Niaj kunvenoj en Antverpeno

El Vikifontaro
Niaj kunvenoj en Antverpeno ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
NIAJ KUNVENOJ EN ANTVERPENO

La unua kunsido okazis la 23-an de Aŭgusto, je la 10-a kaj duono matene.

Ĉeestantoj : 15, inter kiuj : 2 Angloj, S-roj Banks (Birmingham) kaj Freeman W. Crofts (Coleraine) — 1 Aŭstro, S-ro Schwarz (Sarajevo) — 2 Danoj, S-roj Friis (Aalborg), Hinrichsen (Kopenhago) — 4 Francoj, S-roj Aussenac (St-Dizier), Berlande (Villeneuve-St-Georges), Bontemps (Colombes), Huguet (Orléans) — 4 Germanoj, S-roj Hacker (Plauen i. V.), Petzold (Leipzig), Schutz (Schweidnitz), Tarnow (Barmen) — 1 Holando, S-ro Bal (Bredaa) — 1 Norvego, S-ro Bonnevie (Kristiania).

S-ro Berlande malfermas la kunvenon kaj legas la jenan salutparoladon :

« Karaj kolegoj,

Malfermante nian jaran kunvenon, mi salutas vin plej kore ; nenia vorto povas esprimi mian kontentecon, revidante miajn jam konatajn amikojn, kaj konatiĝante kun la neniam de mi viditaj.

Antaŭ ĉio, estas por mi dolĉa devo saluti, je via nomo, nian karan Majstron, D-ron Zamenhof, kaj saluti ankaŭ la Komitaton de la Sepa Kongreso, kies afablecon ni ĉiuj devas konstati.

En la daŭro de la lasta jaro, ni laboris kiel antaŭe ; pro tiu laboro, nia Asocio pligraviĝis, vere iom malrapide, sed ĉiam firme.

Ĉe ĉiuj landoj, niaj delegitoj klopodis energie por nia Asocio ; se la sukcesoj ne estis ĉiam rilataj kun la penadoj, tamen, ni devas tie ĉi danki ilini pro ilia agemo.

Malhelpataj de la malproksimeco, ni ne povis ĉeestii la Sesan, sed niaij Amerikaj kolegoj aranĝis apartan kunsidon ; al ili ankaŭ ni ŝuldas dankojn.

Tamen, post invito de nia sindonema amiko Hinrichsen, nia jara kunveno okazis en Kopenhago.

Akompanata de S-ro Chilot, bonvola privata sekretario, ni traveturis Germanujon kaj Danujon, kaj ni ĉiam memoros la akceptojn faritajn al ni en Hamburgo kaj Hannover, nian alvenon ĉe la belan ĉefurbon de Danujo, kaj la belajn tagojn travivitajn kun niaj danaj kolegoj kaj samideanoj.

La plej grava fakto, dum la pasinta jaro, estis la starigo de nia faka gazeto Fervoja Esperantisto. Ĝi sukcesis, kaj ni ricevis multe da komplimentoj, sed ne sufiĉe da abonoj. Do, karaj kolegoj, por facilig nian laboron, abonu kaj abonigu plen anare.

En Francujo, ni klopodis ĉiuokaze apud la fervojaj Kompanioj, sed malfeliĉe kun neĉiama sukceso.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis leteron de S-ro Engst, nia amiko kaj agema kolego en Saksujo ; li proponas Dresdenon, kiel lokon por nia jara kunveno en 1912-a jaro ; mi ne vidas malhelpon por tio.

S-ro Josiĉ, bonega delegito en stacio Koluŝki (Polujo), de longe intencis ĉeesti tiun ĉi kunvenon ; grava malsano de lia edzino malebligis al li fari ĝin ; al li, ni sendas esperojn de resaneco por lia edzino kaj dezirojn de konatiĝo dum nia venonta jara kunveno.

Mi dankas ĉiuijn kunlaborantojn en ĉiuj landoj, inter kiuj S-rojn Tarnow, Poinçot, k. t. p., kaj ankaŭ nian sekretarion S-ron Bontems, kaj lian helpanton S-ron Chilot, kiu, nova esperantisto je nia vojaĝo al Kopenhago, jam fariĝis fama ĉe la Esperantistaro.

Vivu la Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj ! Vivu Esperanto ! »

Poste, la prezidanto priparolas la financan demandon :

« Mi nur diros al vi kelkajn vortojn pri nia mona kaj propaganda stato : Ni estas nun 209 anoj, kaj en nia kaso, ni posedas en tiu momento 38 Sm. La prezo de la jarabono de nia gazeto estas certe iom alta, sed tuj kiam ni povos plibonigi ĝin, ni tion faros. »

Fine, S-ro Bal (Holandujo) anoncas, ke li faris provon de teĥnika vortareto, kaj oni diskutas pri kelkaj vortoj donitaj de tiu kolego por diskutado.

S-ro Berlance fermas la kunsidon, je la 12-a.


La dua kunsido okazis la 24-an de Aŭgusto, je la 5-a vespere. Ĉeestantoj : 15, kiel en la unua kunveno.

S-ro Berlande, prezidanto, legas leteron de S-ro Engst, kiui deziras, ke nia venonta kongreso fervojista okazu en Dresdeno — li aldonas, ke se ni ne povus konsenti, li devus esti kontenta, ke almenaŭ iu antaŭkongreso estos tie ĉi aranĝita.

S-ro Aussenac opinias, ke ni ne estas ankoraŭ sufiĉe fortaj por starigi specialan kongreson ; ni devas uzi la internaciajn kongresojn. S-ro Petzold konsentas, sed li diras, ke ni povos, veturante Krakovion, halti unu tagon en Dresdeno kaj starigi kunvenon, kiu certe faros bonan impreson. S-roj Hinrichsen kaj Aussena aprobas, kaj la afero estas konsentita.

S-ro Berlande raportas, ke nia agema kolego S-ro Suinot, stacia subestro en Canaples (Francujo), disdonas inter siaj kolegoj de la « Norda Kompanio » gravan cirkuleron, france redaktitan kaj presitan dank’ al siaj propraj elspezoj. La tuta ĉeestantaro sendas al S-ro Suinot sian varman dankon.

S-ro Bal donas sian laboron pri fervoja terminaro ; oni parolos pri tiu grava demando dum la tria kunveno.

S-ro Aussenac proponas, ke oni akceptu la prezon de 1,20 Sm. (3 frankoj france), kiel kotizaĵon de I. A. E. F., kaj samtempe kiel jaran abonon al Fervoja Esperantisto. S-ro Tarnow timas malbonan financan staton ; fina oni konsentas, ke oni studos la aferon en nia gazeto.

S-ro Berlande diras, ke de du jaroj li estas prezidanto de I. A. E. F. ; pro tio li opinias, ke de nun alia kolego fariĝu prezidanto de nia Asocio.

Post interkonsento, S-ro Schwarz (Sarajevo, Bosnio-Hercegovino) estas elektita kiel prezidanto, S-ro Engst (Dresden, Saksujo) kiel vicprezidanto, kaj S-ro Petzold (Leipzig, Saksujo) kiel sekretario. — S-ro Bontemps estos ĝenerala sekretario kaj havos kiel helpanton S-ron Chilot, el Villeneuve-St-Georges.

S-ro Aussenac proponass, ke oni streku la anojn, kiuj ne pagis la kotizaĵon dum 3 jaroj. — Oni ne kontraŭstaras.

Fine, S-ro Aussenac proponas, ke oni starigu fakajn kunsidojn la morgaŭann tagon de la ferma tago de la internacia kongreso. — Oni konsentas.

S-ro Berlande fermas la kunsidon, je la 6-a kaj duono vespere.


La tria kunsido okazis la 25-an de Aŭgusto, je la 9-a matene. Ĉeestantoj : 15, kiel en la aliaj kunvenoj.

S-ro Berlande prezidas, kaj oni priparolas la fakan terminaron, dank’ al la laboro de S-ro Bal.

Fine, S-ro Aussenac proponas, ke oni diskutu la fervojajn vortojn en nia gazeto, Fervoja Esperantisto. — Oni akceptas.

S-ro Berlande fermas la kunsidon, je la 10-a.

Tuj post la fino de tiu kunsido, la tuta ĉeestantaro prezentas siajn sincerajn dankojn al S-ro Berlande pro la bona rezultato ricevita dum lia prezdanteco. S-ro Berlande dankas varme.