Ok noveloj/La Matadoro de la Kvin Urboj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA MATADORO DE LA KVIN URBOJ
I

Sinjorino Brindley rigardis sian edzon trans la tagmanĝa tablo per vigle brilantaj okuloj, kiuj montris, ke io neordinara sin movas en la cerbo loĝanta malantaŭe.

“Bob,” ŝi diris kun sereno artifika. Vi ne scias, kio ĵus al mi venis en la memoron!”

“Nu?” li diris.

“Nur, ke estas hodiaŭ la datreveno de la avino!”

Mia amiko Roberto Brindley, arĥitekturisto, forte frapis la tablon per la pugno, kio palpebrumigis liajn knabojn; tiam li kviete diris:

“La diablo mem!”

Mi ekkomprenis, ke oni forgesis la datrevenon de la avino, feston, kiun oni ne senpune povus forgesi. Gesinjoroj Brindley ambaŭ verŝajne havis humoran sintenadon al la krizoj, kontraŭaĵoj kaj cirkonstancaj interbatiĝoj, kiujn oni pro oportuneco ordinare nomas “interkruciĝoj.” Mi ja povus imagi, kiel unu el ili dirus al la alia: “Jen interesa afero! La domo jam brulas!” kaj kiel ili tiam, diskurante por siteloj, lasus sin cedi al ridado. Sinjorino Brindley, en ĉi tiu okazo ekzemple, ridis: ŝi fikse rigardis la tablotukon kaj ridadis preskaŭ silente en si mem; kvankam konjekteble ilia kuneca forgesemo povus rezulti en portempa malŝato ĉe unu respekteginda praparenco, kiu estis ankaŭ, ĉe deca observado de datrevenoj, konstanta fonto de riĉaj donacoj en kontanto.

Roberto Brindley tiris el sia brusta poŝo hortabelon, kun la rapida gesto de kutimeco. Ŝajnas, ke ĉiuj aferistoj en la Kvin Urboj portas en la brusta poŝo tiun hortabelon. Tiam li atente rigardis sian poŝhorloĝon.

“Vi havas tempon por vesti vian idaron kaj trafi la vagonaron de la dua kaj kvin. Ĝi kuniĝas ĉe Knype (elp. Najp) por Axe” (elp. Aks).

La du knabetoj, eble kvar- kaj ses-jaraj, kiuj ĝis nun estis kulerantaj sur siajn antaŭtuketojn la ŝmiran enhavon de teleroj neordinare profundaj, forlasis siajn kulerojn kaj komencis babili pri praavino, kaj unu el ili kelkajn fojojn insistis, ke li nepre portos la novajn gamaŝojn.

“Jes,” respondis al sia edzo sinjorino Brindley, post pripenso. “Kaj belan premamason oni trovos en la vagonaro, pro tiu futbala provludo!”

“Nenia rimedo!… Nun, knabetoj, supren malaperu al vartistino.”

“Kaj kion pri vi?” demandis sinjorino Brindley.

“Vi devas diri al la maljunulino, ke min detenas aferoj.”

“Lastan jaron mi tion diris al ŝi, kaj vi scias, kio okazis.”

“Nu,” diris Brindley, “jen ĵus alvenis Loringo. Vi kompreneble ne supozas, ke mi lin lasos. Aŭ ĉu venis al vi la bela ideo, ke ni konduku lin al Axe, por pasigi agrablan posttagemezon kun via altestimata avino?”

“Ne,” diris sinjorino Brindley, “certe ne tio.”

“Kio, do?”

La knabetoj, turninte sin sur siaj aksoj, deglitis malsupren de siaj altaj seĝoj, kvazaŭ de ĉevaloj.

“Aŭskultu,” mi diris. “Vi devas ne zorgi pri mi. Estos al mi tute bone.”

“Ha-ha!” ridegis Brindley. “Mi figuras al mi, vidi vin vage liberigita en tiu ĉi interesa urbo en vintra posttagmezo. Ŝajnas, ke mi vin observas!”

“Mi povus resti en la domo kaj legi,” mi diris, ekrigardante la librojn amase starantajn ĉe ĉiu muro de la manĝoĉambro. La domo estis ĉie kvazaŭ duontapetita per libroj.

“Putra babilo!” diris Brindley.

Tio ĉi estis nur mia tria vizito al lia hejmo kaj al la Kvin Urboj, sed ni du jam fariĝis kurioze intimaj. Miajn du antaŭajn vizitojn mi devis danki al oficialaj pilgrimoj, kiel spertulo de la Brita Muzeo rilate la ceramikon. La tria celis semajnfinon simple amikan kaj sen preteksto. Fakte, mi min sentis altirata al tiu mirinda regiono kaj al ĝiaj mirigaj loĝantoj. Por mi la Kvinurbaro similis al la Oriento por tiuj, kiuj flaris la Orienton: ĝi “alvokis.”

“Mi diros al vi, kion ni povus fari,” diris sinjorino Brindley. “Ni povus trudi lin al Doktoro Stirlingo.”

“Tion ni ja povus!” konsentis Brindley. “Edzino, tiu ĉi estas unu el viaj klaraj, inteligentaj tagoj. Ni ŝovos vin, Loringo, sur la kuraciston. Mi admonos lin, ke li devas vin teni konstante amuzata ĝis nia reveno, kio, mi timas, ne estos frua. Jen, kion ni nomas ĝentileco, vi vidas — inviti kunhomon veturi cent kvindek mejlojn por pasigi du tagojn ĉi tie, kaj tiam elĵeti lin, antaŭ ol li restis unu horon en la domo. Tio ĉi estas ĝuste ni! Sed, por diri la veron, tiu datrevena afero povus esti iom serioza. Ĝi povus facile kosti al mi kvindek funtaĉojn, kaj senfinan diplomation. Se vi estus edziĝinto, vi scius, ke la dek punbatoj de Egiptujo estas simpla bagatelo kompare kun la parencoj de via edzino. Kaj ŝi estas pli ol okdekjara, tiu maljunulino.”

“Mi havigos al vi la dek punbatojn de Egiptujo!” minacis sinjorino Brindley al sia edzo, kondukante la knabetojn el la ĉambro. Sinjoro Loringo, prenu ankoraŭ da tiu fromaĝo, se vi ĝin trovas agrabla.” Ŝi malaperis.

Post malpli ol dek minutoj, Brindley estis kondukanta min al la kuracisto, kies domo staris apud la vojo al la stacidomo. En ĝia vasta portiko li per ses vortoj klarigis la cirkonstancojn, min kvazaŭ paketon demetante. La kuracisto, kiu iam per misteraj medikamentoj savis mian kadukan organismon el la sekvoj de unu el la Falstaff ’aj “noktoj” de Brindley, gastame certigis pri sia volonteco oferi siajn pacientojn pro mia plezuro.

“Ĝi liveros ŝancon al MacIlroy,” li diris.

“Kiu estas MacIlroy?” mi demandis.

“MacIlroy estas alia skoto,” murmuregis Brindley. “Eksterordinare, kiel ili intergluiĝas! Kiam li deziris helpanton, ĉu vi supozas, ke li serĉis iun en ĉi tiu regiono, kiu nin komprenus kaj nin amus kaj povus poenti kun briĝaj kartetoj? Tute male! Jen, li forveturas al Cupar, aŭ ien alilokaĉe, kaj revenas kun dua sceneja skoto, nomata MacIlroy. Nu, vi aŭskultu min, Dok! Oficon vi havas por plenumi, kaj vi zorgu, ke vi ĝin plenumu, aŭ mi neniam saldos vian malbenitan konton. Ni tamburos sur via fenestro, kiam ni revenos en la nokto. Dume, vi povos montri al Loringo viajn akvofortaĵojn, kaj preĝi por mi.” Kaj al mi: “Jen domporda ŝlosilo.” Sen plua ceremonio li Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/12 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/13 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/14 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/15 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/16 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/17 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/18 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/19 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/20 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/21 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/22 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/23 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/24 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/25 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/26 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/27 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/28 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/29 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/30 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/31 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/32 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/33 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/34 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/35 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/36 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/37 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/38 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/39 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/40 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/41 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/42 Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/43