Nova Testamento/I. Johano/5

El Vikifontaro

1 Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li. 2 Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn. 3 Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. 4 Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. 5 Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio? 6 Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango. 7 Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero. 8 Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas. 9 Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo. 10 Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo. 11 Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12 Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas. 13 Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. 14 Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas; 15 kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li. 16 Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu. 17 Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto. 18 Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas. 19 Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo. 20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo.
Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. 21 Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.