Nalo kaj Damayanti

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Lange
J. Günther (p. 5-19)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI






Nalo kaj Damayanti.
(El sanskrito.)

I.

Estis reĝo nomata Nalo, filo de Viraseno, tre potenca, ornamita per ĉiuj postuleblaj virtoj, bela, konanto de ĉevaloj.

Li estis ĉefo de princaj viroj, kvazaŭ ia granda dio, super ĉiuj brilanta kiel suno; pia, klera, heroa, granda sinjoro en Niŝadujo, ĉiam amanta veron (sed amanta ostludon), estro de nekalkuleblaj militistoj, dezirata de junaj virinoj, nobla, reganta siajn sentojn, estimanta la religion, plej bona arkpafisto, servisto de leĝo, kiel Manu mem.

Kaj estis en Vidarbujo raĝo[1] Bhimo, disvastiganta timon, plena de ĉiuj virtoj, kaj kiu ardege deziris infanojn, sed ne havis ilin. Tiu-ĉi potenca viro faris ĉion eblan por havi idaron.

Kaj venis al li ia brahmana saĝulo, nomata Damano, kaj reĝo Bhimo salutis lin kun honoro kaj kune kun sia edzino oferis al li tutan gastecon. Kaj benata Damano certigis al la reĝo kaj al lia edzino favoron: unu knabinon perlon kaj tri knabojn, heroojn tre glorajn; iliaj nomoj: Damayanti, Damo, Danto kaj Damano, tre brilontaj, ornamotaj de ĉiuj virtoj.

Kaj Damayanti, la beltalia knabino, kun ŝia vizaĝo, brilo, beleco, ĉasteco kaj kun sia fortuno — akiris en la mondo gloron. Kiam Damayanti atingis la edziniĝan aĝon, cent servistinoj kaj cent amikinoj ŝin ĉirkaŭis kiel Saĉin[2]. Bhimidino brilis en la ornamo de ĉiuj juveloj inter siaj amikinoj, belkorpa, radia kiel fulma fulmo, kun la plej granda beleco, longokula kiel Ŝri[3]. Nek inter dioj, nek inter yakŝoj[4], nek inter homoj ĝis tiam estis vidita simila virino, tuŝanta mem la animon de dioj, bela knabino.

Kaj Nalo, la unua inter homoj, nekomparebla sur la tero, belformita kiel Kandarpo[5] — estis egale bela.

En la ĉirkaŭantaro de Damayanti kun plezuro oni glorigis Nalon. En ĉirkaŭantaro de Nalo oni glorigis senĉese belegan Damayantin.

Kaj sen intervidado naskiĝis inter ili la amo, maki unu ĉiam aŭdis la virtojn de la alia — kaj kreskis tiu-ĉi amo.

Kaj Nalo jam pli ne povanta ekteni la amon en sia koro, restis sidinta en la arbaro proksima de haremo, sekrete tien veninte. Tiam li subite ekvidis orplumajn anserojn. Jen li kaptis unu el la promenantaj en la arbaro birdoj. La kaptita birdo diris al Nalo:

— Mi ne estas mortigota de vi, reĝo! Mi faros ĝojon al vi. Antaŭ Damayanti mi glorigos vin, o Niŝadano, por ke ŝi ne pensu pri alia viro krom vi.

Tiel petegata la ter-sinjoro, eklasis la birdon. Kaj la birdoj forfluginte, alvenis Vidarbujon. Alveninte en la urbon de Vidarbujo, antaŭ la okuloj de Damayanti flugadis tiuj-ĉi birdoj. Ŝi vidis ilian aron. Kaj ekvidinte la strangaspektajn birdojn, Damayanti ĉirkaŭita de siaj amikinoj, gaja, komencis rapide ĉasi je la flugilaj kreitaĵoj. Tiam la anseroj diskuris ĉiuflanken en la belega arbaro. La fraŭlinoj pelis tiam po unu la birdojn. Kiam do Damayanti kaptis unu el la anseroj, ĝi diris al ŝi per homa voĉo:

— Damayanti! Estas en Niŝadujo ter-sinjoro, nomata Nalo. Per sia belformeco li estas simila al asvinoj[6], aliaj homoj ne estas similaj al li. Se vi estus edzino de tiu-ĉi viro, o tre ĉasta! — fruktodona estus via kuniĝo, o tre belega! Ĉar mi vidis la diojn, gandharvojn[7] — kaj neniam neniu el ni vidis ian similan al li. Vi estas perlo de virinoj, Nalo — ornamo de viroj. Ligiĝo de l’ unu nobla kun alia nobla estus perfekta.

Al tiuj vortoj de la ansero Damayanti respondis:

— Vi diru al Nalo tiel kaj tiel!

— Jes — diris la ovo-naskito al la filino de Vidarbestro.

Kaj ĝi revenis Niŝadujon kaj rakontis ĉion al la reĝo Nalo.



II.

Damayanti, aŭdinte tiujn-ĉi vortojn de l’ ansero, de ĉi-tiu momento ne regis pli sin mem; ŝia animo estis apud Nalo. Do, meditanta, senfeliĉa, palvizaĝa, malgrasiĝinta — Damayanti de tiam senĉese sopiris. Ŝiaj okuloj rigardis malsupren, la virgino ŝajnis freneza, pal-kolora estis ŝia vizaĝnuanco kaj ŝia koro brulis pro l’ deziroj. Ŝi trovas jam neniam volupton en dormo, en trinko, en manĝo, nek tagon nek nokton ŝi dormas senĉese en larmoj ĝemetante:

— Ha, he!…

De ŝiaj gestoj, de ŝia aspekto la amikinoj divenis, ke ŝi ne estas jam estrino de si mem kaj ili venis al sinjoro de Vidarbujo kaj diris al li, ke lia filino ne estas jam estrino de si mem pro la kaŭzo de unu reĝido.

Aŭdinte tion-ĉi de l’ virginaro, ĉirkaŭanta lian filinon, reĝo Bhimo konsideris ĉi-tiun gravan aferon, kiu koncernas Damayantin.

— Kial mia filino ŝajnas ne esti pli estrino de si mem?

Kaj vidante, ke la idino atingas jam la aĝon de matureco, li decidas fari la svayamvaran[8] de Damayati kaj kunvokis la monarĥo ĉiujn raĝojn.

— Venu vi — diris li — o herooj, al la edzo-elektado.

Kiam ĉiuj raĝoj ekaŭdis pri la edzo-elektado de Damayanti, ili iris tiam al la ĉefurbo de la raĝo Bhimo pro l’ ordono de Bhimo.

Plenigante la teron per bruego de elefantoj, ĉevaloj, radoj — iris la raĝoj, ĉiu akampanata de la militistaro vidinda, ornamita de diversaj girlandoj. Grand-braka Bhimo salutis ĉiun el la raĝoj kaj honoradis ilin kiel konvenas. Do ĉiuj raĝoj ekloĝis tie tre honorataj.

En la sama tempo du plej grandaj diaj riŝjoj (t. e. saĝuloj), sanktuloj grandanimaj, Narado kaj Parvato, irante venis en la landon de Indro. Ilin honorinte, Maghavan demandis pri ilia fortuno kaj sano.

— Dio, ne estas bonfortunaj kaj sanaj — kaj sur la tero la reĝoj estas tute sanaj.

Aŭdinte tiujn-ĉi vortojn de Narado, la mortiginto de Balo (t. e. Indro) diris:

— Leĝ-sciantaj, ter-gardistoj, batalantaj por la vivo eterna, kiuj iras en forfluo de l’ tempo kun vizaĝo neturnita malantaŭen; kiuj scias, ke tiu-ĉi mondo estas aĵo plena de l’ peko, kiel mia Kamaduk[9] — kie estas la reĝoj, kŝatroj, herooj? Ĉar mi ne vidas ilin, kiuj estus venontaj ĉi-tien, la ter-gardistoj, miaj gastoj elektitaj?

Kiam Sakro (Indro) estis ĉi-tion dirinta, respondis Narado:

— Aŭskultu min, o Maghavan, kial ne venis la reĝoj. Estas en Vidarbujo la reĝidino, nomata Damayanti, kiu per sia beleco superas ĉiujn virinojn de l’ mondo. Tien iras la reĝoj kaj reĝidoj de ĉiuj landoj. Tiun mondperlon dezirantaj — iras la ter-estroj Vidarbujon.

Kiam li tion rakontis, ĉiuj mondgardistoj, kun Agni frunde, alvenis en proksimecon de dioj-reĝoj, la plej perfektaj de senmortuloj.

Ĉiuj do aŭdis la grandan paroladon de sankta riŝjo Narado kaj traaŭdinte ĝin ili diris gajege:

— Iru tien ankaŭ ni!

Kaj ĉiuj kun ĉirkaŭantaro en veturiloj decidis iri Vidarbujon, kie estis kunvenintaj la reĝoj.

Ankaŭ Nalo homoestro, kiam eksciis pri la kunveno de la reĝoj, kun ĝoja animo iris, ĉar li sentis sin destinita por Damayanti. Kaj la dioj vidis Nalon, starantan sur la supraĵo de l’ tero, tiel nobleforman, kvazaŭ staris tie mem la belkorpa Manmato[10].

La mondgardistoj ekvidinte lin brilantan kiel suno, mirante pri lia staturo, ekhaltis — la sinjoroj scientaj morgaŭon. Poste la ĉielloĝantoj ekhaltis en aero siajn veturilojn kaj malsuprenirinte tra la spacon, diris al Niŝadestro:

— He, he, Niŝadano, reĝoj-reĝo, Nalo! Vi estas dediĉita al la Vero. Helpon faru al ni. Estu nia sendito, ho la plej perfekta homo.



III.

Nalo diris promese:

— Jes, mi faros.

Tiel diris al ili, kaj kun manoj krucigitaj, demandis la ĉielestrojn.

— Kiu vi estas? kaj al kiu mi ŝajnas dezirinda sendito? kaj kion mi devas fari por vi? Diru ĉion laŭvere.

Kiam diris ĉi-tion Niŝadano, parolis Maghavan:

— Sciu, ke ni estas senmortemaj, alvenintaj pro kaŭzo de Damayanti. Mi estas Indro, jen Agni kaj jen Varuni kaj jen estas dio, pereiganta homajn korpojn, Yamo. Do vi sciigu la reĝidinon Damayanti, ke ni alvenis: mond-gardistoj, granda Indro kaj aliaj venas; volante vin vidi kaj posedi vin, deziras la dioj Sakro, Agni, Varuno, Yamo. Unu el ĉi-tiuj sinjoroj ŝi elektu kiel edzon.

Tion aŭdinte Nalo, krucigis la manojn, kaj diris al Sakro:

— Ne volu, ho ĉielestroj, sendi min, ĉar iras kun la sama intenco. Kiel homo menso-sana povas agi por la cela de alia viro? Tial indulgu min, ho grandaj sinjoroj.

— Vi faros! tion vi promesis al ni, ho Niŝadano! Kial do vi ne faros tion? Iru tuj, ho Niŝadestro!

Tiel repetata de tiuj dioj Nalo diris:

— Bone gardata estas la domo. Neniu povas eniri.

— Eniros vi! — respondis al li Mahendra, la granda fulm-reganto.

Kaj Nalo dirinte: Jes — iris la domon de Damayanti kaj ekvidis tie Vidarbaninon, ĉirkaŭitan de cent amikinoj, brilantan per sia korpo, florantan de virgineco. Ŝi havis tre delikatajn membrojn, gracian talion, belajn okulojn kaj ŝia brilo malheligis la lumon de la luno.

En Nalo, kiam li ŝin ekvidis dolĉe ridetantan, kreskis la amo. Tamen dezirante servi al la vero, li venkis sian amon.

Kaj la fraŭlinoj, ekvidinte Nalon, kortuŝitaj per la brilo de lia aspekto, eksaltis sur siaj seĝetoj mirante pro li kaj tre ĝojaj gloris en siaj koroj Nalon, sed laŭte nenion parolis.

— Ho, kia staturo, kia brilo! ho, kia kuraĝeco de transiro de la sojlo! Kiu li estas? Yakŝo ĉu gandarvo, ĉu ia dio?

Sed li nenion povis diri al la virinetoj belmembraj mirigitaj de lia beleco kaj tre hontigitaj.

Tiam ravita, ridetanta Damayanti antaŭdiris al ridetanta Nalo:

— Kiu vi estas, ĉiuflanke belmembra viro, vi, e kies vido grandiĝas mia amo? Vi eniris ĉi-tien kiel senmortema, ho heroo! Mi deziras vin, ho senpeka! Kiel vi eniris? Kiamaniere vi ne estis rimarkita? Ĉar mia domo estas bone gardata laŭ severa ordono de l’ reĝo.

Kiam Vidarbanino ĉi-tion diris, Nalo respondis al ŝi:

— Sciu, ke mi estas Nalo, o grandanima. Mi venis ĉi-tien kiel sendito de dioj. La dioj Sakro, Agni, Verumo, Yamo deziras vin posedi. Unu el tiuj-ĉi dioj kiel edzon elektu, o tre bela! Per ilia potenco mi eniris nerimarkita kaj neniu min vidis enirantan kaj neniu malhelpis al mi. Do, ho tre benata, mi estas sendita de la plej perfektaj ĉiel-sinjoroj. Ĉi-tion aŭdinte, ho bela, bonvolu diri vian volon kaj decidu, kiel vi juĝas.



IV.

Ŝi, la dion adorante, ridetis kaj diris:

— Prenu virinon, kiel koro al vi ordonas! Raĝo, kion mi faros por vi? ĉar nenion mi havas en mi, kio estus mia! ĉio estas via! Faru do voton, kiel oni antaŭdiris al mi. La paroloj de l’ or-ansero en arbaro bruligas min, o reĝo! Ĉar kaŭze de vi la reĝoj kunvenis ĉi-tie; se vi forpuŝas min, kiu vin amas, o honor-donanto, sciu, mi serĉos venenon, akvon, fajron.

Tion aŭdinte de Bhimidino, respondis Nalo:

— Ĉar dioj oferas sin al vi, kiel vi povas deziri homon? Mi ne estas valora la piedpolvon de ĉi-tiuj mond-kreintoj, grandanimaj sinjoroj. Al ili turnu vi spiriton vian, ĉar la mortemo, kiu agas spite dia volo, mortigas sin mem. Aŭskultu min, o plej bel-membra, elektu la plej superan inter la dioj. Vi portos eterne vestojn, senpolvajn, ĉielajn girlandojn kaj neordinarajn ornamaĵojn, se vi akceptos la diojn. Kiu virino ne elektus por edzo tiun dion, dioj-sinjoron, Agnin, kiu teron kreinte, iam ĝin ree manĝegos! Kiu virino ne elektus por edzo lin, kie sceptro timigante tutan amason da kreitaĵoj, vekas en ĝi deziron de justeco? Kiu virino ne elektus grand-spiritan venkinton de Daitoj kaj Danavoj, grandan estron de dioj? Ne hezita, sinjorino! elektu unu el mondgardistoj, akceptu ĉi-tiujn amikajn konsilojn.

Eksilentis Niŝadano kaj Damayanti kun larmoplenaj okuloj diris al li:

— Farinte la adoron al ĉiuj dioj, tero-estro, vin mi elektas kiel edzon. Veraj estas miaj vortoj al vi!

Nun diris la reĝo al la tremanta fraŭlino, kiu staris, manojn kruciginte:

— Nobla! mi alvenis ĉi-tien kiel sendito! kiel do mi povus agi por mi mem? Kiel mi, doninte al la dioj promeson, agadi por ilia, do fremda afero, povus agi por mi mem? La afera estas sankta; tuj kiam estas mia propra afero, mi agos mem por mi. Konsideru ĉi-tion, ho benata!

Kaj Damayanti kun dolĉeco en vizaĝo diris al Nalo jenajn vortojn, intermiksante ilin kun larmoj:

— Tiu-ĉi sanigilo ŝajnas al mi neĝusta, o viroleono! Neniel estos via peko, ho reĝo! Jen vi, ho plej bona viro kaj dioj, antaŭataj de Indro, ĉiuj alvenu ĉi-tien, kie okazos mia edzo-elektado! Tiam mi antaŭ la sinjoroj de esto-sferoj elektos vin, o princo de homaj gentoj, kaj neniu peko estos en ni.

Post ĉi-tiuj vortoj de la reĝidino revenis Nalo tien, kie la dioj estis kolektitaj.

Lin alvenantan ekvokis la mondgardistoj, grandaj sinjoroj, kaj ekvidinte lin, demandis pri la tuta afero.

— Ĉu vi vidis ŝin, o reĝo, serene ridetantan Damayantin? Kion ŝi diris al ni ĉiu? Parolu, ho senpeka tero-estro.

Diris Nalo:

— Viaj moŝtoj dioj, de vi mi estis sendita en la domon de Damayanti. Mi eniris tra la grandan pordegon, kvankam ĝin gardis maljunaj gardistoj. Neniu min vidis enirantan, sendube dank’ al via potenco; la reĝidino sole vidis min. Kaj mi vidis ŝian amikaron, kaj de ili mi estis vidita. Kaj min ekvidinte, treege mirigitaj estis ĉiuj fraŭlinoj. Mi rakontis pri via komiso, kaj ŝi, bel-buŝa, freneza — nur min volas elekti, ho plej altaj dioj. Kaj diris ŝi: „Vi kaj la dioj kolektiĝintaj alvenu tien, kie okazos mia edzo-elektado. Tiam antaŭ la sinjoroj de esto-sferoj mi elektos vin, o princo de homaj gentoj, kaj neniu peko estos en ni.“ Tion diris ŝi, tion mi ripetas precize laŭvere, sed vi havas potencon kaj gloron, ho mondo-estroj eternaj!



V.

Kiam venis la tempo benata, la tago pura, lunigata, en momento konforma, reĝo Bhimo kunvokis la tergardistojn al la edzo-elektado. Pri tio aŭdinte, ĉiuj tergardistoj, bruligitaj de l’ amo, rapide alvenis, dezirinte la favoron de la reĝidino.

Tra la neĝblankan pordegon, brilantan de l’ oraj kolonoj, eniris la reĝoj en la amfiteatron kiel grandaj leonoj sur la monton. Tie sur diversaj seĝetoj sidis tero-estroj, ĉiu portante bonodorajn bukedojn kaj orel-ringojn el perloj radiaj. Oni vidis tie brakojn, similajn al la ŝtalo kaj aliajn — delikatajn, oni povus diri, kvinkapajn serpentojn.

Belharaj, belnazaj, belokulaj, belbrovaj — brilis la vizaĝoj de l’ reĝoj kiel steloj sur ĉielo. En tiun puran kunvenon de la reĝoj kiel en Bhogavatin[11] serpentplenan, en tiun superan vir-aron, kiel en tigrokavernon — eniris en la amfiteatron Damayanti belvizaĝa, kaptanta la korojn kaj okulojn de la reĝoj. La rigardoj de grand-spiritaj reĝoj, fiksitaj sur ŝian korpon, vagis tie — tien kaj restis senmovaj.

Poste, kiam oni legis la nomojn de la herooj, Bhimidino rimarkis kvin virojn tute similajn. Ekvidinte ĉi-tiujn kvin virojn, kies aspekto estis sen ia diferenco kaj tute identa, Vidarbanino duboplena ne povis rekoni la reĝon Nalon. Kiun ajn el ili ŝi rigardis, pri tiu ŝi pensis, ke li estas Nalo. Kaj tian kaŭzon konsiderante, meditis la ĉasta:

— Kiamaniere mi rekonos la diojn? Kiel rekonos mi Nalon? Kaj kiaj estas la diaj signoj?

Kaj ŝi diris al ŝi mem:

— Kiaj estas la signoj diaj — tion diris al mi la homoj maljunaj… Nenian el tiuj signoj mi vidas ĉe sinjoroj, kiuj staras tie sur la tero.

Kaj post kiam ŝi multe konsideris senĉese, ŝi decidis, ke estas la tempo deca por preĝi al dioj. Do kun voĉo kaj kun animo plena de adoro al dioj, la manojn kruciginte, ŝi diris tremante:

— Laŭ la aŭgoroj de l’ ansero Nalo estas elektata kiel mia edzo: per tiu-ĉi vera, ho dioj, vidigu vin al mi! Nek kun mia voko, nek kun mia animo mi trapaŝos tion: per tiu-ĉi vero, ho dioj, vidigu vin al mi! Ĉar Nalo de dioj estas destinata kiel mia edzo: per tiu-ĉi vero, ho dioj, vidigu vin al mi! Kiel mi plenigos tiun mian ĵuron koncerne Nalon: per tiu-ĉi vero, ho dioj, vidigu vin al mi! Reprenu vian propran aspekton, ho grandaj mond-gardistoj, por ke mi ekkonu homotigron Nalon.

Kiam ekaŭdis la dioj tiun-ĉi bedaŭr-plenan preĝon, kiam ili vidis la altecon de ŝia kortuŝo, la veron kaj la amon al Niŝadano, ŝian ĉastecon, prudentecon kaj kulton de ŝia elektito — do laŭ ŝiaj petoj la dioj kontentigis ŝin kaj montris siajn signojn.

Kaj ŝi vidis ĉiujn diojn sen ombro kaj sen ŝvito, kun okuloj senmovaj, kun freŝaj girlandoj; liberaj de polvo staris ili ne tuŝante la teron.

Duobligita per sia ombro, velkintan girlandon havanta, kovrita per polvo kaj ŝvito, staris sur la tero Nalo kaj liaj okuloj palpebrumis kaj moviĝis.

Tion vidante Bhimidino komprenis, kiuj estas dioj kaj kiu — homo, kaj laŭleĝe elektis Nalon.

Hontigite, ŝi metis sur la brakojn de Nalo belegan girlandon kaj tiamaniere la nobla elektis lin kiel edzo.

Tiam la homoreĝoj ekkriis subite:

— Ah, ah!

La dioj kaj la riŝjaro diris:

— Bone, bone!

Mirante ĉiuj laŭdis Nalon-reĝon kaj Damayantin, kaj Virasenido salutis la beltalian virginon kaj tre ĝojigita diris al ŝi:

— Ĉar vi morteman honorigas en la ĉeesto de dioj, sciu, ke mi estas dediĉita al vi por ĉiam. Dum mia animo restos en mia korpo, kun vi mi estos, ho dolĉe ridetanta. Tiun veron mi diras al vi.

Kiam per ĉi-tiu parolo Nalo ĝojigis Damayantin, tiam ili kunigis siajn manojn kaj ambaŭ estis tre ĝojplenaj.

kaj vidinte Agnin alvenantan, kun aliaj ĉielestroj — ili returniĝis kun siaj animoj al dioj.

Kiam la kortuŝanta virineto elektis Niŝadanon, la mondgardistoj brilantaj, ĉiuj ĝoje donis al Nalo ok favorojn.

Sakro, feliĉa edzo de Saĉi, donis al li vidforton de ĉio videbla en oferadoj kaj sorton ĉiam bonegan kaj feliĉan. Agni donis al li la potencon esti ĉiam en la loko, kie li volos kaj — elvoki la fajron, kiam li bezonos. Yamo donis al li la forton — aperigi manĝaĵon kaj daŭrecon de la virtoj. Varuno donis al li ĉeestecon de akvo, kie Nalo dezirus kaj la nevelkeblecon de girlandoj, kiujn li portos.

Kaj ĉiuj profetis al ili du infanojn.

Tiujn favorojn donacinte, la dioj foriris en la ĉielon.

La reĝoj vidinte la geedziĝecon, plenaj de admiro foriris tiel, kiel ili alvenis.

Kiam la popolestroj malaperis, grandanima reĝo de Vidarbujo aranĝis por Nalo kaj Damayanti brilantan edziĝ-feston.

Ĝis kiam volis, loĝis tie perfekta viro Nalo kaj fine, adiaŭita de Bhimo, li revenis en sian urbon, posedinte la virinon-perlon. Reĝo de Niŝadujo ĝuadis volupton kun ŝi kiel Indra kun Saĉi en ĉielo.

Tre ĝoja reĝo, brilanta kiel suno, leĝ-servisto, ŝanĝis la subulojn en sindonemulojn.

Kaj multajn ĉevalojn oferis li al dioj, kiel Nahuŝ kaj aliajn multajn oferaĵojn faris la oferkonanto. Kaj ĉiam ĝojis Nalo kun Damayanti en belegaj ĝardenoj kiel la du senmortemaj. Kaj naskiĝis ĉe ili filo Indraseno kaj filino Indrasena.

La oferaĵojn farante kaj ĝojante, regis la feliĉa ter-estro sur la feliĉa tero de feliĉaj terfiloj.

Tradukis Antoni Lange.



  1. Raĝo inde signifas reĝo.
  2. Saĉi — edzino de dio Indro.
  3. Ŝri — diino de beleco.
  4. Yakŝoj — bonaj spiritoj.
  5. Kandarpo — dio de amo.
  6. Asvinoj — t. e. Kastor kaj Polluks el la inda mitologio.
  7. Gandharvoj — muzikistoj de l’ ĉielo.
  8. Forme de edzeco ĉe la antikvaj indoj: fraŭlino mem elektas sian edzon el inter kandidatoj, kiuj sin prezentas.
  9. Kamaduk — bovino de pasioj.
  10. Manmato — dio de amo.
  11. Ĉefurbo de la serpentoj.