Nova Testamento/I. Korintanoj/14

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

1 Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu. 2 Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn. 3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon. 4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. 5 Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon. 6 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? 7 Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? 8 Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo? 9 Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. 10 Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. 11 Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. 12 Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio. 13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu. 14 Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. 15 Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte. 16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. 17 Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. 18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj; 19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo. 20 Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenaĝuloj. 21 En la leĝo estas skribite: Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al ĉi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos aŭskulti Min, diras la Eternulo. 22 Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj. 23 Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj ĉiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aŭ nekredantoj, ĉu ili ne diros, ke vi frenezas? 24 Sed se ĉiuj profetos, kaj envenos nekredanto aŭ neklerulo, li estos konvinkata de ĉiuj, li estos juĝata de ĉiuj; 25 la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizaĝon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas ĉe vi. 26 Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, ĉiu havas psalmon, havas instruon, havas malkaŝaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Ĉio fariĝu por edifo. 27 Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aŭ triope je plejmulto, kaj laŭvice; kaj unu interpretu; 28 sed se ne ĉeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio. 29 Kaj la profetoj parolu duope aŭ triope, kaj la aliaj interdiferencigu. 30 Sed se al alia apudsidanta io malkaŝiĝos, la unua silentu. 31 Ĉar vi ĉiuj povas profeti unuope laŭvice, por ke ĉiuj lernu, kaj ĉiuj ricevu konsilon; 32 kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj; 33 ĉar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en ĉiuj eklezioj de la sanktuloj. 34 La virinoj silentadu en la eklezioj; ĉar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetiĝu, kiel ankaŭ diras la leĝo. 35 Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; ĉar estas honte por virino paroli en la eklezio. 36 Kio? ĉu el vi la vorto de Dio eliris? ĉu ĝi venis al vi solaj? 37 Se iu ŝajnas al si esti profeto aŭ laŭspirita, li sciiĝu pri tio, kion mi skribas al vi, ke ĝi estas la ordono de la Sinjoro. 38 Sed se iu ne scias, li ne sciu. 39 Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj. 40 Sed ĉio fariĝu konvene kaj laŭorde.