Nia unua kunveno en Barcelono

El Vikifontaro
Nia unua kunveno en Barcelono ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
NIA UNUA KUNVENO EN BARCELONO

La unua kunsido okazis la 7-an de Septembro 1909.

Ĉeestantoj : 11, inter kiuj : 6 Francoj, 1 Anglo, 2 Germanoj, 1 Aŭstro, 1 Dano, 1 Ruso.

Oni elektis kiel prezidanton S-ron Berlande, el Villeneuve-St-Georges, kaj kiel sekretarion S-ron Bontemps, el Parennes.

S-ro Berlande dankas la ĉeestantojn, kaj sendas koran saluton al nia kara Majstro, D-ro Zamenhof, kies genia elpensaĵo ebligas al la ĉiunaciaj fervojistoj kunveni en Barcelono ; li ankaŭ dankas la komitaton de la V-a Kongreso pro ĝia bona akcepto.

Poste la « Internacia Asocio de la Esperatistaj Fervojistoj » estas starigita, kun la sekvantaj celoj :

1-e Propagandi Esperanton de D-ro Zamenhof, inter la fervojistoj el ĉiuj landoj ;

2-e Starigi specialan vortareton, kiu post ĝia plena ellaboro estos eldonata de la Asocia ;

3-e Instigi interŝanĝon de profesiaj ideoj inter samprofesianoj el malsama nacieco ;

4-e Eldoni ĉiujare Adresaron de la Esperantistaj Fervojistoj.

5-e Faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempoj ;

6-e Instigi la societanojn ĉeesti la Esperantistajn Kongresojn, faciligante al ili la alveturon.

La dua kunsido okazis la 8-an de Septembro. — S-ro Berlande prezidis.

La ĉeestantoj Asocianj decidis, ke la ĉiujara kotizaĵo estos 1/2 ₷ ; post enskribiĝo, la societano ricevos membrokarton, surhavontan la fotografaĵon de ĝia posedanto.