Nekrologio (Sennacieca Revuo, Oktobro 1921)

El Vikifontaro
Nekrologio ()
Sennacieca Revuo — № 20 (p. 15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
NEKROLOGIO

Vradim Aleksandro STOPANI

Kun vera kortuŝiĝo ni eksciis pri la morto — memvola morto — de tiu nia juna K-do. Li estis unu el la unuaj anoj de S.A.T., kaj ni tre kalkulis je li por vivigi nian movadon en Oriento.

Filo de A. Stopani, rusa statistikisto, regiona ĉef-komitato de Sovieta Rusio, li naskiĝis en Kaŭkazo, kaj 18-jare sin memmortigis en Ŝanĥaj, kien li estis forkurinta por ne militservi en la Kolĉaka armeo.

Li lasis leteron en kiu li klarigis, kial li forkuras el la vivo: « Mi mortas kun rideto sur miaj lipoj, li diras. Ĉu oni povas timi lokon, kie oni ne estas, kaj tempon, kiam oni ne ekzistas. Ne vera estus la opinio, ke mi malekzistigas min pro malesperiĝo je vivo. Ne, pli vera estus la opinio, ke mi malesperiĝis je mi mem, sed ankaŭ ĝi estus tute ne vera. Ne havi propran saĝon kaj vidi ĉirkaŭe malsaĝecon estas malfacile por mi. Ha! Sufiĉe ».

Tiu junulo estis cedema, silentema kaj influema. Dum la lastaj tempoj li multe legis Ŝopenhauer, Vajninger kaj aliajn filozofojn de l’pesimismo. Cetere V. Stopani antaŭnelonge estis eksciinta, ke en Baku sin memmortigis lia frato kaj 3-4 el liaj kunlertantoj.

Ĉinoj, Koreanoj, Rusoj ĉeestis la entombigon, kiu, laŭ deziro de la mortinto, estis tute senceremonia

Laŭ notoj, afable tradukitaj de Helmi DREZEN, el la rusa gazeto « Ŝanĥajo-Vivo ».

Antonin GRABOWSKI
(† 5 de Julio 1921)

La kruela morto forrabis al ni nian plej bonan esperantiston, nian plej talentan poeton, nian plej majstran tradukiston.

Li naskiĝis en j. 1857, en Chelmno. La gimnazion li vizitis en Torun kaj universitaton en Breslaŭ, kie li ricevis diplomon de inĝeniero. Li tradukis interaliaj « Mazepa » kaj « Halka », kiujn admiris la kongresanoj de la XII-a sur la scenejo. Al polaj esperantistoj li preparis bonegajn vortarojn pole-esp-an kaj eps-e-polan. « El Parnaso de Popoloj » estas la kolekto de majstre tradukitaj poeziaĵoj el tridek lingvoj. Lia lasta verko estas la konata pola epopeo « Sinjoro Tadeo », de Mickiewicz, je kiu li laboris preskaŭ du jarojn, kaj kiu estas ankaŭ perlo en nia literaturo. Per multe da tradukoj el polaj aŭtoroj: Prus, Reymont, Sienkiewicz, Konopnicka, k. t. p., kaj ankaŭ el diversaj aliaj lingvoj, li riĉiĝis nian literaturon. Li apartenis al L. K. kaj al la Akamedio.

Salo GRENKAMP