Ni iros al Stutgart

El Vikifontaro
Ni iros al Stutgart ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
NI IROS AL STUTGART

La proksima Germana Kongreso Esperantisto okazos en Stutgart. Jam ni faras preparojn por povi ĉeesti ĝin multnombre.

Bedaŭrinde estas, ke la I. A. E. F. ne ankoraŭ varbis fervojistojn en la ĉefurbo de Würtembergujo.

Ni esperas, ke ni tre baldaŭ ne povos rajte esprimi tian bedaŭron kaj ke ni aldonos al nia anoro la nomon de Stutgarta esperantista fervojisto.