Novaj direktoj
Novaj direktoj
Mallonge post la katastrofo de Ĉernobilo, la japanaj kunlaborantoj de SkE (Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko) proponis al mi, ke mi plivastigu la temaron de ĉi tiu revuo. Ili argumentis, ke la travivo de la planedo estas temo, kiu funde koncernas ĉiujn virinojn, kaj do devus esti traktata en feminisma eldonaĵo.
Tiutempe, mi ne konsentis kun ilia opinio, preferante limigi la enhavon de SkE al pure feminismaj temoj. Tamen, mi nun demandas min, ĉu mi pravis. Mi konstatas, ke la emo plilarĝigi sian interesosferon estas aktuala trajto de la virina movado. En la inismaj revuoj, kiujn mi konas, ofte troviĝas artikoloj pri la jenaj temoj: pacismo, la nuklea minaco, rasismo, malriĉeco, sano, samseksemeco, vivmedio, ktp. Ankaŭ se oni rigardas la proponatan programon de KVA pri seminario por virinoj (vidu p. 15), oni konstatas, ke multaj el la temoj ne estas feminismaj en la plej mallarĝa senco, kvankam certe ĉiuj estas temoj, kiuj nuntempe okupas la atenton de la internacia virina movado.
Mi rimarkas, ankaŭ, ke multaj el la antaŭaj kontribuintoj al SkE intertempe moviĝis al novaj interesoj, kiel cetere mi mem (kiel verŝajne jam tro klare evidentiĝis en la lastatempaj numeroj!)
Kiel klarigi tiun evoluon en la virina movado? Ĉu ĝi signifas, ke ĉiuj bataloj jam estas gajnitaj? Certe estas vere, ke la situacio de virinoj laŭ difinitaj vidpunktoj pliboniĝis en la lastaj 20 jaroj. La proporcio de virinoj en la profesioj, ekzemple, malrapide altiĝas, pli da virinoj troviĝas en la parlamentoj, eĉ virinaj ĉefministroj plioftiĝas, kvankam ankoraŭ ne oftas. Almenaŭ en kelkaj landoj, virinoj eklaboras en metioj kaj profesioj, kiuj antaŭe ne estis malfermitaj al ili: kiel plumbistoj, ĉarpentistoj, pilotoj, fajrobrigadistoj, eĉ kiel astronaŭtoj.
Oni nuntempe normale atendas, ke virino laboru ekster la hejmo; eĉ — kiel
mi mem spertas — tiuj, kiuj restas hejme, sentas sin sub premo kaj devas
pravigi sian decidon. Tio kunportas ankaŭ la malan flankon: viroj estas
devigataj, kvankam ne ĉiam volonte, doni pli da tempo al okupoj, kiuj
antaŭe estis konsiderataj la sfero nur de virinoj.
Tiuj pozitivaj evoluoj tamen ne signifas, ke la laboro de la virina movado
finiĝis. Estas vere, ke estas pli da virinoj en la profesioj. Tamen, la
plejmulto el ni verŝajne surpriziĝus, aŭ almenaŭ trovus tion komentinda, se
irante diskuti nian konton kun la nova bankodirektoro, ni malkovrus, ke
tiu estas virino. Estas pli da virinoj en la parlamentoj — sed jen kelkaj
ciferoj: en la itala parlamento virinoj nun tenas proksimume 10% el la
lokoj (kompare kun antaŭaj 7%); en la irlanda ili tenas 8,4%; en la
germana Bundestag ili tenas 15,4% (kompare kun antaŭaj 9,8%). Ja temas
pri gajnoj, sed ĉu pri egaleco?
Dum virinoj tenas nur frakcion de la regantaj postenoj, ne estas grandaj
esperoj, ke la kondiĉoj por virinoj en la hejmo kaj la laborejo grandtrajte
pliboniĝos. La apartaj bezonoj de virinoj ne estas bone prizorgataj de viraj
leĝdonantoj kaj laborestroj, nek de tiuj malmultaj virinoj, kiuj ja sukcesis
atingi la pinton en sia profesio, sed nur post feroca konkurso, kiu devigis
ilin subpremi en si ĉiujn kvalitojn de simpatio kaj helpemo al aliaj.
Konsiderante ĉi tiujn faktorojn, do, oni konkludas, ke efektive restas
sufiĉe da farenda laboro por la virina movado. Sed en tiu kazo, kial
feministoj nuntempe emas okupiĝi pri aliaj problemoj? Por respondi tiun
demandon, ni rigardu mallonge al la lastatempa historio de la feminisma
movado.
(Aŭ, pli precize, de la okcidenta feminisma movado. Mi konscias, ke miaj
komentoj ne estas universale aplikeblaj kaj ne prezentos rekoneblan bildon
al ĉiuj legantoj de SkE. Tamen, verki universalan historion estas ekster
mia kompetento, do mi limigos min al la situacio, kiun mi persone konas,
kaj lasos al miaj ne-okcidentaj legantoj la taskon kompletigi ĉi tiun
resumon, eventuale per artikolo en SkE). Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 16.pdf/4
Nun kiam la virina movado maturiĝis, estas evidente, ke la grupoj kaj revuoj starigitaj por diskuti novan filozofion, perdis sian originan celon. Ĝenerale, ili adaptiĝas per aplikado de feminismaj principoj al iu formo de praktika agado. Tial okazas la ekflorado de novaj agadkampoj.
Kio do povas esti la estonta rolo de revuo, kia SkE? Mi (kun la kutima
kelkjara malfruo) antaŭvidas du eblecojn. Unu estas, ke ĝi lasu la teorian
kampon por dediĉi pli da spaco al raportoj pri la aktualaj kondiĉoj de
virinoj kaj pri agadoj por plibonigi tiujn kondiĉojn. La alia estas, ke ĝi
kuraĝe elpaŝu ekster sian ĝisnunan mallarĝan temaron por okupiĝi pri pli
vastaj demandoj — ĉiam laŭ feminisma vidpunkto, kompreneble.
Skribinte ĉi tion, tamen, mi ne povas rezisti rideton. Estas facile verki
belajn deklarojn pri “novaj redaktolinioj”. Kiel ĉiuj Esperantaj revuoj,
SkE ne disponas pri profesiaj ĵurnalistoj, kaj praktike akceptas tion, kion
ĝi ricevas. Do, por plenumi la supran proponon necesas la kunlaboro de vi,
la legantoj kaj kontribuantoj. Mi atendas viajn reagojn al ĉi tiu artikolo
kaj ankaŭ la kontribuaĵojn, per kiuj eblus realigi ĝian enhavon.