas same granda kiel tiu ekzistanta inter sincera filozofo kaj lerta sofisto.
Kaj tia distanco estas malfacile mezurebla.

2. Du specoj da motivoj ĝenerale instigos homon agadi: 1) persona ambicio aŭ famavido; 2) plena sinoferemo al iu nobla celo.
Iafoje okazas, ke persona ambicio koincidas kun la intereso mem de la afero kaj tiam ambiciulo tre efike agadas. Sed ne ĉiam tia koincido ekzistas kaj tial ulo instigata nur de ambicio estas latente malbonfarema.

3. "Ne juĝu, se vi ne volas esti juĝata". Bona konsilo, sed absolute neaplikebla: se mi vidas homon, kiu ne agas konforme al tio, kion ĝi opinias bona kaj alcelinda, mi ne povas ne pensi, ke ĝia konduto estas mallaŭdinda. Sekve, mi juĝas.
Sed mia juĝo ne signifas nepre kondamnon.

4. Neniu povas veki ĉies simpation. Nu, verdire, mi ne bedaŭras la mankon de tiu kapablo: estus al mi iel neagrable sperti la simpation de nesimpatiinda persono.

5. Kio estas meritinda en homaj interrilatoj, tio estas la glataj rilatoj inter homoj, kiuj ne sentas reciprokan simpation. Sed neniel, nenial mi volus esti ŝulda al persono, kiu ne havas simpation al mi.

6. Ili estas bonaj, afablaj homoj, okaze helpopretaj al vi kaj tamen vi ne emas rilati kun ili. Kial do?
– Tial ke ili kvazaŭ konsistigas la paston, kiun knedas registoj kaj regaspirantoj kaj tiel senkonscie helpas al tiuj lastaj por fari el la tero inferon; ili estas el la speco de tiuj, kiuj heroiĝas laŭkomande.
Patrioto povas esti bona homo kaj tamen mi vidas en li danĝeran ulon, kiu eble morgaŭ volonte mortigos homojn je la nomo de sia idolo patria.

7. La feliĉo estas iu subjektiva stato, kiu plej ofte rezultas de kaŭzoj neantaŭvideblaj, iafoje eĉ nekonscieblaj. Kaj tial ke ĝi estas rezulto de tiaj kaŭzoj, estas malsaĝe celi nur memfeliĉon.

8. Kiu deziras alies malfeliĉon, tiu tamen ne akiros mem feliĉon, se okazus laŭ ĝia deziro.

9. Kiel trompa estas la espero, ke per daŭra, profunda kaj sincera pripensado oni povas akiri komprenon pri la naturo, pri la universo! Laŭsperte mi scias, ke ju pli oni meditadas, des pli da nerespondeblaj demandoj stariĝas.
Ĉe tia konstato ŝajnas al mi saĝe bildigi al si la vivon kiel nekompreneblan tragedi-farson. Kaj dependas de ni, ke la farsa parto pliiĝu malprofite al la tragedia.
Tial mi emas kredi, ke la plejo de homa saĝo estas ridegi ĉe multaj okazoj kaj rideti eĉ ĉe plorindaj.
Kaj la pleja arto estas ridigi…

10. Se la plimulto de germanoj kapablus ridegi, kiam seriozmiene parolas Hitler kaj se la britoj farus same, kiam ili aŭdas la hipokritajn asertojn de Ĉeŭrĉil, tiam la nuntempa teatraĵo ne havus tragedian aspekton.

11. Eĉ la plej bonaj semoj ne povas doni abundan rikolton en malfekunda grundo; kaj la plej fekunda, ne produktos abunde, se mankas bonaj semoj.

Iam, ial verkis, Iuelie.
(Tiu artikolo aperis en "Satana Bulteno" n° 6, Novembro 1941)