Nepre konfidenca raporto
pri mia kontrolo ĉe la Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo.
Mi estis invitita de la administra estraro por kontroli la bilancon. Jam de komence mi konsciis, ke — pro la ĝenerale reganta malkonfido kontraŭ la administracio de U.E.A. — mi ne povas kontentigi min per bilanckontrolo nur formala, sed ke mi devas havigi al mi superrigardon pri la tuta administrado, tiel ke mi sukcese kaj kun pozitivaj informoj povu refuti la ŝvebantajn onidirojn kaj asertojn.
Mi menciu, ke S-ron Jakob, la direktoron de UEA, mi ja konis persone, sed ĝis tiam ne kontaktis lin tiel ke mi estus povinta prijuĝi lin pli ol laŭ supraĵa impreso.
D-ron Privat mi konas pli bone, almenaŭ tiel kiel li estas taksebla laŭ sia publika agado kaj siaj kapabloj.
S-ron Kreuz mi konas jam plurajn jarojn.
Komencante do pri D-ro Privat: mi trovis konfirmita mian opinion ke li estas kapabla diplomato kaj samtempe brila oratoro. Neniu el la du sinjoroj (Jakob kaj Kreuz), kiuj estas kelkrilate oponemaj kontraŭ D-ro Privat, povis diri ion ajn malfavoran pri ties laboro. Povas esti, ke D-ro Privat ne estas taŭga por droni en detaloj kaj okupi sin pri la bagatelaj ĉiutagaj obstakloj kiuj aperadas en la administracio de ambaŭ organizaĵoj. Ankaŭ la detallaboro en la administrado de S-ro Kreuz ne estas lia elemento kaj oni devas kredi al S-ro Kreuz kiu plendas ke li eĉ gravajn aferojn ne sufiĉe ekkonas ĉe ilia estiĝo, nek dum la disvolviĝo. Estas do kompreneble, ke S-ro Kreuz sentas ĉagrenon kiam D-ro Privat subite pri io ekkritikas ne konante la detalojn. Ŝajnas ke el tiu situacio fontis inter ambaŭ sinjoroj multe da malharmonio, evitebla laŭ mia opinio, se ĉiu de ambaŭ plenrespondece limigus sin al la kampo de la propra kompetento. D-ro Privat estas la viro kiu scipovas personajn rilatojn ekligi kaj konservadi. Jen liaj grandaj kapabloj kiujn oni utiligu por Esperanto.
Ankaŭ pri la salajrado al D-ro Privat rondiras tute malĝustaj onidiroj kaj troigoj. D-ro Privat ricevadas, laŭ informo de S-ro Jakob, de S-ro Kreuz kaj ankaŭ de li mem, el la tuta E-movado kaj el ĉiuj laboroj por Esperanto sole 500 frankojn. Mi devas klarigi, ke tiu ĉi enspezo estas konsiderenda tre modesta. Kuŝas en la naturo de lia laboro ke multo kion li devas fari, tute ne aperas al la ekstero. Jen tie, jen aliloke, li devas transpreni oficon kiu nenion enspezigas al li, nur por simpatiigi la koncernajn rondojn por la Esperanto-movado. En sia agado D-ro Privat estas tre malhelpata per tio, ke li ne disponas pri la necesaj monrimedoj por vojaĝi. Li plendis al mi, ke multajn gravajn vojaĝojn li devis preterlasi, ĉar mankis la necesa mono. Mi trovas tiun ĉi plendon tute prava. Se direktoro de entrepreno, kies laborkampo estas la tuta Eŭropo, ne havas la bezonatajn rimedojn por vojaĝadi kaj ekligi rilatojn, tiam la entrepreno ne fariĝos profitdona. Mi ankaŭ konvinkiĝis, ke D-ro Privat — malsame kiel S-ro Jakob — vojaĝadas ege malmultekoste. En siaj postuloj — precipe pri manĝado kaj trinkado — li estas tre modesta. Ofte estas apenaŭ kredeble, per kiel minimumaj tagaj elspezoj li trabatas sin. Ankaŭ tiuteme mi demandis en Bern S-ron Stettler, kiu konfirmis ke D-ro Privat vojaĝante estas tre ŝparema kaj ke ĉe liaj elspezo-sumigoj oni neniam povas ricevi la impreson ke eĉ nur unu monereto estas elspezita sen neceso.
Tion mi akcentas precipe pro aŭditaj plendoj pri multekostaj kaj nenecesaj vojaĝoj de D-ro Privat. La neceson de tiaj vojaĝoj oni simple ne povas antaŭdifini. Ankaŭ en komerco ne ĉiu vojaĝo havas tuj palpeblan sukceson. Kelkfoje tiu aperas nur multe poste, kelkfoje tute ne. La esperantistaro devas kutimiĝi tie al pensado iom pli malpedanta. La ĉefaĵo estu ke la personoj al kiuj oni finance konfidas, tion ankaŭ plene meritas. Mi konvinkiĝis per mia vojaĝo al Ĝenevo, ke D-ro Privat vere meritas konfidon kaj ke li plenumas sian postenon kun granda respondeco-sento, ankaŭ kompare germanajn cirkonstancojn. Cetere mi havis okazon vidi ke D-ro Privat kondukas sian privatan vivon kun la sama simpleco kian li kutimas ĉe siaj vojaĝoj.
S-ron Jakob, kiun mi antaŭe ne konis precize, mi povis dum 3 tagoj bone observi en lia funkciado. Ankaŭ pri li mi longe kaj detale parolis kun S-ro Stettler, kiu trafe karakterizis lin “bonega kaporalo”. Laŭ mia konvinko mankas al S-ro Jakob ĉia kvalito suverene direkti kaj progresigi aferon tiel vastecelan kiel estas U.E.A. Li estas diligenta, sidas de matene ĝis nokte en la oficejo kaj estas al la afero pli sindona ol li ŝajnas pruvi per siaj diroj. Mankas al li ĉia kapablo disponi kaj organizi, ĉu pri la propra laboro ĉu pri la laboro farenda de liaj oficistoj. Plej fatale estas, ke li havas pri si mem ĝuste la kontraŭan konvinkon.
S-ro Jakob posedas ankoraŭ unu plian bonan kvaliton nemalhaveblan por lia ofico: li imunigis sin per tre dika haŭto da egalanimeco kontraŭ la netolereblaj traktadmanieroj de la pli multaj esperantistoj kaj delegitoj. Kion pri tio ĉi mi havis okazon vidi, tio superas ĉion kion komercisto povas imagi. Mi opinias, ke ĉiu homo kapabla, transpreninte tiun laboron por ĝin elane progresigi, baldaŭ elĉerpite lasus ĉian plian provon pro tiu nekredebla sinteno de la esperantistaro. La kulpo pri tiu ĉi stato kuŝas en la cirkonstancoj kiuj de longe regas kaj el kiuj kreskis la tuta afero. Mia starpunkto ne estas, ke tiujn cirkonstancojn oni ne estus povinta en certa grado venki, se oni antaŭe ĝuste rimedus. Ŝanĝi ilin hodiaŭ estas senkompare pli malfacile – kaj tamen necesas ilin ŝanĝi, se por la estonteco ni celas krei ion fruktedonan.
Speciale mallaŭdinda ĉe S-ro Jakob estas tio, ke li persone faradas laborojn de karaktero tute subalternajn, kiujn ĉiu simpla oficisto – eble eĉ pli bone povus plenumi. Tiel ekzemple S-ro Jakob okupas sin pri la tenado de la komerca taglibro. Mi kalkule montris al li, ke per tio li malŝparas jare 120 tagojn. Mi klarigis al li, ke li kiel direktoro kun salajro de 700 sv. fr. por tia subula laboro estas tro kare pagata. Li defendis sin dirante ke – unue – li tre volonte faras la librotenadon, kaj – due – tiu ĉi laboro ne povas esti farata de alia, ĉar ĝi premisas intiman komprenon por la kompleta meĥanismo de la aferoj. S-ro Stettler, kun kiu mi parolis pri tiuj aferoj, jesis lin pri tiu punkto, nome ke la neimagebla malzorgemo de la esperanto-korespondantoj kaj U.E.A.-delegitoj kulpas tiun staton. Sur unusola letero ili kune metas plej diverstemajn kalkul-raportojn kaj ankoraŭ tekstojn fintrakteblajn nur semajnojn poste. Akceptante tiajn faktojn oni devas pravigi S-ron Jakob, sed mi opinias ke per adekvata eduko, kaj per eldono de presitaj formularoj al la delegitoj multo estus plibonigebla. Ĉiukaze, laŭ mia koncepto pri komerco, ne taŭgas ke la direktoro de entrepreno funkcias samtempe kiel ĝia sola librotenisto laŭ kies taglibraj enskriboj ĉio alia devas direktiĝi. Tia stato jam el vidpunkto de skrupuleco ne ekzistu. Ion tian povas permesi al si privatulo en privataj negocoj pri kiuj li al neniu ŝuldas kontrolon. Sed tio ne povas konveni en asocio, kiu ja respondecas al granda nombro da membroj. Tion dirante mi volas nur elmeti ĝeneralan principon, sen ia ajn aludo je S-ro Jakob. Cetere la librotenado, kiel ĝi estas farata, neniel respondas al la postuloj ĉe konscienca entrepreno. Fari kontrolon – eĉ nur pri unu monato – estis praktike maleble, kaj, tiucelaj provoj faritaj kune kun S-ro Jakob, malsukcesis jam ĉe la komenco: Aŭ la dokumentoj ne estis troveblaj, aŭ la sumoj sur ili estis tiele detalitaj kaj dislokitaj ke oni ne plu sukcesis rekonstrui kontroleblan kontaĵon. Tian enskribadon S-ro Jakob praktikas por ŝpari al si la traktadon de multaj bagatelaj sumetoj. Li opinias, ke preciza librotenado perdigus pli da tempo ol ĝi finance gajnigus per trovo de 1 aŭ 2 frankoj. Por mi, komercisto, tia starpunkto estas neaprobebla kaj mi povas diri nur, ke la librotenado de UEA neniel respondas al tio kion oni en komercaj rondoj nomas superrigardebla librotenado. La sola bazo de la tuta librotenado estas ne pli ol tiu taglibro zorgata de S-ro Jakob mem. Nur pri kelkaj delegitoj ekzistas kurantaj kontoj, kiuj tamen valoras nur por statistiko kaj por kontrolo kun la koncernaj kontohavantoj. Por kompletigo kaj kontrolo de la tuta librotenado kaj por la precizeco de la bilanco ili neniel utilas. Tiucele oni komplete dependas de la adicioj en la taglibro.
Volante ekzakte kontroli tiun bilancon, oni devus ekzameni enskribon post enskribo kaj ekstrakti por si kompletan kurantan kontaron paralele kun kartoj de la aferkontoj. Laŭ aserto de S-ro Jakob, tiaj ekstraktoj estas ĉiumonate farataj, sed nur sur neligitaj folioj, krajone, kaj cetere ne konservataj kiel nepre necesaj aldonoj por la bilanco. Al mia propono instali modernan praktikan trakopian kontadon, S-ro Jakob deklaris ke li opinias la sistemon de li enkondukitan senmanka kaj ke li ne povas decidiĝi al ia novaĵo. Estas eksterdube, ke moderna trakopia kontado anstataŭ la nuna sistemo ŝparigus multe da tempo kaj por la direktoro kaj ankaŭ tute ĝenerale. La traktado de la apudaj kontoj okupas unu fraŭlinon ankoraŭ 1.1/2 – 2 horojn tage, do ĉirkaŭ 600 – 700 horojn Jare. Oni povas do resumi, ke 200 labortagoj estas uzataj por plenumi librotenadon kiu ampleksas ne pli ol 4000 kontenskribojn Jare (laŭ propraj indikoj de S-ro Jakob).
La sekcio de S-ro Kreuz prezentas tute kontraŭan bildon apud la sekcio de S-ro Jakob. S-ro Kreuz estas helpata de nur unu juna persono, sed havas modelan ordon en siaj aktoj kaj korespondaĵoj. La librotenadon por la sekcio Kreuz faras UEA. S-ro Kreuz, kiu parolas flue la francan, tre bone la anglan, krome sufiĉe bone la hispanan kaj la italan lingvojn, ankaŭ regas vicon da stenografioj ĝis pordebata rapideco, estas ega ambiciulo al kiu mankas nur unu – nome profunda instruo en supera lernejo. Senrezerve oni povas diri, ke li multon postakiris per meminstruo, sed tamen restis kelkajn scimankojn. Ĉiukaze, UEA aspektus alie, se tie la direkcio laborus sambone kiel ĉe I.C.K. Ĉe tio oni ne malatentu, ke S-ro Kreuz transprenis I.C.K. sen iu ajn antaŭaĵo. Ĉion li devis nove instali, nove krei kaj iniciati. Mi detale parolis kun li pri celo kaj labormetodo de I.C.K. kaj konstatis, ke li havas kaj proprajn ideojn kaj pretecon akcepti alies konsilojn – tute kontraste al S-ro Jakob.
Estas ankoraŭ kelkaj aferoj menciindaj pri la ceteraj personaj cirkonstancoj: Ekzistas oficistoj tie, kiuj, mezurate per germanaj salajroj – estas tre kare pagataj. Oni certigis al mi – kaj ĝi meritas kredon –, ke en Ĝenevo la Ligo de Nacioj kulpas pri la nekredebla altiĝo de la salajroj. Ekzemple kunlaborantino de S-ro Jakob ricevadas 350 fr. monate. S-ro Jakob plendegas, ke la financaj cirkonstancoj ne permesas al li dungi sufiĉan ofcistaron. Povas esti ke la oficistaro estas iom tro malmulta rilate al la laborkvanto. Mi tamen ne mistaksos, asertante ke la aktuala oficistaro povus plenumi 50% pli da laboro, se la organizado kaj la direktivoj por ĝi estus sur taŭga nivelo.
Tiom pri la ĝenerala stato en Ĝenevo. Detale mi traktos ankoraŭ la sekvantajn punktojn:
1.) Respondkuponoj. La respondkuponoj ne trovis la atenditan interesiĝon. Entute cirkulas eble por 1000 frankoj deponitaj sur la banko, laŭ certigo de S-ro Jakob.
2.) La Hodler-a heredaĵo. Tiu ĉi heredaĵo estas sub administrado de S-ro Stettler. Laŭ ties deziro mi kontrolis ĉiujn dokumentojn pri la ekzisto de la Hodler-a heredaĵo pecon post peco kaj devas konfirmi ke tiu administrado estas verdire pedante preciza kaj senmanka. Troviĝas kvitanco pri ĉiu monereto kiu envenis aŭ elspeziĝis. La esperantistaro povas esti konvinkita, ke ĝi ne povus havi pli bonan zorganton pri tio ol S-ron Stettler. Sendube la posedaĵo estus jam forspezita, se S-ro Stettler ne energie estus metinta halton. Hodiaŭ estas ne tute 80.000 frankoj el origina posedaĵo de 180.000 frankoj. Ĉirkaŭ 40.000 fr. kostis la heredimpostoj kaj la procesoj por heredi. La resto estis elspezita de UEA en la jaroj 1922, 23, 24 kaj 25 por kovri la deficitojn. Krome oni konsideru, ke ankaŭ la rento de la tuta heredaĵo foruziĝis. Tiun ĉi deficitekonomion oni nun energie ĉesigis. UEA ricevadas nun nur la renton. Estus dezirinde ŝpari ankaŭ tiujn elspezojn metante la renton al la kapitalo aŭ uzi por specialaj celoj. UEA devos propraforte stari sur la piedoj.
3.) De S-ino Morris estis donita prunto de 10.000 fr. por bibliografiservo (kompendio pri la evoluo de la mondlingvo). Tiu sumo estas en la manoj kaj sub administrado de UEA. La laborojn mem plenumas speciala oficisto, S-ro Stojan, kiu estas pagata el tiu fonduso.
Apud tiu ĉi prunto, S-ino Morris disponigis por tutmonda servo pliajn 100 dolarojn kiuj en du pagoj estis pludonitaj al Prof. Dietterle.
4.) UEA administras ankaŭ la t.n. garantikapitalon, t.e. kapitalo akumuliĝinta per Dumvivaj Membroj. Laŭ S-ro Jakob ĝi ampleksis ê. 20.000 fr. deponitajn ĉe Banque Fédérale. Iujn dokumentojn pri tio oni ne vidigis al mi, nek pri la ceteraj banko-bonhavoj kiuj laŭ S-ro Jakob nune sumiĝas je 40.000 fr. 5.) Laŭ la statutoj, la direktoro de UEA devus deponi garantisumon kiel sekurigon por korekta administrado. S-ro Jakob deklaris al mi, ke li deponis tian garantisumon en alteco de 20.000 fr. kaj ke tiuj troviĝas en monŝranko de lia oficeja ĉambro. Sed samtempe li kontestis la devigan karakteron de tia garantio, ĉar oni siatempe rezignis pri tio; li do nur libervole faris. El kio konsistas tiu sekurigo, tion mi ne povis ekscii malgraŭ plurfoja reveno al tiu demando. Dokumentojn kaj atestojn anstataŭis ĝeneralece formulita respondo.
Mi uzis ankoraŭ unu tagon de mia restado en Bern por viziti S-ron Stettler laŭ ties deziro, kaj por priparoli kun li ĉiujn aferojn. S-ron Stettler mi ĝis tiam renkontis nur tute mallonge kaj tial apenaŭ konis lin. Nun mi ekkonis lin kiel esperantiston kiu plej bone konas kaj plej ĝuste prijuĝas la tutan Esperanto-Movadon. Ĝis certa grado estis al li konataj la administraj malbonoj en Ĝenevo, sed ne la malperfektoj de la librotenado, kiun li mem siatempe enkondukis – sed tiele plenumadis ke ĝi simple ne estis malperfekta (ĝi estis la malnova usona duobla librotenado). Li intencas ordigi la nunan staton. Cetere li havas kiel mi la starpunkton, ke estos tre malfacile ion efike ŝanĝi. ĉar mankas la necesaj financaj garantioj, oni apenaŭ povos trovi unuarangan oficestron. Kaj eĉ se oni havus, li malsukcesus je la pasiva kaj aktiva rezistado de la esperantistaro, – opiniis S-ro Stettler. Li rakontis al mi detalojn el la tempo kiam li ankoraŭ mem faradis la laboron kaj mi devis rekoni, ke ne estas mirige, se ĉiam denove la sinsekvaj funkciuloj foriras ĉagrenitaj, rompitaj kaj konsumitaj. Hodler oferis sian sanon, Stettler dekduon da jaroj de peniga laboro senpaga kaj ankaŭ D-ro Privat jam alvenis ĉe certa punkto de rezignemo. Malgraŭ ĉio oni ne devas senkuraĝiĝi, ĉar temas ja pri tasko tro grava ke oni povus formeti ĝin neplenumita. Fundamenta ŝanĝiĝo eblas nur, se la tuta esperantistaro de la mondo ekkonas sian devon, kaj se aliflanke ekzistas certeco pri administrado kiu garantias al tiu ĉi esperantistaro ke ĝiaj monoferoj – individuaj kaj kolektivaj – estas uzataj laŭ la plej bonaj principoj utile al nia movado. El tia reciproka konfido devos rezulti pliboniĝo de la cirkonstancoj. Ĉe unu flanko pli granda oferemo devas disponigi la bezonatan monon por ke la administracio havu la kapitalon necesan por sukcese konduki tiel gravan aferon. Restas la demando, ĉu la esperantistaro, kiam ĝi konfidos, kontribuos la monon kaj mi jesis al S-ro Stettler tiun demandon, ĉar mi fidas la forton de nia ideo kaj de nia movado.
Konfirmi, ke mi kontrolis la bilancon de UEA, mi bedaŭrinde ne povis. Mi nur atestis, ke la sumoj publikigitaj estas identaj kun la bilanco en la ĉeflibro de la asocio.