Oni min trompu ĉiam tiel!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Oni min trompu ĉiam tiel!
de Markizo de Sade
Tradukita de Vikifontaro
Historiettes, contes et fabliaŭ. Parizo: Norbert Crochet, 2008.

Estas en la mondo pokaj estuloj tiel diboĉaj, kiel la kardinalo de…, kies nomon, konsidere al lia ankoraŭ sana kaj vivoplena ekzisto, vi permesos, ke mi ne diru. Lia Kardinala Moŝto alvenis al interkonsento, en Romo, kun unu el tiaj virinoj kies komplezema profesio estas havigi al la diboĉuloj la materialon de ili bezonata kiel nutraĵo por siaj pasioj; ĉiumatene ŝi alportis al li etulinon maksimume 13- aŭ 14-jaran, per kiu monsinjoro ĝuis nur en tia nekongrua maniero kiu kutime donas ĝuegon al la italoj, dank’ al kio la vestalo eliras el la manoj de Lia Episkopa Moŝto pli malpli tiel virga, kiel ŝi alvenis, kaj povis esti revendita kvazaŭ pucelino al pli deca diboĉulo. Al tiu matrono, kiu tre bone konis la kondut-principojn de la kardinalo, ne trovinte iam la materialon kiun ŝi kompromitiĝis liveri ĉiutage, venis en la kapon vestigi kiel knabinon al belega ĥor-infano de la eklezio de l' apostolestro; oni lin kombis, surmetis har-reton, subjupon kaj ĉiujn tualetojn necesajn por konvinki la sanktan Dian viron. Oni ne povis prunti al li tamen tion, kion estus ja certiginta perfektan similecon kun la sekso anstataŭenda, sed pri tiu detalo tre malmulte zorgis la peristino… “Neniam en sia vivo li metis la manon en tiu loko –komentis tiu ĉi al la kunulino kiu helpis ŝin en la trompaĵo–; sen ia dubo li esploros ekskluzive tion, kion iĝas tiun knabon egala al ĉiuj knabinoj en la universo: ni devas do timi nenion…”.

Tamen la parigistino eraris. Ŝi sendube ne sciis, ke itala kardinalo havas la tuŝo-senton tro multe delikata kaj la gustumadon tro multe rafinita por erari en similaj aferoj; aperas la viktimo, la sacerdoto oferbuĉas ĝin, sed je la unua skuo:

–Je sankta Dio! –ekkrias la Dia viro–. Oni trompis min, tiu infano estas knabino, li neniam estis putino!

Kaj li tion konstatas… Trovinte tamen neniom tro ĉagrena en tiu aventuro por loĝanto de la sankta urbo, Lia Kardinala Moŝto ne haltas sur sia vojo kaj diras eble kiel tiu kamparano al kiu oni servus trufojn anstataŭ terpomoj: “Oni min trompu ĉiam tiel!”. Sed kiam la operaco finiĝas:

–Sinjorino –li diras al la mastrino–, mi ne kulpigas vin pro via eraro.

–Pardonu, monsinjoro.

–Ne, ne, mi ripetas, mi ne kulpigas vin pro tio, sed se ĝi okazas al vi denove nepre antaŭsciigu al mi, ĉar... kion mi ne vidos komence, tion mi vidos pli antaŭen.