Nova Testamento/Sankta Mateo/4
Aspekto
Sankta Mateo 4 ()
4
- Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
- Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
- Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.
- Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.
- Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
- kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite:
Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi,
Kaj sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo. - Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
- Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,
- kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.
- Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.
- Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
- Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
- kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
- por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
- Lando de Zebulun kaj lando de Naftali,
Laŭvoje de la maro, transe de Jordan,
Galileo de la nacioj, - La popolo, sidanta en mallumo,
Ekvidis grandan lumon,
Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo. - De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
- Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
- Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.
- Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
- Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
- Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
- Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.
- Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
- Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.