Ne ankoraŭ ekzistas mondlingvo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


NE ANKORAŬ EKZISTAS MONDLINGVO


Ĉe lego de tiu ĉi titolo verŝajne kelkaj legantoj skuetos la kapon, pensante, ke la subskribinto de ĉi tiu artikoleto estas malsaĝa aŭ, en la plej bona kazo, malsprita ŝerculo. Tamen la faktoj ĉiutage pruvas, ke esp-o, kia ĝi estas uzata en la praktiko, ne tute solvis la problemon pri tutmonda interkompreniĝo.
En nia esp-ista vivo tra multaj landoj mi plurfoje havis la okazon konstati, ke ne sufiĉas elparoli la nomon de objektoj per la samaj sonoj por atingi kompletan interkompreniĝon. Necesas ankaŭ fari la samon pri propraj nomoj. Mi citu nur unu tipan ekzemplon. Foje oni demandis min pri "K-do Bo-u-bo-u" (prononcata en 4 silaboj), kaj mi respondis, ke tiun personon mi tute ne konas kaj eĉ la unuan fojon aŭdas tiun nomon.
– Vi ne konas? mirigite aldonis la demandinto, sed li estas via samlandano kaj tre aktiva en la movado…
– Bonvolu skribi tiun nomon, mi petas.
Tiam mia kunparolinto elpoŝigis sian krajonon kaj skribis: "Boubou".
– Nu, jes, mi konas, sed vi devus elparoli: "bubu".
Kompreneble ni ambaŭ ridegis ĉe la konstato, ke nacilingva ortografio kaj ĝia esp-a prononco povas tiom malsimili…
Estus malsaĝe kredi, ke tia demando estas neniel grava kaj nur amuza. Fakte en la estonto propraj nomoj pli kaj pli estos uzataj en nia lingvo. Kaj jam nun, okaze de la "incidento" (jure milito ja ne ekzistas!) ĉino-japana, disaŭdigejoj spertas grandajn malfacilojn, rilate al propraj nomoj. Ateston pri tio mi trovis lastatempe en anglalingva ĵurnalo. Jen ĝi estas:
"… La informistoj de B.B.C. havas siajn proprajn premsonĝojn pro la ĉin-japana konflikto. En la komunikoj por ĉiu nova bulteno ili devas elparoli la nomojn de japanaj kaj ĉinaj urboj kaj vilaĝoj, tiujn de generaloj, ŝtatistoj ktp. kaj ili konstatas, ke tio estas ekster ilia kapablo. Ĉefe la japanaj nomoj kaŭzas la plej grandan ĝenon, tial ke la informistoj ne estas familiaraj kun la japanaj vokaloj kaj ne komprenas la simplan fakton, ke la silaboj ne estas akcentataj. Specialaj atentigoj estas faritaj al la ambasadorejoj de ambaŭ landoj koncernataj kaj ankaŭ al kompetentuloj…"
Tiurilate la esp-istoj havas nenion konkretan por proponi. La problemo pri tutmonda interkompreniĝo restos nesolvita – eĉ principe – ĝis la propraj nomoj estos esperantigitaj kaj publikigitaj kun aldonaj mapoj koncerne la geografiajn. Dume la SAT-anoj povus instige helpi al la solvo de tiu problemo per la esperantigo de sia propra nomo. Estas plorinde ke en Esperantio troviĝas ankoraŭ tiom da homoj, kiuj trudas sian naciecon per tabueca respekto al nacia ortografio. Sendube tiaj naciistoj emos tuj rebati, ke en esp-o mankas literoj por transskribi tute precize sian nomon. Nu, sed tiu precizo tute ne necesas. Sufiĉas, ke en Esperantio ĉiu sciu, ke tiu aŭ alia persono nomiĝas per tia aŭ alia kombino el esperantaj literoj aŭ sonoj.
Evidente Esperantio ankoraŭ ekzistas nur pli-malpli ideale, kvankam troviĝas jam esp-istoj en ĉiuj partoj de l’ mondo. Ne eblas ignori la realaĵojn, la naciojn kun iliaj leĝoj ktp. Ne eblas malatenti la impostkolektiston… Sed en neniu lando estas malpermesite havi "plumnomon", pseŭdonimon. Tiajn havas multaj verkistoj. Volter laŭleĝe sin nomis Arue (Arouet). Se esp-istoj sennaciecigus sian propran nomon, tio estus signo, ke ili celas konduti esperantiste en Esperantio. Ĉu tio estas troa postulo?
Respekto al la nacia formo de sia propra nomo tio estas signo pri konscia aŭ nekonscia naciismo. Propra nomo ja pensigas pri familio, kio estis la unua formo de patrio[1], pri regiono, lando, tradicio kaj ĉio cetera, kio premŝvebas super la popoloj kaj konsistigas la spiritan atmosferon, kiu ebligas militojn.
Bagatelaĵo! kredeble pensos oportunistoj. Eble! Sed la vivo ĝenerale konsistas el malgravaĵoj. Kiu ne kapablas rilati racie al bagatelo, tiu ankaŭ ne povos konduti saĝe en grava okazo. Kiu povas elporti pezan ŝarĝon, tiun ne ĝenas malpeza. Sed la samo ne estas direbla en inversa propozicio.
"SAT-anoj celas al sennacieca sent-, pens- kaj agadkapablo", estas dirite ekde la fondiĝo de la Asocio. Tiu moto ne devas esti nura surpaperaĵo. Ni ĉiam kaj ĉiarilate agu racie kaj konsekvence: ni montru per nia sinteno antaŭ "malgravaĵoj", ke ni penadas senĉese por formi nian menson konforme al la celo. Tion farante ni helpos laŭpove al la estiĝo de reala mondlingvo.

Narazu Mono.
("Sennaciulo", 25. decembro 1937)


Piednotoj[redakti]

  1. Pri tio oni legu en Naciismo de E. Lanti.