Muraĥo kaj Minaĥo

El Vikifontaro
Muraĥo kaj Minaĥo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Muraĥo kaj Minaĥo.
(Murchadh a’s Mionachag).
Ĉi tiu estas la plej konata el ĉiuj gaelaj rakontoj.

Muraĥo kaj Minaĥo iris por kolekti frukton, kaj kion Muraĥo kolektis, Minaĥo manĝis. Muraĥo serĉis por kano por bati Minaĥon, pro tio, ke ŝi manĝis lian parton de la frukto.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la kano.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas por kano por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, ĝis kiam vi akiros falĉilon por falĉi min.

Li trafis falĉilon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la falĉilo.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, ĝis kiam vi akiros ŝtonon por akrigi min.

Li trafis ŝtonon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la ŝtono.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon, kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la ŝtono, ĝis kiam vi akiros akvon por malsekigi min.

Li trafis akvon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la akvo.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas akvon por ŝtono—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝas mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la akvo, ĝis kiam vi akiros cervon por tranaĝi min.

Li trafis la cervon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la cervo.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas cervon por tranaĝi akvon—akvon por ŝtono—ŝtonon por akrigi falĉilon-falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la cervo, ĝis kiam vi akiros hundon por ĉasi min.

Li trafis la hundon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la hundo.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por ŝtono—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la hundo, ĝis kiam vi akiros buteron por ŝmiri miajn piedojn.

Li trafis la buteron.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la butero.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas buteron por ŝmiri la piedojn de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la butero, ĝis kiam vi akiros muson por grati min.

Li trafis la muson.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la muso.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedojn de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la muso, ĝis kiam vi akiros katon por kapti min.

Li trafis la katon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la kato.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedojn de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros min, diris la kato, ĝis kiam vi akiros lakton por mi.

Li trafis la bovinon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la bovino.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas lakton por kato—katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedon de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros lakton el mi, ĝis kiam vi akiros fojnon de la garbisto.

Li trafis la garbiston.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la garbisto.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas fojnon por bovino—bovinon por doni lakton por kato—katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedon de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros fojnon de mi, diris la garbisto, ĝis kiam vi akiros kukon por mi de la knedistino.

Li atingis la knedistinon.

— Kian novaĵon hodiaŭ, Muraĥo ? demandis la knedistino.

— Jen mia novaĵo: mi serĉas kukon por la garbisto—fojnon por la bovino—lakton por la kato—katon por kapti muson—muson por grati buteron—buteron por ŝmiri la piedon de hundo—hundon por ĉasi cervon—cervon por tranaĝi akvon—akvon por malsekigi ŝtonon—ŝtonon por akrigi falĉilon—falĉilon por falĉi kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis mian parton de la frukto.

— Vi ne akiros kukon de mi ĝis kiam vi ĉerpos akvon por knedi ĝin.

— Kiel mi ĉerpos akvon? Ne estas vazo krom la kribrilo.

Muraĥo akiris la kribrilon. Li atingis la akvon, sed ĉiu guto, kiun li metis en la kribrilon, trairis. Korniko flugis super lia kapo, kaj grakis: “grak—grak—grak—stultuleto, stultuleto. Sternu argilon sur ĝin!”

Muraĥo sternis argilon sur ĝin, kaj li alportis akvon al la knedistino — li alportis kukon de la knedistino al la garbisto—fojnon de la garbisto al la bovino—lakton de la bovino al la kato—katon por kapti la muson—muson por grati la buteron—buteron por la piedoj de la hundo—hundon por ĉasi la cervon—cervon por tranaĝi la akvon—akvon por malsekigi la ŝtonon—ŝtonon por akrigi la falĉilon—falĉilon por falĉi la kanon—kanon por bati Minaĥon, kiu manĝis lian parton de la frukto.

Kaj kiam Muraĥo revenis, Minaĥo ĵus krevis.

Trad. Angus M’Callum.
* * *