Nova Testamento/Sankta Mateo/7
Aspekto
Sankta Mateo 7 ()
7
- Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.
- Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
- Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
- Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
- Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
- Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.
- Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
- ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
- Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;
- aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?
- Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
- Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
- Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras.
- Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.
- Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
- Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn?
- Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
- Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.
- Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron.
- Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.
- Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
- Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?
- Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
- Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
- kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko.
- Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
- kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
- Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;
- ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.