Mirinda amo/Ĉapitro 1

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mirinda amo Indekso : Mirinda amo (1913)
de Heinrich August Luyken
Ĉapitro I
Ĉapitro II

MIRINDA AMO

ĈAPITRO I

Finsomera suno malleviĝis post vico da arbetaĵoj, kiuj superkreskis krutaĵon apud nelarĝa, folioriĉa vojeto kampara. La kontraŭa flanko de la vojeto prezentis vidaĵojn pli diversspecajn, permesante, inter branĉolarĝaj arboj, en la malproksimeco, ekrigardeton jen al ĉarmaj konturoj de montetoj, delikate kolorigitaj de la subiranta suno, jen al kampoj, ridetantaj tra plektobarilo, kun aro da sin paŝtantaj bovinoj. La vespero estis tre bela kaj serena. Post la varmega tago nun blovis dolĉa, malvarmeta venteto, parfumita de bonodoraj floroj kaj de novefalĉita fojno.

Sur tiu ĉi vojeto ekvidiĝis figuro de infano, naŭjara knabineto, malrapidanta kaj mallaŭte kantanta melodion iom malgajan. Foje la knabino interrompis la kantadon, jen por rigardi la belan, tra la foliaro videblan ĉielruĝon aŭ aŭskulti gajan pepadon de birdo, kaj jen por kolekti kelkajn frumaturajn rubusojn. Ŝi estis belete vestita per mallonga, helkolora vesteto kun larĝa, helblua rubandego, ligita ĉirkaŭ la talio, blankaj ŝtrumpoj kaj belformaj, nigraj ŝuetoj. Larĝranda ĉapelo el delikata pajlo pendis sur ŝia dorso per rubando de la sama koloro kiel la zono, kovrante grandaparte la abundajn brunajn harojn. La eksteraĵo kaj teniĝo de la knabineto estis allogaj kaj plenaj de infana ĉarmo; ŝia vizaĝo estis, kvankam ne efektive bela kaj iom pala, tamen tre dolĉa kaj interesa pro malhelaj, inteligentaj okuloj.

Subite la infano haltis kaj streĉe aŭskultis: Ie, maldekstre, ne malproksime aŭdiĝis, post kelkaj arbetaĵoj, ludado sur violono. Ĝi estis reva, karesa muziko, kiu tute ravis ŝin. Senbrue ŝi demetis korbeton, kiun ŝi portis per unu mano, kaj staris, dum kelka tempo, senmove, kun rigardo fiksita en la direkto, el kiu venis la ĉarmaj sonoj. Sed nun la trankvilecon malĝentile interrompis alveno de aro da bruaj infanoj, vilaĝanaj knaboj kaj knabinoj.

La plej granda el la knaboj, marŝanta kelkajn paŝojn antaŭ la ceteraj, levis la manon kaj diris:

— Aŭskultu, kamaradoj! Jen li estas, en la malnova, ŝtonminejo. Silenton! — Kaj al knabineto, kiu ne tuj obeis lin, li ekkriis: — haltigu vian bruaĉon, Marinjo; aŭskultu!

Alia, pliaĝa knabino, portanta sur unu brako dikan, ruĝvangan infaneton kaj kondukanta same ruĝvangan knabeton per la alia mano, diris riproĉe:

— Vi faras pli da bruaĉo ol ni ĉiuj kune, Joĉjo. Vilfrido sendos vin for; vi scias, ke, la lastan fojon, li preskaŭ faris tion.

Joĉjo, neĝentila knabo kun flameruĝaj haroj, iom malpura bluzo kaj trogranda pantalono, ŝajne farita el eluzita vestaĵo de l’ patro, tute ne atentis la averton de la admonema knabino, sed triumfe kriis:

— Ĉu mi ne diris al vi, ke li estas tie? Venu, ni eniru per la malnova enirejeto.

Li antaŭiris, kaj liaj gekunuloj, ok aŭ naŭ diversaĝaj infanoj, sekvis lin tra malnova, evidente malofte uzata barilpordego. Vojeto, verda kun surkreskinta herbo, kondukis ilin al kvieta, soleca loko. Tio estis iama malgranda ŝtonminejo, verŝajne forlasita baldaŭ post la komenco de la laboro pro nesufiĉa profito. Sur ĝia fundo kaj parto de la iam krutaj deklivoj jam surkreskis abundo da diversspecaj kreskaĵoj. Tiu ĉi malplenejo estis ĉirkaŭita ĉe ĉiuj flankoj de arboj kaj arbetaĵoj, escepte tie, kie troviĝis, en neniu sciis kiel antikva tempo, veturila alirejo. Tiu ĉi luma interspaco donis ĉarman vidon al proksimaj kampoj kaj montetoj, kvazaŭ prezentante belan, enkadrigitan per folioj pejzaĝon.

Post mallonga ĉirkaŭrigardo la infanoj trovis la objekton de la serĉo, la violonludanton. Tiu ĉi estis dektrijara knabo, kuŝanta sur herbokovrita terpeco. Ĉe lia flanko troviĝis liaj violono kaj arĉo kaj, iom pli malproksime, pajlĉapelo. Li kuŝis sur la dorso kun ambaŭ manoj interplektitaj sub la malantaŭo de l’ kapo, fikse kaj reve rigardante la kelkajn malpezajn de la subiranta suno rozkolorigitajn nubetojn. La knabo estis bone vestita, kvankam per iom tro mallongaj kaj mallarĝaj vestoj. Evidente li kreskis pli rapide, ol li eluzis siajn vestaĵojn. La vizaĝo, kiun li malrapide turnis al la venintaro, estis plaĉa, ronda kaj sanoplena, kaj ĝiaj trajtoj montris pensemon kaj bonkorecon, sed, samtempe, firmecon de l’ karaktero, eĉ pli grandan, ol oni ordinare rimarkas ĉe knaboj dektrijaraj. La rigardo de malkontenteco, kiun lia vizaĝo akceptis, kiam li ekvidis la amaseton da infanoj, estis pli ŝajnigita ol reala. Leviĝinte ĝis sidanta teniĝo, li demandis iomete malafable:

— Nu?

La ruĝkapulo, kiu ĝis tiam prenis sur sin la rolon de estro kaj despota leĝdonanto, ŝteliris en la malantaŭaĵon, ŝajnigante, ke li ne rimarkis, ke tiu ĉi demando aldirektiĝas al li. Tiam la knabino, kiu antaŭ kelkaj minutoj faris al li la merititan riproĉon, diris ĝentile:

— Ĉu vi jam finis ludi vian violonon, Vilfrido?

La tono de tiu demando kaj la teniĝo de la grupeto da infanoj montris, ke ili kondutadas antaŭ la muzikanto ne nur kun respekto kaj admiro, sed ankaŭ kun amo.

— Jes, — respondis la knabo iom pli afable, — mi jam finis. Mi ludis du horojn kaj nun mi estas laca de ludado.

Tiu ĉi diro videble malgajigis la infanojn. La sama knabino ree parolis:

— Rakontu al ni do, mi petas, unu el viaj belaj rakontoj, Vilfrido.

La knabo sidanta sur la herbo ridetis, kontraŭvole. Li volis ŝajnigi tediĝon, kvankam li ne povis ne esti kontenta pro la peto.

— Ho, jes, faru tion, — ekkriis samtempe seso da infanoj. — Ho, jes, — ekkriis ankaŭ la ruĝkapulo, — daŭrigu vian rakonton pri la princido kaj la rabistoj.

— Ne, Vilfrido, — plende diris la knabino, kiu vartis la du infanojn, — mi ne aŭdis la unuan parton; krom tio, mi ne ŝatas rakontojn pri rabistoj.

— Nu, Nelio, kiajn do rakontojn vi ŝatas?

— Mi preferas fabelojn pri feinoj, kiuj bonfaras al bonaj infanoj. — Aŭ, — konsentis alia etulino, — aŭ pri feinoj, kiuj aliformigas malbonajn infanojn en bestojn.

— Bone, — respondis Vilfrido, — mi rakontos al vi tre mallongan feinrakonton, kondiĉe, ke vi ĉiuj senbrue atentos, kaj ke neniu moviĝados.

Ĉiuj aspektis tre kontentaj kaj jam sidiĝis aŭ kuŝiĝis sur la herbon apud la rakontonto, krom la bubo kun la mallongigita de l’ patro pantalono, kiu malkontente sulkigis la frunton, murmurante ion pri “knabinaĉa sensencaĵo.” La knabo, kiu fariĝis la altira centro de la grupeto, ekkoleretis kaj akre parolis:

— Vi ja ne estas devigata aŭskulti, ruĝharulo; se vi ne ŝatas feinrakontojn, foriĝu.

— Unu el la knabinoj, kiu sidis plej proksime al la rakontonto, flustris al li:

— Faru al ni longan rakonton, Vilfrido, mi petas.

— Ne, Marinjo, — respondis tiu ĉi, — jam vesperiĝas; kaj mi ne volas, ke via patrino riproĉu min pro tio, ke mi retenis vin tro longe. Vere, vi sonĝos la tutan nokton pri feinoj kaj koboldoj.

Dume la knabino en la helkolora vesto kaj blua zono estis atente kaj mire rigardinta la preterpasantan aron da infanoj. Timeme, tamen pelita de scivolemo kaj forta deziro ekkoni la muzikinton, ŝi sekvis ilin post kelkaj minutoj kaj nun troviĝis en la malplenaĵo. Vidante, ke oni rimarkis ŝin, ŝi demandis ĝentile:

— Ĉu mi ankaŭ povas aŭskulti, mi petas? La neatendita apero de ĝentila, bele vestita knabino kaj la dolĉa, timema voĉo, per kiu ŝi faris la demandon, tre plaĉis al Vilfrido, kaj li respondis bonkore kaj vive:

— Jes, certe, venu ĉi tien. Vi, Joĉjo, cedu lokon al tiu ĉi knabineto.

Nun, metinte siajn violonon, arĉon kaj ĉapelon sur sendanĝeran lokon, kaj kiam ĉiuj okuloj estis atente fiksitaj sur li, li komencis sian feinrakonton jene:

— Estis iam en malproksima lando du infanoj, knabeto kaj knabineto, kies patro estis karbigisto. Ili loĝis kun la gepatroj en la mezo de granda kaj densa arbaro . . . k.t.p.

La okuloj de la knabo briletis, direktataj jen al bruetantaj suproj de l’ arboj, jen al la lanecaj, rozkoloraj nubetoj super ili, kvazaŭ li volus ricevi de ili inspiron. La infanoj ĉirkaŭ li aŭskultis kun atento kaj ravo, sed neniu el ili kun pli granda ĝuo, ol la dolĉa knabino, kiun ni unue renkontis. Post ĉirkaŭ duonhoro la fabelo finiĝis per la vortoj tiel ŝatataj de infanoj: — “Kaj poste ambaŭ vivadis tre kontente kaj feliĉe.” La juna rakontanto nun eksaltis kaj gaje diris:

— Nun, forrapidu, ĉiuj, jam estas tempo por enlitigi la etulojn.

La infanoj sentis malinklinon foriri, sed ili sciis, ke ne konvenas malobei Vilfridon. . Ili do foriris laŭ la sama vojeto, per kiu ili alvenis, gaje babilante kaj vigle diskutante la ĵus aŭditan fabelon. La knabino en la helkolora vesto volis sekvi la aliajn, sed haltis kaj, sin turninte al Vilfrido, diris ĝentile:

— Dankon pro via permeso aŭskulti; ĝi estis tiel belega rakonto.

Feliĉa rideto aperis sur la vizaĝo de la knabo, kiam li afable respondis:

— Mi tre ĝojas. Sed ne iru tiuvoje; mi montros al vi pli mallongan vojon hejmen.

Li ekprenis la manon de la knabino kaj kondukis ŝin laŭ la jam priparolita malnova veturilvojo en arbareton, poste tra sufiĉe larĝa truo en plektobarilo kaj fine trans dekliva kampo al la ĉefvojo de la vilaĝo. Kiam ili atingis la kampon, la knabino ekparolis la unua:

— Kiel bele vi ludas la violonon! Ĉu vi scias, ke mi aŭskultis vin dum longa tempo, antaŭ ol alvenis la aliaj infanoj?

— Efektive? Mi ne sciis, ke mi havas aŭskultanton. Mi tre ofte vizitas tiun trankvilan lokon por esti sola. Mi legadas kaj ludadas tie aŭ mi revas kelkfoje, farante nenion.

Kun miro rigardante en la vizaĝon de la akompananto, la knabino demandis, parolante rapide:

— Ĉu vi do ne ŝatas amikojn? Mi ĉiam estas tiel soleca, ke mi ofte tre deziras havi amikineton. Sed la patrino ne permesas, ke mi ludu kun la infanoj de la vilaĝo. Miaj solaj ludkamaradoj, do, estas miaj gekuzoj el Trenthall, sed mi nur malofte vidas ilin; kaj, verdire, la patrino ne tre amas ilin, ĉar, ŝi diras, ili estas neĝentilaj kaj tro dorlotataj. Efektive, mi pensas, ke mia kuzo Valtero estas malbona knabo. — Haltinte momenton por profunde spiri, ŝi plue babilis: — Mi bone konas vin; la lernejestro, sinjoro Hutton estas via onklo; ĉu ne?

— Jes, tute prave. Kaj via patro estas sinjoro juristo Broadbent, kaj vi loĝas en la granda, malnova domo trans la rivereto je la alia fino de la vilaĝo. Ĉu ne? Sed mi ne konas vian antaŭnomon.

— Mia nomo estas Flora Broadbent, kaj mi estos naŭjara venontan monaton.

Vilfrido Gallimore ridetis je la naiveco kaj komunikemo de la knabino apud si:

— Mi bedaŭras, ke vi sentas vin tiel soleca, — li diris. Rapide la knabino rediris kun enpensa deziremo:

— Mi tiom dezirus, ke vi povu veni kaj ludi kun mi en la neuzata parto de nia domo kaj en la malnova sovaĝejo post la ĝardena muro.

La knabo ree ridetis, sed tiun ĉi fojon maldolĉe:

— Sed estas certe, tamen, ke mi ne venos; ne pro tio, Flora, ke mi ne volas ludi kun vi, sed pro tio, ke . . . . mi dubas, ĉu viaj gepatroj permesos al mi veni.

La infano enpense mallevis la kapon, farante nenian respondon. Ambaŭ iris manon en mano dum kelka tempo, senvorte. Vilfrido la unua rompis la silenton, dirante milde:

— Mi esperas, Flora, ke la patrino ne koleretiĝos pro tio, ke vi venas hejmen iom malfrue.

— Tute ne, Vilfrido, — respondis la knabino per voĉtono, kiu enhavis en si kortuŝan, signifoplenan malĝojon, — la patrino ĉiam suferas kapdoloron kaj . . . . tre ofte . . . . ŝi ne povas toleri mian kuneston en la ĉambro. Neniu en la domo multe zorgas, ĉu mi venas hejmen frue aŭ malfrue. Ĝis lasta Pasko mi havis guvernistinon tre karan, sed nun mi ne plu havas. Mi ne scias kial. Nun mi iradas ĉiutage al maljuna fraŭlino Thomlinson, kiu donas al mi lecionojn.

En tiu tempo la du infanoj atingis la ĉefvojon, kondukantan al areto da laboristaj dometoj ĉe la fino de la vilaĝo kaj de tie, trans rivereto, preter la malnova domo, kie loĝis la juristo Broadbent. Ankoraŭ tenante la manon de la knabino, Vilfrido Gallimore diris karese:

— Nu, Flora, kuraĝiĝu. Mi esperas, ke via patrino baldaŭ resaniĝos, kaj ke oni donos al vi novan, karan guvernistinon. Nun mi jam devas foriri, ĉar niaj hejmoj troviĝas ja je la plej malproksimaj finoj de Long-Seaton. Adiaŭ.

— Adiaŭ, Vilfrido, — diris la infano ŝanceliĝe, penante havi gajan aspekton, — kaj mi tre, tre dankas vin. Ŝajnis, ke ŝi volas diri ion plu, tamen ŝi ne diris kaj foriris enpense. Kelkafoje ŝi rigardis returne al la hejmeniranta knabo.

Tiu ĉi renkonto estis por la infano grava okazintaĵo, kiu donis al ŝi dolĉan esperon al amikeco, pri kiu ŝia soleca, infana koro forte sopiris. Ŝi venis en la mondon, kiam la plej juna el la tri knaboj de la familio havis jam la aĝon de ses jaroj. Ŝia alveno estis ne nur nedezirita, sed ĝi kaŭzis la morton de la patrino. Du jarojn poste la patro ree edziĝis. La nova, tridekkvin-jara patrino, post naskiĝo de senvive naskita infano — ŝia sola — fariĝis homevitema suferantino de nerva malsano. La patro, tre multafera homo, ne trovis multe da tempo por dediĉi al sia filineto, kvankam li tre amis ŝin. La du pli junaj knaboj estis nun kadetoj en markolegio kaj pasigis nur sian libertempon en la hejmo. La plej aĝa frato, Leo, estis fininta universitatan kurson en Oksfordo kaj ĵus komencis juristan karieron en Londono. Li vizitis la hejmon pli ofte, sed li estis por Flora nesimpatia kaj ne multe atentis sian malgrandan fratinon.

La vivo de la knabino, do, ne estis feliĉa. Ŝia sentema, impresebla koro estis naturdotita de granda amemo, por kiu ŝi ne trovis taŭgan objekton, kaj sentis ne malpli grandan deziron esti amata, kiun neniu tute plenumis. Tiel ŝia animeto malsatis. Al preskaŭ neniu el siaj konatoj ŝi povis konfidi ĉiujn siajn infanajn ĉagrenojn; neniu plene komprenis ŝian promesoriĉan karakteron. Ne estis do mirinde, ke ofte ŝi sentis sin soleca kaj ke, kelkfoje, ŝi fariĝis malgaja kaj plendema. Ŝia sola konsolaĵo tiam estis ŝiaj libroj. Pro manko de vivantaj personoj, kiujn ŝi povus laŭeme ami kaj admiri, ŝi serĉis kaj trovis en la libroj herbojn kaj heroinojn, kiujn ŝi amis kaj admiris kaj al kiuj ŝi image konfidis siajn malgrandajn infanajn sekretojn.

• • • • • •

Dum Vilfrido Gallimore amikiĝis kun la knabino el “Bourne Hall,” li estis la temo de iom akra disputo, okazanta en la hejmo inter liaj solaj kunvivantoj, sinjoro Hutton — aŭ, por doni al li lian plenan titolon, doktoro de filozofio Silaso Hutton — kaj ties domistino, sinjorino Jenkins.

La vilaĝa lernejestro estis en sia studejo aŭ muzikejo, la plej granda ĉambro en komforta domo. Unu rigardeto sufiĉus por diveni, ke la okupanto de tiu ĉambro estas muzik-entuziasmulo kaj sciencamanto. Ĝi enhavis, krom du kordinstrumentoj, belan, malfermitan pianon, sur kies supro troviĝis marmoraj bustoj de Mozart kaj Beethoven. La murojn preskaŭ kovris portretoj de komponistoj, bildoj, prezentantaj scenojn el la vivo de muzikistoj kaj kelke da enkadrigitaj aŭtografoj, originalaj komponaĵoj de famaj verkistoj k.t.p. Tie ĉi kaj tie, sur ŝranko, sur bretoj kaj tabuletoj oni vidis multajn diversspecajn objektojn natursciencajn. En la ĉambro regis fraŭla malordo. Ĉie, sur sofo, seĝoj, sur la piano kaj la planko kuŝis aroj da muzikaj kajeroj. Meze de senorda amaso da kajeroj staris sinjoro Hutton, aspektante malbonhumora pro tio, verŝajne, ke li ne povas trovi ion, kion li serĉis.

La eksteraĵo de tiu viro estis iom stranga. Lia fizionomio estis, spite nekombitaj haroj kaj senzorge tondita barbo, tiu de intelektulo. Li estis vestita per malnova, nigra surtuto kaj nigra, sakforma kaj tro longa pantalono, kies malsuproj pendis je malelegantaj faldoj sur liaj malnovaj, senkalkanaj pantofloj. Li faris sur fremdulon la impreson de pensemulo kaj artisto, kiu estas tute indiferenta pri tio, kion oni pensas pri li. Li ĵus ekgenuis por traserĉi aron da kajeroj kuŝantaj sur la planko, kiam envenis lia domistino, portante plenbrakon da knabaj vestoj. Ŝi estis malgrasa, mezaĝa virino de iom ŝanĝiĝema humoro: jen aminda kaj zorgema, jen koleretema kaj diskutema, sed ĉiam fidela. Hodiaŭ vespere ŝi aspektis malkontenta, ekkolerema.

— Sinjoro Hutton, — ŝi diris, — rigardu tiujn ĉi vestaĵojn de Vilfrido. Mi jam ne povas dece fliki ilin nek plilongigi. La knabo kreskas tiel rapide en la lasta tempo. Vi devas venigi la tajloron por mendi por li novajn vestojn.

— Tre bone, — Sinjoro Hutton respondis distrite kaj daŭrigis la serĉadon.

— Ho, jes: “tre bone,” sinjoro Hutton, mi bone scias, kion tio signifas. Mi hontus lasi la knabon iradi en tiaj eluzitaj vestoj. Se vi estas indiferenta pri via eksteraĵo, tio estas via propra afero; sed, vere, estas hontindaĵo devigi la karan knabon iradi en pantalono kaj jako, kiuj estas tro mallongaj je coloj. Kaj tian karan knabon kun lia deveno, pri kio . . . .

— Ho, sinjorino Jenkins, ne estas necese koleri nek esti drameca. Mi prizorgos la aferon. Kial, do, tiom da bruo? Knaboj estas tute same feliĉaj en mallonga pantalono, kiel en longa. Oni supozus, ke mi ne amas la knabon. Li estas por mi pli kara, ol vi povas imagi.

— Mi tute ne volas supozi tion, kaj . . . . mi ne koleras, sinjoro Hutton, — respondis la domistino, sin rektigante kaj ŝajnigante malvarmetecon, dume, efektive, ŝi estis eksplodonta.

— Nu, vere, mi ne komprenas, kial vi bezonas fariĝi histeria.

Mi? — rediris akre la virino, — mi opinias, ke mi amas la knabon ĝuste tiom, kiom vi. Mi! kiu patrine vartis kaj flegis lin, de kiam li estis etulo! Kaj tion mi volas diri al vi, sinjoro doktoro, ke, eĉ se mi kredus nenion — dank’ al Dio, mi kredas — mi ne maltrankviligus la kapon de la knabo per duboj kaj senreligia babilado. Kia bono instrui al li la religion en la lernejo kaj malfari ĝin en la hejmo? Mi! efektive! Mi estas lia onklino ĝuste tiom, kiom vi estas lia onklo, tion mi ja scias. Eble mi scias pri li kaj lia deveno pli, ol vi supozas.

Sinjoro Hutton respondis seke, kvankam li sentis grandajn malplezuron kaj maltrankvilecon:

— Eble, sinjorino Jenkins; tamen, mi ne volas diskuti kun vi tiun aferon nek la rimedojn per kiuj vi akiris vian scion.

En tiu momento Vilfrido eniris la ĉambron kaj, vidante, ke la onklo sin okupas per ordigo de muzikaj kajeroj, li demandis gaje:

— Ĉu la kvaro ludos hodiaŭ vespere, onklo Silaso?

— Jes, mia knabo.

— Kion vi ludos?

— Verŝajne, se doktoro Rees venos, la grandan kvarteton en Cis mol de sinjoro Beethoven, la glora, senmorta majstro.

Post momento da silento Vilfrido ree demandis:

— Ĉu vi ne dezirus, onklo Silaso, ke sinjoro Beethoven estu veninta, li mem, anstataŭ sendi al vi la partiturojn de sia verko?

— Ho! Vilfrido, knabo mia, — respondis la viro, genuanta sur la planko, kiom mi tion dezirus! Sed li ne venos. Mi ofte petegis lin viziti Londonon. Ne, li ne volas veni. Li malesperas trovi ĉitiulande tiun profundan, simpatian muziksentemecon, kiu, li pensas, estas por li nepra neceso.

Li eksilentis kaj, stariĝinte, daŭrigis vivece:

— Li eraras, li tute eraras, ĉar lia majesta, titana animo estas tute sendependa de tiaj stimuloj. Oni efektive adorus lin ĉi tie. Plue, li certe evitus tre multe da malagrablaĵoj pro la ĵaluzo, manko de ŝatateco kaj avareco, kiuj nun ofte maldolĉigas al li la vivon, lian grandan, noblan, lian senkompare dian koron. Lia amikeco kaj la memoro pri la amikeco de via mortinta patro estas por mi la plej karaj aferoj en la mondo. Vilfrido, post la morto de tiu granda viro, tiuj ĉi partituroj kun la propramane skribita dediĉo kaj la ilin akompaninta letero valoros centojn da funtoj sterlingaj.

• • • • • •

Je la duono post la oka alvenis du muzikistoj el la vilaĝo: sinjoro Farrant, apotekisto kaj sinjoro Billing, arĥitekturisto kaj, iom poste, doktoro Rees el Romfordo. La alveno de tiu lasta sinjoro evidente faris grandan plezuron al ĉiuj. Li estis impona, bonkora persono kun eleganta parolstilo kaj simpatia fizionomio. Lin akompanis lia filino Lois kaj ties fianĉo, sinjoro asesoro Perkins, kiuj venis por aŭskulti.

Tiu ĉi kvaro estis, en ĉiuj rilatoj, krom komuna amo al la muziko, iom nebone kunigita amikaro. Doktoro Rees kaj apotekisto Farrant ne tolerus la kelkafoje montritajn malafablaĵojn kaj mokemon de la lernejestro, se ne pro lia neordinara muzika majstreco. Precipe doktoro Rees ofte ofendiĝis pro lia atakema malkredemo. Tiu ĉi karaktertrajto de sinjoro Hutton ne forte ĉagrenis la du kunvilaĝanojn. Efektive sinjoro Billing, havante nenian definitivan konvinkon religian, iafoje afektis amuzon pri liaj blasfemaj aludoj. Krom tio, la arĥitekturisto estis estro de Romforda literatura societo kaj tro ŝatis la tre lertajn paroladojn pri natursciencaj kaj muzikaj temoj, faritajn de la doktoro de filozofio Hutton, por voli malpaciĝi kun li.

— Nu, doktoro Rees, — demandis sinjoro Hutton, — ĉu vi estas preta entrepreni vian malfacilan taskon?

— Jes, — respondis la kuracisto memfideme, — mi tre diligente traludadis mian parton dum la lastaj du semajnoj, kaj mi tre esperas, ke via virtuoza moŝto aprobos mian ludon hodiaŭ vespere. Lastan fojon via akra kritiko iom malkuraĝigis min.

— Efektive, sinjoro Hutton, — ŝerce diris fraŭlino Lois Rees, — mia kara patro ĝismorte timas viajn akrajn korektojn. Kondutu, do, ĝentile kaj pacience kontraŭ li.

— Certe, — respondis la majstro kun klinsaluto, — certe, fraŭlino Lois, pro vi mi indulgos lin. Sed nun, sinjoroj, ni komencu; la kvarteto estas ja iom longa.

Oni pretiĝis. En la duonluma profundo de la granda ĉambro, sur la sofo, sidis la ne-ludantoj, fraŭlino Lois, sinjoro Perkins kaj Vilfrido. La ludo komenciĝis. Sinjoro Hutton ekludis kun majstra sentopleneco la kortuŝan Adagio ma non troppo e molte espressivo tute sen akompano. La impreso, kiun faris la malferma Leitmotiv sur la aŭskultantoj estis profunda. La tri ceteraj muzikantoj nun aliĝis, kaj la mirinda temo plie disvolviĝis. Ŝajnis, kvazaŭ la tonpoeto ĉiam sentus akran, profundan kordoloron kaj dezirus, ke ĉiuj liaj aŭskultantoj sentu la saman doloron. Kiel multfoje antaŭe, tiel ankaŭ tiun vesperon li plene sukcesis. La sentemaj koroj de la knabino kaj de Vilfrido ekpremiĝis kaj pleniĝis pli kaj pli de nedifineblaj sentoj de malĝojo, ĝis kiam, fine, ili malpeziĝis per silentaj, preskaŭ senkonsciaj larmoj.

Ĉio prosperis bone ĝis la tria parto. Subite sinjoro Hutton brue kaj rapide tiris sian arĉon sur la kordaron kaj ekhaltis:

— Sinjoro Billing, — li diris kolere, — estas absolute necese, ke, en tiuj taktoj, viaj akcentataj notoj plene koincidu kun la miaj, por ke ni povu trafi la plenan efekton. Ni reludu la tutan allegro’n, mi petas.

Ekmontrinte per la arĉo la de li deziratan movon, li faris signon por rekomenco.

Tiu ĉi interrompo estis por la tri aŭskultantoj malstreĉiĝo de l’ spirito. Sinjoro Perkins, multe malpli sentema pri muziko ol lia fianĉino kaj ankoraŭ malpli ol la dektrijara knabo ĉe lia flanko, miris pri la stranga efekto, kiun faris sur lin mem tiu muzikaĵo. Li konsciis nur pri malpreciza sento de malĝojo, sed, ne estante naturdotita de memekzamenemo, lia medito estis pli objektiva ol subjektiva. Ekvidante larmojn fluetantajn de l’ vangoj de la amatino, li miris ankoraŭ pli kaj kompate premis ŝin pli forte al la brusto.

La ludo daŭradis. La temo de la mirinde bela tonpentraĵo fariĝis nun pli luma, pli dolĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la animo de la komponisto flugpendus alte super ĉiuj mondaj tumultoj, meze de senkorpigitaj spiritoj, en la sereneco de pura, senpeka stato. Fine venis la ekster vortoj dolĉa fintemo, kiu ree profunde tuŝis la aŭskultantajn animojn. Tiam, iom post iom, la temo fariĝis malpli klara, kvazaŭ forflugetanta el ilia konscio. La sentoj ree malstreĉiĝis kaj la koroj malpeziĝis.

La kvarteto finiĝis, kaj en la duonluma ĉambro regis momenta silento. Vilfrido senbrue leviĝis kaj, senvorte preminte la manojn de la gefianĉoj, li elŝteliris por esti sola en sia dormoĉambro. En la mallumo li ekgenuis antaŭ la lito kaj metis la ruĝiĝintan pro emocio vizaĝon sur la malvarmetan littukon. El la amaso da impresoj kaj sentoj nur du aferoj estis por li sufiĉe klaraj: forta, pasia deziro esti bona, senpeka; kaj deziro resti en la pura, spirita atmosfero, en kiun la muzikaĵo estis translokinta lin, tamen li sentis senkapablecon rilate la unuan kaj la plenan neeblecon de la dua. Estis jam post noktomezo kiam, fine, knaba dormemo venkis la ekscitecon de lia spirito kaj endormigis lin.

Survoje hejmen en kariolo, kiun ili estis postlasintaj ĉe la vilaĝa hotelo, Lois diris al la patro:

— Mi ne sciis, paĉjo, ke vi povas ludi tiel bone.

— Nu, — respondis doktoro Rees, — ludi sola kaj ludi en kvarteto sub la estreco de majstro tia, kia sinjoro Hutton, estas tute malsamaj aferoj.