Motorvagonoj kompare al malpezaj vagonaroj en Anglujo

El Vikifontaro
Motorvagonoj kompare al malpezaj vagonaroj en Anglujo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Motorvagonoj kompare al malpezaj vagonaroj en Anglujo

Antaŭ kelke da jaroj, la motorvagono sukcesis havigi al si en la administracio de la anglaj fervojunuiĝoj grandan disvastiĝon ; sed nun ĝi perdis ree ĉi tiun rangon, kaj la fervojunuiĝoj preferas malpezajn vagonarojn. Malgrandaj kaj grandaj fervojunuiĝoj konstuigis tiutempe motorvagonojn, kaj ekzistis nur malmulte da fervojaj administracioj, kiuj ne enkondukis motorvagonojn. Nuntempe oni forlasis tian konstruigon, multe da motorvagonoj estas aliigitaj per motoro forigita kaj aliemaniere uzita. Sur multe da linioj oni tute ĉesigis la interkomunikiĝadon per motorvagonoj, sur aliaj linioj oni ankoraŭ uzas tiajn vagonojn ĝis la fino de la uzebleco, sed oni ne havigas al si aliajn.

La malpezaj vagonoj, kiuj anstataŭigas ilin, konsistas plejparte el tendrolokomotivo kun unu, du aŭ pli da personvagonoj. Kompreneble ili en diversaj punktoj superas la motorvagonojn ; ekzemple dum la lasta estas precipe aĉetota, taŭga lokomotivo ekzistas ĉe la administrantaro de la plejmultaj fervojunuiĝoj, ne estas necese, ke ĝi estu el la nombro de la novaj maŝinoj por la servo, kiun oni postulos de ĝi, sed sufiĉas por tiu celo maŝinoj de plimalnova konstrumaniero. Per tio oni ne intencas diri, ke la motorvagonoj ne havas ekzistrajton, male ekzistas multe da okazoj, en kiuj ili bone servis kaj kie okazis la malo, ne estas necese, ke la konstrumaniero kaŭzu tion, sed la netaŭgeco de la koncerna linio por la interkomunikiĝado per motorvagonoj. Tre ofte ankaŭ decidigis tiurilate la ekonomiaj cirkonstancoj. La malgranda nombro de motorvagonaroj, kiuj ekzistas sur unu linio eble ankaŭ malfaciligis la funkciadon ; ĉar unuflanke la funkciado kaj la kostoj por la riparado de la vagonoj, kiuj nur ekzistas malmultnombre kaj kiuj havas eble ankaŭ krom tio grandan diferencon rilate al la konstrumaniero de la aliaj, ne estas ĉiam tute simplaj kaj aliflanke la uzado de tiaj vagonoj okaze de la malfunkciadoj estas multe pli malfaciligita, ol se pli granda nombro de samaj vagonoj ekzistas. Precipe oni mencias, flanke de la anglaj fervojunuiĝoj, la eblecon, ke oni povas ankoraŭ ekspluati malnovajn lokomotivojn en malpezaj vagonaroj, ke oni povas longigi multe pli bone la vagonaron kaj akordigi ĝin multamplekse al la bezonoj de la variema interkomunikiĝado. Ekzistas tiaj malpezaj vagonaroj konsistantaj el maksimume ses vagonoj, el kiuj tri estas starigataj antaŭ kaj tri malantaŭ la lokomotivo.

Per ĉi tiu aranĝo estas eble, ke oni povos returnigi la malpezan vagonaron fine de veturado, kiel la motorvagonon, sen delokigado, kio estas gravega cirkonstanco por la simpleco de la funciado.

Hans Reuss
Supera Termezuristo, Regensburg.