Nekrologo (Germana Esperantisto, Oktobro 1924)
Gravan perdon spertis nia Esperanto-Stelo Stuttgart-a, ĉar post kelkmonata suferiga malsano mortis nia multjara grupano kaj kursgvidinto, supera instruisto.
Laŭ sia ĉiama fervoro por Esperanto li estis modela Esperantisto; per sia eminenta instrukapablo li atingis, ke la vesperoj de la Esperanto-kursoj, ĉu aranĝitaj de nia grupo, ĉu en „Volksbildungskurse“ (kursoj por popolklerigo) aranĝitaj de „Volks-Hochschule” (popol-altlernejo), estis vera ĝuo por la partoprenantoj eĉ post la laboroj kaj penoj de l’ tago. Kvankam ofte tre suferante dum sia malsano, li ĉiam estis spirite vigla, propagandis nian lingvon en la malsanulejo ĉe kuracistoj kaj kunuloj. Post la Vien-a kongreso lin vizitis unu el niaj grupaninoj, rakontis pri nia mondfesto kaj lasis al li la kongreslibron, kiun li kun granda intereso akceptis. Kelkajn horojn poste apopleksio finis lian vivon. Esperanto estis lia lasta ĝojo, kun Esperanto-libro en mano li mortis. Kor-dankon al la pro lia ĉiama fervoro; ne estis vana lia laboro.