Naciismo/Antaŭparolo

El Vikifontaro
ANTAŬPAROLO

Tiu ĉi studo jam aperis en formo iom alia kaj pli konciza sur la paĝoj de l’ semajna gazeto Sennaciulo. Tiam multaj legantoj eldiris sian deziron, ke ĝi estu presota libroforme. Ili do ricevas kontentigon.

Kvankam ĉi tiu libro formas per si mem unu tuton, la leganto devas tamen scii, ke ĝi estas la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko. La dua parto estos titolita Internaciismo kaj la tria Sennaciismo. La unua parto sekve iel estas nur la elmeto de l’ problemo. Sed ties klara elmeto tre faciligos eltrovon de ĝusta solvo.

La ŝanĝoj kaj aldonoj faritaj neniel aliigis la ĝeneralan tendencon de la studo. Neŝanceliĝe ni sekvis la vojon al objektiva esploro. Ni penis koncepti kaj prezenti al la legantoj sufiĉe detalan skizon pri la deveno kaj evoluado de l’ naciismo, ne atentante, ĉu tiu nia koncepto konformas aŭ ne kun la vidpunkto de iu ajn el la nuntempaj socipolitikaj skoloj pri tiu demando…

Ĉar temas pri historiaj faktoj, t.e. okazintaĵoj neniel ŝanĝeblaj, ni ankaŭ tute malatentis la demandon: ĉu la historia evoluado povus aŭ ne sekvi alian vojon ol la sekvitan. Sendube, jes, ĝi povus, se — sed grava estas tiu «se» — la inter si batalantaj fortoj estus aliaj aŭ aliproporciaj. Senutila demando. Eĉ Dio, se ĝi ekzistus, ne povus aliigi pasintaĵon. La estanto kaj estonto estas influeblaj, ne la estinto.

Celante prezenti la evoluadon de homaj socioj ĝis la hodiaŭa stadio, ni opinias plie, ke estus tute senutile plorĝemi ĉe la konstato, ke tiu evoluado ĉiam okazis per sangaj militoj, per rabadoj kaj ekstermoj, per ĉiaj plej bedaŭrindaj rimedoj. Se tiel okazis, estas simple pro tio, ke ne povis aliel okazi: Racio ja ne regis la spiritojn…

Kiam la nacio — la patrio — konsistis nur el la malgranda bieno, en kiu estis entombigitaj la prapatroj de iu familio; kiam ekster tiu malgranda areo la koncerna naciano estis tute fremda je religia kaj jura vidpunktoj, tiam la hejma, pripatra religio tiom forte regis la spiritojn, ke estis tute neeble, ke la tiamuloj povu pace interkonsenti pri la kunfandiĝo de tiuj nacietoj en pli larĝan unuon. Kaj tamen, sekve de aliiĝoj en la produktorimedoj, tiu plilarĝiĝo fariĝis necesa. Perforto, milito, ekstermado fare de la pli fortaj solvis la problemon…

Hodiaŭ la demando restas esence la sama: milionoj da angloj, da francoj, da germanoj, da japanoj k.a. nacianoj ne povas prezenti al si sen abomeno la malaperon de sia patrio, ĝian kunfandiĝon en pli ampleksan unuon. Ili pretas oferi sian vivon por konservi sendependa la nacion, suverena la ŝtaton, al kiu ili apartenas. Se forestus sendependeco, ŝajnas al ili, ke la koloro de l’ ĉielo super ilia lando, la klimato, la pejzaĝoj, ĉio, kion ili amas, aĉe aliiĝus. Tia konstato pruvas, kiom forte en la cerboj efikas spekulativaj ideoj.

Ĉiu homo iomete klera tamen bone scias, ke tiuj nacioj, tiuj ŝtatoj ne ĉiam ekzistis. Ili rezultas de historiaj faktoroj; ili reprezentas nur ian provizoran ekvilibron de fortoj. Sekve ne ekzistas kaŭzo por ke ili restu senfine en sia nuna formo. La senĉese malvolviĝantaj ekonomiaj fortoj neeviteble kaŭzos rompon de la nuna ekvilibro, postulos plivastiĝon de la naciaj kadroj. Kaj tiel daŭre okazos, venkon de la teknika, racia tendenco super la mistike spekulativa.

La homo ĉiam estis homo faber kaj homo loquens. Nur tiuj du kapabloj, cetere, distingas lin de la aliaj animaloj. Sed li ne ankoraŭ atingis la stadion de homo sapiens. Oni almenaŭ povas esperi, ke li antaŭeniras, kvankam malrapide, laŭ tiu direkto. La naciismo neniel estas pravigebla de la saĝo. Ni ŝatus, ke la leganto akiru tiun firman opinion ĉe la finlego de ĉi tiu studo.

Januaron 1930. E.L.